Cxapitro 1
1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.
2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin
ekamis? Cxu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo;
tamen Mi ekamis Jakobon,
3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi
dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la
sxakaloj de la dezerto.
4 Se la Edomidoj diras: Ni estas
ruinigitaj, sed ni revenos kaj rekonstruos la ruinojn--la
Eternulo Cebaot diras tiele: Ili konstruos, kaj mi detruos, kaj
oni nomos ilin lando de malpieco, kaj popolo, kontraux kiu la
Eternulo koleras eterne.
5 Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:
Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.
6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi
estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas
sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al
vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per
kio ni malhonoras Vian nomon?
7 Vi alportas sur Mian altaron
panon malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpurigxis antaux
Vi? Per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas
senvalora.
8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne
estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio
ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro--cxu vi
tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la
Eternulo Cebaot.
9 Pregxu de nun al Dio, ke Li indulgu nin; se
tio estas farita de viaj manoj, cxu Li povas favore akcepti vin?
diras la Eternulo Cebaot.
10 Estus bone, se iu el vi sxlosus la
pordon, por ke vi ne bruligu vane fajron sur Mia altaro. Vi ne
estas agrablaj al Mi, diras la Eternulo Cebaot; kaj donacon el
via mano Mi ne akceptos favore.
11 Cxar de la sunlevigxejo gxis
la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj, kaj sur
cxiu loko oni incensos kaj alportos oferojn al Mia nomo, oferojn
purajn; cxar granda estos Mia nomo inter la nacioj, diras la
Eternulo Cebaot.
12 Sed vi malhonoras gxin per tio, ke vi diras:
La tablo de la Eternulo estas malsankta, kaj la mangxajxo sur gxi
estas senvalora.
13 Kaj vi diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj
vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas
tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas
ankaux tiaspecan farunoferon. Cxu Mi povas favore akcepti tion
el via mano? diras la Eternulo.
14 Malbenata estu la
hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed,
farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro
kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot,
kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.
Cxapitro 2
1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2 Se vi ne
obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo,
diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi
malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne
donas vian atenton.
3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe
vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de
viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi.
4 Kaj vi scios, ke Mi
sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun
Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5 Mia interligo kun li estis por
vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj
li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
6 Instruo de la vero
estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj;
en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li
deturnis de peko.
7 Cxar la lipoj de pastro devas konservi
scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas
sendito de la Eternulo Cebaot.
8 Sed vi forklinigxis de la vojo,
vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun
Levi, diras la Eternulo Cebaot.
9 Tial Mi ankaux faris vin
malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke
vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj
de la legxo.
10 Cxu ne unu patron ni cxiuj havas? cxu ne unu Dio nin kreis?
kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de
niaj patroj?
11 Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en
Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de
la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de
fremda dio.
12 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el
la tendoj de Jakob majstron kaj discxiplon, kaj ankaux tiun, kiu
alportas donon al la Eternulo Cebaot.
13 Ankaux tion vi faras:
vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj
gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti
ion agrable el via mano.
14 Vi diras: Kial? Tial, ke la
Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco,
kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino
kaj via legxa edzino.
15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li
restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio
idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide
kontraux la edzino de sia juneco.
16 Kiu ekmalamis sxin kaj
forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas
sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot: estu do
singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:
Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Cxiu
malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj
tiajn Li favoras; aux: Kie estas la Dio de justeco?
Cxapitro 3
1 Jen Mi sendos Mian angxelon, kaj li preparos antaux Mi la
vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi
sercxas; kaj la angxelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li
iras, diras la Eternulo Cebaot.
2 Sed kiu eltenos la tagon de
Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Cxar Li estas
kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
3 Li
sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la
idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke
ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
4 Tiam al la
Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem,
kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antauxaj.
5 Kaj Mi
venos al vi, por jugxi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraux la
sorcxistoj kaj adultuloj, kontraux tiuj, kiuj jxuras mensoge,
kontraux tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al
vidvino kaj al orfo, kaj kontraux tiuj, kiuj forklinas la rajton
de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
6 Cxar
Mi, la Eternulo, ne sxangxigxas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne
neniigxos.
7 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj
kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al
vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras: En kio ni devas
reveni?
8 Cxu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas
kontraux Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraux Vi? En la
dekonajxo kaj la oferdonoj.
9 Sub la malbeno vi ruinigxas, sed
kontraux Mi vi ruzas, la tuta popolo.
10 Alportu la tutan
dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo,
kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne
malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos
sur vin benon abundan.
11 Tiam Mi faros por vi malpermeson al la
mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne
senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la
Eternulo Cebaot.
12 Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi
estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
13 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo.
Tamen vi diras: Kion ni parolas kontraux Vi?
14 Vi parolas: Vane
ni servas al Dio: kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn
preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?
15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la
malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas
sendifektaj.
16 Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si
reciproke: La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas
skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj
respektas Lian nomon.
17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo
Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj
Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas
al li.
18 Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj
malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas
al Li.
Cxapitro 4
1 Cxar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj
malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta
tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi en
restigos al ili radikon nek brancxon.
2 Sed por vi, kiuj
respektas Mian nomon, levigxos suno de justeco, kaj sanigo estos
en gxiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj
bovidoj.
3 Kaj vi piedpremos la malpiulojn, cxar ili estos polvo
sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi arangxos,
diras la Eternulo Cebaot.
4 Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li
sur Hxoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.
5 Jen
Mi sendos al vi la profeton Elija, antaux ol venos la granda kaj
timinda tago de la Eternulo;
6 kaj li returnos la koron de la
patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj,
por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT