Cxapitro 1
1 La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de
Abraham.
2 Al Abraham naskigxis Isaak, kaj al Isaak naskigxis Jakob, kaj
al Jakob naskigxis Jehuda kaj liaj fratoj,
3 kaj al Jehuda
naskigxis Perec kaj Zerahx el Tamar, kaj al Perec naskigxis
Hxecron, kaj al Hxecron naskigxis Ram,
4 kaj al Ram naskigxis
Aminadab, kaj al Aminadab naskigxis Nahxsxon, kaj al Nahxsxon
naskigxis Salma,
5 kaj al Salma naskigxis Boaz el Rahxab, kaj al
Boaz naskigxis Obed el Rut, kaj al Obed naskigxis Jisxaj,
6 kaj
al Jisxaj naskigxis David, la regxo.
Kaj al David naskigxis Salomono el la edzino de Urija,
7 kaj al
Salomono naskigxis Rehxabeam, kaj al Rehxabeam naskigxis Abija,
kaj al Abija naskigxis Asa,
8 kaj al Asa naskigxis Jehosxafat,
kaj al Jehosxafat naskigxis Joram, kaj al Joram naskigxis Uzija,
9 kaj al Uzija naskigxis Jotam, kaj al Jotam naskigxis Ahxaz, kaj
al Ahxaz naskigxis Hxizkija,
10 kaj al Hxizkija naskigxis Manase,
kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,
11
kaj al Josxija naskigxis Jehxonja kaj liaj fratoj, je la tempo de
la translogxigxo en Babelon.
12 Kaj post la translogxigxo en Babelon, al Jehxonja naskigxis
Sxealtiel, kaj al Sxealtiel naskigxis Zerubabel,
13 kaj al
Zerubabel naskigxis Abiud, kaj al Abiud naskigxis Eljakim, kaj al
Eljakim naskigxis Azor,
14 kaj al Azor naskigxis Cadok, kaj al
Cadok naskigxis Ahxim, kaj al Ahxim naskigxis Eliud,
15 kaj al
Eliud naskigxis Eleazar, kaj al Eleazar naskigxis Mattan, kaj al
Mattan naskigxis Jakob,
16 kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de
Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
17 Tial cxiuj generacioj de Abraham gxis David estas dek kvar
generacioj, kaj de David gxis la translogxigxo en Babelon dek
kvar generacioj, kaj de la translogxigxo en Babelon gxis la
Kristo dek kvar generacioj.
18 Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia
patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili
kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.
19 Kaj
sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al
publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi.
20 Sed kiam li
pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en
songxo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian
edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la
Sankta Spirito.
21 Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO;
cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.
22 Kaj cxio tio
okazis, por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la
profeto, dirante:
tio estas, Dio kun ni.
24 Kaj Jozef, levigxinte el sia dormo,
faris, kiel ordonis al li la angxelo de la Eternulo, kaj prenis
al si sian edzinon;
25 kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis
filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.
Cxapitro 2
1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la
tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al
Jerusalem, dirante:
2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de
la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por
adorklinigxi al li.
3 Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li
maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
4 Kaj
kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li
demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.
5 Kaj ili diris
al li: En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas
skribite jene:
13 Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en
songxo al Jozef, dirante: Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian
patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi
parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.
14 Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon
nokte, kaj migris en Egiptujon,
15 kaj restis tie gxis la morto
de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la
profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
16 Tiam
Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre
koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem
kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli,
laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.
17
Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia,
nome:
19 Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en
songxo al Jozef en Egiptujo, dirante:
20 Levigxu, kaj prenu la
knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar
mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.
21 Kaj li
levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en
la landon de Izrael.
22 Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas
en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj
avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de
Galileo,
23 kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por
ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos
nomata Nazaretano.
Cxapitro 3
1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la
dezerto de Judujo,
2 kaj dirante: Pentu, cxar alproksimigxis la
regno de la cxielo.
3 Cxar li estas tiu, pri kiu estis dirite
per la profeto Jesaja:
13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti
baptata de li.
14 Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas
esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi?
15 Sed Jesuo
responde diris al li: Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi
cxian justecon. Tiam li lasis lin.
16 Kaj Jesuo, baptite,
supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li
vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj
venantan sur lin;
17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante: Cxi tiu
estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
Cxapitro 4
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton,
por esti tentata de la diablo.
2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj
kvardek noktojn, li poste malsatis.
3 Kaj la tentanto venis, kaj
diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj
farigxu panoj.
4 Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per
la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la
busxo de Dio.
5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon,
kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
6 kaj diris
al li: Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas
skribite:
10 Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en
Galileon;
13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en
Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
14 por ke
plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn,
Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton,
jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj.
19
Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de
homoj.
20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
21
Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon,
filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun
ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
22 Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj
sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj
kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.
24 Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis
al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj
turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj
li resanigis ilin.
25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el
Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans
Jordan.
Cxapitro 5
1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj
kiam li sidigxis, liaj discxiploj venis al li;
2 kaj malferminte
la busxon, li instruis ilin, dirante:
3 Felicxaj estas la malricxaj en spirito, cxar ilia estas la
regno de la cxielo.
4 Felicxaj estas la plorantaj, cxar ili konsoligxos.
5 Felicxaj estas la humilaj, cxar ili heredos la teron.
6 Felicxaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, cxar
ili satigxos.
7 Felicxaj estas la kompatemaj, cxar ili ricevos kompaton.
8 Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion.
9 Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos
nomataj.
10 Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar
ilia estas la regno de la cxielo.
11 Felicxaj estas vi, kiam oni
vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
12
Gxoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo;
cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per
kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti
eljxetita kaj piedpremita de homoj.
14 Vi estas la lumo de la
mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
15 Kiam
oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur
la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
16 Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn
bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn;
mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
18 Vere mi diras al
vi: Gxis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu
streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.
19 Tial,
kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel
instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno
de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata
granda en la regno de la cxielo.
20 Cxar mi diras al vi, ke se
via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la
Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.
21 Vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj
kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado;
22 sed mi diras
al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero
de jugxado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en
dangxero de sinedrio; kaj kiu diros: Malsagxulo, tiu estos en
dangxero de Gehena de fajro.
23 Tial, se vi prezentas vian
oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion
kontraux vi,
24 lasu tie vian oferon antaux la altaro, kaj
foriru, unue pacigxu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu
vian oferon.
25 Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi
estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin
al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne
estu jxetita en malliberejon.
26 Vere mi diras al vi, ke vi
neniel eliros el tie, gxis vi pagos la lastan kodranton.
27 Vi auxdis, ke estas dirite: Ne adultu;
28 sed mi diras al vi,
ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je
sxi en sia koro.
29 Kaj se via dekstra okulo faligas vin,
elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el
viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en
Gehenan.
30 Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj
forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj
pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
31 Estas ankaux
dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan
leteron;
32 sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian
edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos
kun forsenditino, tiu adultas.
33 Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu
jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
34 sed mi
diras al vi: Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la
trono de Dio;
35 nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de
Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda
Regxo.
36 Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu
haron blanka aux nigra.
37 Sed via parolo estu: Jes, jes, ne,
ne; cxio ekster tio estas el malbono.
38 Vi auxdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro
dento;
39 sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu,
kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
40 Kaj
se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon,
lasu lin preni ankaux vian mantelon.
41 Kaj se iu devigas vin
iri unu mejlon, iru kun li du.
42 Donu al tiu, kiu petas de vi;
kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
43 Vi auxdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu
viajn malamikojn;
44 sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn,
kaj pregxu por viaj persekutantoj;
45 por ke vi estu filoj de via
Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la
malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj
la maljustulojn.
46 Cxar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian
rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?
47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi
faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?
48 Estu do
perfektaj, kiel ankaux via cxiela Patro estas perfekta.
Cxapitro 6
1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justajxon antaux homoj, por esti
alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon cxe via Patro,
kiu estas en la cxielo.
2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaux vi,
kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj,
por havi gloron cxe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas
sian rekompencon.
3 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian
maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
4 por ke via
almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin
rekompencos.
5 Kaj kiam vi pregxas, ne estu kiel la hipokrituloj; cxar ili
amas pregxi, starante en la sinagogoj kaj cxe la anguloj de la
stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam
ricevas sian rekompencon.
6 Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en
vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro,
kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin
rekompencos.
7 Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la
nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia
multvorteco.
8 Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias,
kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li.
9 Vi do pregxu jene:
14 Cxar se vi pardonas al homoj iliajn
kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi.
15 Sed se vi ne
pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos
viajn kulpojn.
16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malgxoja
mieno; cxar ili malbeligas sian vizagxon, por ke al homoj ili
sxajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian
rekompencon.
17 Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian
vizagxon;
18 por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro
en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto
konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas;
20 sed provizu
al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas,
kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;
21 cxar kie estas
via trezoro, tie estos ankaux via koro.
22 La lampo de la korpo
estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo
estos luma.
23 Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo
estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa
estas la mallumo!
24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj;
cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu
kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
25 Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu,
aux kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Cxu la
vivo ne estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo?
26
Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas,
nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. Cxu
vi ne multe pli valoras ol ili?
27 Kaj kiu el vi per zorgado
povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
28 Kaj kial vi zorgas pri
vestajxo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas: ili
ne laboras, nek sxpinas;
29 tamen mi diras al vi, ke ecx Salomono
en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el cxi tiuj.
30
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux,
kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos
vin, ho malgrandfiduloj?
31 Tial ne zorgu, dirante: Kion ni
mangxu? aux: Kion ni trinku? aux: Kion ni surmetu?
32 Cxar pri
cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi
bezonas cxion tion.
33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian
justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
34 Tial ne zorgu
pri la morgauxa tago, cxar la morgauxa tago zorgos pri si mem.
Suficxa por la tago estas gxia propra malbono.
Cxapitro 7
1 Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.
2 Cxar per kia jugxo vi
jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros,
per tia oni mezuros al vi.
3 Kaj kial vi rigardas la lignereton
en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via
okulo?
4 Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la
lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
5
Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare
vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
6 Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux
la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin
turninte, dissxiru vin.
7 Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj
estos malfermite al vi;
8 cxar cxiu petanto ricevas, kaj la
sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
9 Plue,
kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon;
10 aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?
11 Se do vi,
estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom
pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al
tiuj, kiuj petas de Li?
12 Cxion ajn do, kion vi deziras, ke la
homoj faru al vi, vi ankaux faru al ili; cxar cxi tio estas la
legxo kaj la profetoj.
13 Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj
vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi
eniras.
14 Cxar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas
la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas.
15 Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en
sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
16 Per iliaj
fruktoj vi konos ilin. Cxu el dornarbetoj oni kolektas
vinberojn, aux el kardoj figojn?
17 Tiel cxiu bona arbo donas
bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
18
Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni
bonajn fruktojn.
19 Cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas
dehakata kaj jxetata en fajron.
20 Tial per iliaj fruktoj vi
konos ilin.
21 Ne cxiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro,
eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon
de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
22 Multaj diros al mi en
tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, cxu ni ne profetis en via nomo, kaj
en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn
potencajxojn?
23 Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis
vin; forigxu de mi, vi farantoj de maljusteco.
24 Tial cxiu, kiu
auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos
komparata al sagxa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
25
kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj
albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur
roko.
26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne
plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis
sian domon sur la sablo;
27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj,
kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis;
kaj granda estis gxia falo.
28 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri
lia instruado;
29 cxar li instruis ilin, kiel havanta
auxtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.
Cxapitro 8
1 Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj
homamasoj.
2 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al
li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
3 Kaj li
etendis la manon kaj tusxis lin, dirante: Mi volas; estu
purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
4 Kaj Jesuo diris
al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la
pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al
ili.
5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro,
petante lin,
6 kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo
en la domo, kaj terure suferas.
7 Kaj li diris al li: Mi venos,
kaj sanigos lin.
8 Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi
ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu
vorte, kaj mia knabo sanigxos.
9 Cxar mi ankaux estas homo sub
auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras la cxi tiu:
Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia
sklavo: Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
10 Kaj kiam Jesuo tion
auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi,
ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
11 Kaj mi diras
al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj
sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la
cxielo;
12 sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la
eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de
dentoj.
13 Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis,
tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.
14 Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian
bopatrinon kusxanta, malsana de febro.
15 Kaj li tusxis sxian
manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al
li.
16 Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn
demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj
sanigis cxiujn malsanulojn;
17 por ke plenumigxu tio, kio estis
dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn
malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.
18 Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis
transiri al la alia bordo.
19 Kaj venis unu skribisto, kaj diris
al li: Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
20 Kaj Jesuo
diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo
havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian
kapon.
21 Kaj alia el la discxiploj diris al li: Sinjoro,
permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
22 Sed Jesuo
diris al li: Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn
mortintojn.
23 Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.
24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la
sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
25 Kaj ili
venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas.
26 Kaj
li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam
li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis
granda sereno.
27 Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas cxi
tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?
28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la
Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la
tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu
vojo.
29 Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi,
ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la
tempo?
30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj,
pasxtigxantaj tie.
31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi
elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
32 Kaj li
diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj
jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj
pereis en la akvoj.
33 Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la
urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.
34 Kaj jen
la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili
petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
Cxapitro 9
1 Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian
propran urbon.
2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon,
kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la
paralizulo: Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
3 Kaj
jen iuj el la skribistoj diris en si: Cxi tiu blasfemas.
4 Kaj
Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon
en viaj koroj?
5 Cxar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj
estas pardonitaj; aux diri: Levigxu kaj piediru?
6 Sed por ke vi
sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni
pekojn--tiam li diris al la paralizulo: Levigxu, prenu vian
liton, kaj iru al via domo.
7 Kaj li levigxis, kaj iris al sia
domo.
8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion,
kiu donis tian auxtoritaton al homoj.
9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo,
sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li
starigxis, kaj sekvis lin.
10 Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj
kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.
11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj: Kial
via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
12 Kaj
auxdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la
malsanuloj.
13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio: Mi
deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne
justulojn, sed pekulojn.
14 Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante: Kial ni
kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
15
Kaj Jesuo diris al ili: Cxu la filoj de la edzigxejo povas
malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la
fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
16 Kaj
neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston,
cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona
sxirajxo farigxas.
17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en
malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino
elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan
vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.
18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte,
adorklinigxis al li, dirante: Mia filino jxus mortis; sed venu
kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
19 Kaj Jesuo
levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.
20 Kaj jen
virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux
lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;
21 cxar sxi diris en si:
Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
22 Kaj Jesuo,
sin turninte kaj vidinte sxin, diris: Kuragxu, filino; via fido
vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.
23 Kaj
Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn
kaj la homamason bruantajn,
24 diris: Foriru; cxar la knabineto
ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
25 Sed kiam la
homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj
la knabineto levigxis.
26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan
regionon.
27 Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin,
kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David.
28 Kaj kiam
li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris
al ili: Cxu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al
li: Jes, Sinjoro.
29 Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:
Estu al vi laux via fido.
30 Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj
Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.
31
Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
32 Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan
demonhavanton.
33 Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo
parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas
vidita en Izrael.
34 Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la
demonoj li elpelas demonojn.
35 Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en
iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj
sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
36 Kaj vidante
la homamasojn, li estis kortusxita pri ili, cxar ili estis
mizerigitaj kaj disigitaj, kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston.
37 Tiam li diris al siaj discxiploj: La rikolto ja estas abunda,
sed la laborantoj estas malmultaj.
38 Petu do la Sinjoron de la
rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
Cxapitro 10
1 Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili
auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por
sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua,
Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo
de Zebedeo, kaj lia frato Johano,
3 Filipo kaj Bartolomeo,
Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,
4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis
lin.
5 Cxi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili,
dirante:
Ne iru vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;
6
sed iru prefere al la perditaj sxafoj de la domo de Izrael.
7
Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la cxielo
alproksimigxis.
8 Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn
purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.
9 Ne
provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn,
10 nek
saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon;
cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.
11 Kaj en iu ajn urbo
aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj
logxu tie, gxis vi foriros.
12 Kaj venante en la domon, salutu
gxin.
13 Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed
se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.
14 Kaj se iu ne
akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu
domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
15 Vere mi
diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj
Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.
16 Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do
prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
17 Sed
gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al
sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;
18 kaj antaux
provincestrojn kaj regxojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto
al ili kaj al la nacianoj.
19 Sed kiam ili transdonos vin, ne
zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu
horo tio, kion vi parolos.
20 Cxar parolas ne vi, sed la Spirito
de via Patro parolas en vi.
21 Kaj frato transdonos fraton al
morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraux gepatroj kaj
mortigos ilin.
22 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo;
sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
23 Kaj kiam
oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi
diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos
la Filo de homo.
24 Discxiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia
sinjoro.
25 Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia
instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la
dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!
26 Tial
ne timu ilin, cxar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita,
kaj nenio kasxita, kio ne estos konigita.
27 Kion mi diras al vi
en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la
orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.
28 Kaj ne timu tiujn,
kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed
prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en
Gehena.
29 Cxu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el
ili ne falos teren sen via Patro;
30 sed ecx la haroj de via kapo
estas cxiuj kalkulitaj.
31 Tial ne timu; vi valoras pli, ol
multaj paseroj.
32 Cxiun do, kiu konfesos mian antaux homoj, mi
ankaux konfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
33 Sed
kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos
antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
34 Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi
venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.
35 Cxar mi venis, por
kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux
sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon;
36 kaj
la domanoj de homo estos liaj malamikoj.
37 Kiu amas patron aux
patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon
aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.
38 Kaj kiu ne
prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.
39 Kiu trovas sian vivon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdas sian
vivon pro mi, tiu gxin trovos.
40 Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu
akceptas Tiun, kiu min sendis.
41 Kiu akceptas profeton en la
nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu
akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon
de justulo.
42 Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al
unu el cxi tiuj malgranduloj en la nomo de discxiplo, vere mi
diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
Cxapitro 11
1 Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj,
li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
2 Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de
Kristo, li sendis per siaj discxiploj,
3 por diri al li: Cxu vi
estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
4 Kaj Jesuo responde
diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj
vidas:
5 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas,
lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj
levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.
6 Kaj
felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.
7 Kaj kiam ili
foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion
vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la
vento?
8 Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan?
Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de
regxoj.
9 Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi
diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
10 Cxar li estas tiu,
pri kiu estas skribite:
20 Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la
plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.
21 Ve al
vi, Hxorazin! Ve al vi, Betsaida! Cxar se en Tiro kaj Cidon
estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux
longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.
22 Tamen mi diras al
vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de
jugxado, ol por vi.
23 Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita
gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom
estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi
restus gxis hodiaux.
24 Tamen mi diras al vi: Estos pli
elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por
vi.
25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho
Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de
sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;
26 jes,
Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.
27 Cxio estas transdonita
al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek
iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas
malkasxi Lin.
28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj
sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.
29 Metu sur vin mian jugon,
kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi
trovos ripozon por viaj animoj.
30 Cxar mia jugo estas facila,
kaj mia sxargxo estas malpeza.
Cxapitro 12
1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj
discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi.
2
Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj discxiploj faras
tion, kio ne estas permesata en sabato.
3 Sed li diris al ili:
Cxu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj
kunuloj?
4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn
de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj
kunuloj, sed nur al la pastroj?
5 Kaj cxu vi ne legis en la
legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton
kaj estas senkulpaj?
6 Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io
pli granda ol la templo.
7 Sed se vi komprenus, kion signifas
cxi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la
senkulpajn.
8 Cxar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.
9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon;
10 kaj
jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li,
dirante: Cxu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu
lin akuzi.
11 Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu
sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos
gxin?
12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate
bonfari en sabato.
13 Tiam li diris al la viro: Etendu vian
manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la
alia.
14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li,
kiamaniere lin pereigi.
15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie,
kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,
16 kaj admonis
ilin, ke ili ne konatigu lin;
17 por ke plenumigxu tio, kio estis
dirita per la profeto Jesaja, nome:
38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li,
dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi.
39 Sed li
respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio
sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo
de la profeto Jona;
40 cxar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri
noktojn en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos
tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.
41 Viroj
Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj
kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen
iu pli granda ol Jona estas cxi tie.
42 La regxino de la sudo
levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin;
cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de
Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
43
Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra
senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.
44 Tiam
gxi diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj
alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.
45
Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli
malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina
stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos
ankaux al cxi tiu malbona generacio.
46 Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj
liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
47 Kaj iu
diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere,
dezirantaj paroli kun vi.
48 Sed li responde diris al tiu, kiu
parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
49 Kaj etendinte la manon al siaj discxiploj, li diris: Jen mia
patrino kaj miaj fratoj!
50 Cxar kiu ajn faros la volon de mia
Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia
fratino kaj mia patrino.
Cxapitro 13
1 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro.
2 Kaj kolektigxis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en
sxipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto
eliris, por semi;
4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la
vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;
5 kaj aliaj falis
sur sxtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili
ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;
6 kaj kiam la
suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon,
ili forvelkis.
7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj
kreskis kaj sufokis ilin;
8 kaj aliaj falis sur la bonan teron,
kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
9 Kiu havas orelojn, tiu auxdu.
10 Kaj la discxiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al
ili per paraboloj?
11 Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi
estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al
ili ne estas donite.
12 Cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite,
kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos
prenita ecx tio, kion li havas.
13 Tial mi parolas al ili per
paraboloj; cxar vidante, ili ne rimarkas, kaj auxdante, ili ne
auxdas nek komprenas.
14 Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo
de Jesaja, kiu diras:
24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la
cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
25
sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de
la tritiko, kaj foriris.
26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj
donis frukton, tiam aperis ankaux la lolo.
27 Kaj la sklavoj de
la dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, cxu vi ne semis
bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?
28 Kaj li
diris al ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al
li: Cxu vi do volas, ke ni iru kaj kolektu gxin?
29 Sed li
diris: Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux
la tritikon.
30 Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj
en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu
unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed
kolektu la tritikon en mian grenejon.
31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la
cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en
sia kampo;
32 gxi vere estas pli malgranda ol cxiuj semoj, sed
kreskinte, gxi estas pli granda ol la legomoj, kaj farigxas arbo,
tiel ke venas la birdoj de la cxielo kaj logxas en gxiaj
brancxoj.
33 Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la cxielo
similas al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri
mezurojn da faruno, gxis la tuto fermentis.
34 Cxion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj
sen parabolo li parolis nenion al ili;
35 por ke plenumigxu tio,
kio estis dirita per la profeto, nome:
44 La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro,
kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas
cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon.
45 Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta
belajn perlojn;
46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris
kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.
47 Plue, la regno de la cxielo similas al reto, kiu estis jxetita
en la maron kaj kolektis el cxiu speco,
48 kaj kiun, kiam gxi
plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili
kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis
eksteren.
49 Tiel estos en la fino de la mondagxo: la angxeloj
eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj,
50 kaj
jxetos ilin en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la
grincado de dentoj.
51 Cxu vi komprenis cxion tion? Ili diris al li: Jes.
52 Kaj li
diris al ili: Tial cxiu skribisto, discxipligita en la regnon de
la cxielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo
objektojn novajn kaj malnovajn.
53 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.
54
Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo,
tiel ke ili miris, kaj diris: De kie cxi tiu viro havas tian
sagxecon kaj la potencajxojn?
55 Cxu cxi tiu ne estas la filo de
la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj
fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
56 Kaj cxu liaj
fratinoj ne estas cxiuj cxe ni? De kie do li cxion tion havas?
57 Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne
estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
58 Kaj
pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencajxojn.
Cxapitro 14
1 En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo,
2
kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li
levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en
li.
3 Cxar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis
lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato
Filipo.
4 Cxar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu sxin.
5
Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis
lin profeto.
6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la
filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.
7
Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.
8
Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi cxi tie sur
plado la kapon de Johano, la Baptisto.
9 Kaj la regxo malgxojis;
tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni
gxin;
10 kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
11 Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la
knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.
12 Kaj liaj
discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj
ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
13 Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko
aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la
urboj.
14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li
kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
15 Kaj
kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante: La
loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason,
por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
16
Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili
mangxi.
17 Kaj ili diris al li: Ni nenion havas cxi tie, krom
kvin panoj kaj du fisxoj.
18 Kaj li diris: Alportu ilin cxi tien
al mi.
19 Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo;
kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj
suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn,
kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
20 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da
postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
21 Kaj la
mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj
infanoj.
22 Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri
antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.
23
Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola,
por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.
24 Sed la
sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar
la vento estis kontrauxa.
25 Kaj en la kvara gardoparto de la
nokto li venis al ili, irante sur la maro.
26 Sed la discxiploj,
vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante: Jen
fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
27 Sed tuj Jesuo parolis al
ili, dirante: Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
28 Kaj responde al
li Petro diris: Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi
sur la akvo.
29 Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte
el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
30 Sed
vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li
ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.
31 Kaj tuj Jesuo etendis la
manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi
dubis?
32 Kaj kiam ili supreniris en la sxipeton, la vento
cxesigxis.
33 Kaj tiuj, kiuj estis en la sxipeto, adorklinigxis
al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
34 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret.
35 Kaj kiam
la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan
cxirkauxajxon, kaj venigis al li cxiujn malsanulojn;
36 kaj ili
petis lin, ke ili nur tusxu la randon de lia mantelo; kaj cxiuj,
kiuj tusxis, estis tute resanigitaj.
Cxapitro 15
1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj,
dirante:
2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la
antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas
panon.
3 Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaux
transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?
4 Cxar Dio
diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas
sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
5 Sed vi diras:
Se iu diros al sia patro aux al sia patrino: Oferdono estu tio,
per kio vi povus profiti de mi,
6 tiu ne devas respekti sian
patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per
via tradicio.
7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi,
dirante:
21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro
kaj Cidon.
22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj,
kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia
filino estas terure turmentata de demono.
23 Sed li ne respondis
al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin,
dirante: Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.
24 Kaj li
responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj
el la domo de Izrael.
25 Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li,
dirante: Sinjoro, helpu min.
26 Sed li responde diris: Ne decas
preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.
27
Sed sxi diris: Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la
panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
28 Tiam
responde Jesuo diris al sxi: Ho virino, granda estas via fido;
estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de
post tiu horo.
29 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo;
kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.
30 Kaj alvenis
al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn,
mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn
piedojn; kaj li sanigis ilin;
31 tiel ke la homamaso miris,
vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn
piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de
Izrael.
32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris: Mi
kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe
mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin
fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.
33 Kaj la
discxiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom
da panoj, por satigi tiom da homoj?
34 Kaj Jesuo diris al ili:
Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn
malgrandajn fisxojn.
35 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi
sur la tero;
36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj
doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj,
kaj la discxiploj al la homamasoj.
37 Kaj cxiuj mangxis kaj
satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep
korbegojn plenajn.
38 Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj,
krom virinoj kaj infanoj.
39 Kaj forsendinte la homamasojn, li
eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
Cxapitro 16
1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin
postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.
2 Kaj
responde li diris al ili: Kiam vesperigxas, vi diras: Estos bona
vetero, cxar la cxielo rugxigxas;
3 kaj frumatene: Estos hodiaux
malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de
la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
4 Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne
estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li
foriris.
5 Kaj la discxiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni
panojn.
6 Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraux
la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
7 Kaj ili diskutis
inter si, dirante: Cxar ni ne prenis panojn.
8 Sed Jesuo,
eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho
malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
9 Cxu vi
ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil,
kaj kiom da korboj vi kolektis?
10 Nek la sep panojn de la kvar
mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
11 Kial vi ne komprenas,
ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraux la fermentajxo
de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
12 Tiam ili ekkomprenis, ke li
admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed
kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis
siajn discxiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo
de homo, estas?
14 Kaj ili diris: Laux iuj: Johano, la Baptisto;
laux aliaj: Elija; kaj laux aliaj: Jeremia, aux unu el la
profetoj.
15 Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
16 Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de
la vivanta Dio.
17 Kaj Jesuo responde diris al li: Felicxa vi
estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al
vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.
18 Kaj mi diras al
vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.
19 Mi donos
al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi
ligos sur la tero, tio estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi
malligos sur la tero, tio estos malligita en la cxielo.
20 Tiam
li admonis la discxiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la
Kristo.
21 De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj discxiploj, ke
li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi cxe la pliagxuloj kaj
cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian
tagon relevigxi.
22 Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni
lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
23 Sed
turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaux min, Satano; vi
estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed
laux homoj.
24 Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj: Se iu volas
veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu
min;
25 cxar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu
perdos sian animon pro mi, tiu gxin trovos.
26 Cxar kiel
profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian
animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?
27 Cxar
la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj angxeloj,
kaj tiam li redonos al cxiu laux liaj faroj.
28 Vere mi diras al
vi: Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos
morton, antaux ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia
regno.
Cxapitro 17
1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj
Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
2 kaj li estis aliformita antaux ili, kaj lia vizagxo lumis kiel
la suno, kaj liaj vestoj farigxis blankaj kiel la lumo.
3 Kaj
jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
4 Kaj
Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti
cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn: unu por vi,
kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
5 Dum li ankoraux parolis,
jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo,
dirante: Cxi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas
plezuron; auxskultu lin.
6 Kaj auxdinte tion, la discxiploj
falis sur sian vizagxon, kaj tre timis.
7 Kaj Jesuo alvenis kaj
ektusxis ilin, kaj diris: Levigxu, kaj ne timu.
8 Kaj levinte
siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili,
dirante: Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo
relevigxos el la mortintoj.
10 Kaj liaj discxiploj demandis lin,
dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni
antauxe?
11 Kaj li responde diris: Vere Elija venas antauxe, kaj
restarigos cxion;
12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj
oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel
ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili.
13 Tiam la
discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la
Baptisto.
14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante
antaux li, kaj dirante:
15 Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li
frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj
ofte en la akvon.
16 Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj
ili ne povis lin sanigi.
17 Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida
kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi
toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.
18 Kaj Jesuo severe
admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis
en tiu sama horo.
19 Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo
aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli gxin?
20 Kaj li
respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi
diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros
al cxi tiu monto: Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi
translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.
21 Sed cxi tiu
speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.
22 Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili: La
Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
23 kaj ili
mortigos lin, kaj la trian tagon li levigxos. Kaj ili tre
malgxojis.
24 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la
ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris: Cxu via majstro pagas la
du drahxmojn?
25 Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la
domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel sxajnas al vi,
Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon?
de siaj filoj aux de la fremduloj?
26 Kaj kiam li diris: De la
fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.
27 Sed,
por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj
prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi
trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
Cxapitro 18
1 En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas
la plej granda en la regno de la cxielo?
2 Kaj alvokinte al si
infanon, li starigis gxin meze de ili,
3 kaj diris: Vere mi diras
al vi: Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel
eniros en la regnon de la cxielo.
4 Kiu do humiligos sin, kiel
cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la
cxielo.
5 Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu
akceptas min;
6 sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj,
kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono
estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en
la profundon de la maro.
7 Ve al la mondo pro faliloj! cxar
estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la
falilo venas!
8 Kaj se via mano aux via piedo faligas vin,
detrancxu gxin kaj forjxetu gxin de vi: estas bone por vi eniri
en vivon kripla aux lama prefere ol, havante du manojn aux du
piedojn, esti enjxetita en la eternan fajron.
9 Kaj se via okulo
faligas vin, elsxiru gxin kaj forjxetu gxin de vi; estas bone por
vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti
enjxetita en Gehenan de fajro.
10 Gardu vin, ke vi ne malestimu
unu el tiuj malgranduloj; cxar mi diras al vi, ke iliaj angxeloj
en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro, kiu estas
en la cxielo.
11 Cxar la Filo de homo venis, por savi tion, kio
estis perdita.
12 Kiel vi pensas? Se viro havas cent sxafojn,
kaj unu el ili erarvagis, cxu li ne lasas la nauxdek naux, kaj
iras al la montoj, kaj sercxas tiun, kiu erarvagis?
13 Kaj se
okazas, ke li trovas gxin, vere mi diras al vi, li plimulte
gxojas pri gxi, ol pri la nauxdek naux, kiuj ne erarvagis.
14
Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la cxielo,
ke unu el cxi tiuj malgranduloj pereu.
15 Kaj se via frato pekos kontraux vi, iru kaj montru al li la
kulpon inter vi kaj li sola. Se li auxskultos vin, vi gajnos
vian fraton.
16 Sed se li ne auxskultos, prenu ankaux unu aux du
kun vi, por ke per la busxo de du aux tri atestantoj cxiu vorto
estu konfirmita.
17 Kaj se li rifuzos auxskulti ilin, diru la
aferon al la eklezio; kaj se li ankaux rifuzos auxskulti la
eklezion, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.
18 Vere
mi diras al vi, ke cxio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita
en la cxielo; kaj cxio, kion vi malligos sur la tero, estos
malligita en la cxielo.
19 Cetere mi diras al vi, ke se du el vi
konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, gxi estos farita al
ili de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
20 Cxar kie du aux tri
kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.
21 Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki
mia frato kontraux mi, kaj mi pardonu lin? gxis sep fojoj?
22
Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Gxis sep fojoj; sed: Gxis
sepdekoble sep fojoj.
23 Tial la regno de la cxielo similas al
regxo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj.
24 Kaj kiam
li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis
sxuldanto por dek mil talantoj.
25 Sed cxar li ne havis, per kio
pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj
liaj infanoj, kaj cxio, kion li posedis, kaj ke estu pago.
26
Tiam la servisto, falinte, klinigxis antaux li, dirante: Sinjoro,
paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi cxion.
27 Kaj la sinjoro de
tiu servisto, kortusxite, liberigis lin kaj pardonis al li la
sxuldon.
28 Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu
sxuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin,
dirante: Pagu tion, kion vi sxuldas.
29 Kaj falinte antaux li,
la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi
pagos al vi.
30 Sed li ne volis; sed foriris kaj jxetis lin en
malliberejon, gxis li pagos tion, kio estas sxuldata.
31 Tiam
liaj kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre cxagrenigxis;
kaj veninte, rakontis al sia sinjoro cxion, kio okazis.
32 Tiam
lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi
pardonis al vi tiun tutan sxuldon, cxar vi petegis min;
33 cxu vi
ankaux ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin?
34 Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la
turmentistoj, gxis li pagos cxion al li sxuldatan.
35 Tiel same
mia cxiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj,
cxiu al sia frato.
Cxapitro 19
1 Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo,
kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;
2 kaj grandaj
homamasoj lin sekvis, kaj li sanigis ilin tie.
3 Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Cxu estas
permesate forsendi sian edzinon pro cxia kauxzo?
4 Kaj responde
li diris: Cxu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin
vira kaj virina,
5 kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj
sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu
karno?
6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio
kunigis, tion homo ne disigu.
7 Ili diris al li: Kial do Moseo
ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin?
8 Li diris
al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi
forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.
9 Sed
mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malcxasteco,
kaj edzigxos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edzigxas kun la
forsenditino, tiu adultas.
10 La discxiploj diris al li: Se tia
estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edzigxi.
11
Sed li diris al ili: Ne cxiuj homoj akceptas cxi tiun diron, sed
nur tiuj, al kiuj tio estas donita.
12 Cxar estas euxnukoj, kiuj
estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas euxnukoj,
kiuj estis euxnukigitaj de homoj; kaj estas euxnukoj, kiuj
euxnukigis sin pro la regno de la cxielo. Kiu povas tion
akcepti, tiu akceptu.
13 Tiam oni venigis al li infanojn, por ke li metu la manojn sur
ilin kaj pregxu; kaj la discxiploj admonis ilin.
14 Sed Jesuo
diris: Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; cxar
el tiaj estas la regno de la cxielo.
15 Kaj metinte la manojn
sur ilin, li foriris de tie.
16 Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi
faru, por ke mi ricevu eternan vivon?
17 Li diris al li: Kial vi
min demandas pri bono? Ekzistas Unu, kiu estas bona; sed se vi
deziras eniri en la vivon, observu la ordonojn.
18 Li diris al
li: Kiujn? Kaj Jesuo diris: Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne
parolu malveran ateston;
19 Respektu vian patron kaj vian
patrinon; kaj: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
20 La junulo
diris al li: Cxion tion mi observis; kio ankoraux mankas al mi?
21 Jesuo diris al li: Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu
viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron
en la cxielo; kaj venu, sekvu min.
22 Sed auxdinte tiun diron,
la junulo foriris malgxoja, cxar li havis multajn posedajxojn.
23 Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj: Vere mi diras al vi:
Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo.
24 Kaj
cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra
trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio.
25
Kiam la discxiploj tion auxdis, ili forte miregis, dirante: Kiu
do povas esti savita?
26 Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al
ili: Cxe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla.
27
Tiam Petro responde diris al li: Jen ni cxion forlasis, kaj vin
sekvis; kion do ni havos?
28 Jesuo diris al ili: Vere mi diras
al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de
homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du
tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
29 Kaj cxiu, kiu
forlasis domojn aux fratojn aux fratinojn aux patron aux patrinon
aux infanojn aux kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj
heredos eternan vivon.
30 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj
lastaj estos unuaj.
Cxapitro 20
1 Cxar la regno de la cxielo similas al domomastro, kiu eliris
frumatene, por dungi laboristojn por sia vinbergxardeno.
2 Kaj
kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin
sendis en sian vinberejon.
3 Kaj elirinte cxirkaux la tria horo,
li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo;
4 kaj li diris
al ili: Vi ankaux iru en la vinberejon, kaj kiom estas justa,
tiom mi donos al vi. Kaj ili iris.
5 Denove elirinte cxirkaux
la sesa horo kaj la nauxa, li agis simile.
6 Kaj elirinte
cxirkaux la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li
diris al ili: Kial vi staras cxi tie senokupe la tutan tagon?
7
Ili diris al li: Cxar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi
ankaux iru en la vinberejon.
8 Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro
de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la
laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj
gxis la unuaj.
9 Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj cxirkaux la
dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro.
10 Kaj kiam la
unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaux
ricevis po unu denaro.
11 Kaj tion ricevinte, ili murmuris
kontraux la domomastro,
12 dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu
horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la sxargxon
de la tago kaj la varmegon.
13 Sed li responde diris al unu el
ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustajxon; cxu vi ne kontraktis
kun mi por unu denaro?
14 Prenu do la vian kaj foriru; mi volas
doni al cxi tiu lasta tiel same, kiel al vi.
15 Cxu ne estas
permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? aux cxu via
okulo estas malbona tial, ke mi estas bona?
16 Tiel la lastaj
estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.
17 Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du
discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:
18 Jen ni
supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al
la cxefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto,
19
kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurgxi kaj
krucumi; kaj la trian tagon li relevigxos.
Vocxo de krianto en la dezerto:
4 Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan
zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj
sovagxa mielo.
5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo
kaj la tuta cxirkauxajxo de Jordan;
6 kaj ili estis baptitaj de
li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
7 Kaj vidante
multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li
diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta
kolero?
8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento;
9 kaj ne pensu
diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi,
ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
10
Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu
arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en
fajron.
11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu
venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas
inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
12
lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon,
kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la
grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi,
7 Jesuo diris al li: Ankaux estas skribite: Ne provu la
Eternulon, vian Dion.
8 Denove la diablo portis lin al monto tre
alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian
gloron,
9 kaj diris al li: Cxion tion mi donos al vi, se vi
faligos vin kaj adorklinigxos al mi.
10 Tiam Jesuo diris al li:
Foriru, Satano! cxar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi
adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.
11 Tiam la diablo
forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.
Kaj sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita.
10
Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel
ankaux sur la tero.
11 Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux.
12 Kaj pardonu al ni niajn sxuldojn, kiel ankaux ni pardonas al
niaj sxuldantoj.
13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu
nin de la malbono.
Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo,
11 Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu
pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur
malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.
12
Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno
de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin.
13
Cxar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.
14 Kaj se
vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
15 Kiu
havas orelon por auxdi, tiu auxdu.
16 Sed al kio mi komparu cxi
tiun generacion? Gxi similas al infanoj, kiuj sidas sur la
placoj, kaj vokas al la ceteraj,
17 dirante: Ni flutis al vi, kaj
vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
18 Cxar venis
Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas
demonon.
19 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj
ili diras: Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj
kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.
Kaj li preparos antaux vi vian vojon.
18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis,
22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj
li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
23 Kaj
miris cxiuj homamasoj, kaj diris: Cxu cxi tiu estas la filo de
David?
24 Sed la Fariseoj, auxdinte, diris: Cxi tiu ne elpelas
demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
25 Kaj
sciante iliajn pensojn, li diris al ili: Cxiu regno dividita
kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux
si ne starados;
26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas
dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?
27 Kaj se mi per
Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin?
tial ili estos viaj jugxantoj.
28 Sed se mi per la Spirito de
Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
29 Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi
liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li
trarabos lian domon.
30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux
mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
31 Tial mi diras
al vi: Cxia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed
la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.
32 Kaj al
iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos
pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio
ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.
33 Aux
faru la arbon bona kaj gxian frukton bona, aux faru la arbon
malbona kaj gxian frukton malbona; cxar la arbo estas konata per
la frukto.
34 Ho vipuridoj! kiel vi povas paroli bonajxojn,
estante malbonaj? cxar el la abundo de la koro la busxo parolas.
35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonajxojn; kaj la
malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonajxojn.
36 Kaj
mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos,
ili donos respondon en la tago de jugxado.
37 Cxar laux viaj
vortoj vi estos pravigitaj, kaj laux viaj vortoj vi estos
kondamnitaj.
Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron.
Mi metos Mian Spiriton sur lin;
Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
19 Li ne disputados, nek lauxte krios;
Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon.
20 Kanon rompetitan li ne rompos,
Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos,
Gxis li elsendos jugxon por venko.
21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.
Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos;
16 Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj
oreloj, cxar ili auxdas.
17 Vere mi diras al vi, ke multaj
profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili
ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis.
18
Vi do auxdu la parabolon de la semisto.
19 Kiam iu auxdas la
vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la
malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Cxi
tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
20 Kaj tiu, kiu
ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la
vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;
21 sed li ne havas
radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux
persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.
22 Kaj kiu ricevis
semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la
zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj
li farigxas senfrukta.
23 Kaj kiu ricevis semon sur la bona
tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu
ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen
tridekoble.
Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
15 Cxar la koro de tiu popolo grasigxis,
Kaj iliaj oreloj auxdas malklare,
Kaj siajn okulojn ili fermis;
Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
Kaj ne auxdu per siaj oreloj,
Kaj ne komprenu per sia koro,
Kaj ne rekonvertigxu,
Kaj ke Mi ne sanigu ilin.
Mi malfermos per sentenco mian busxon;
36 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj
discxiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri
la lolo de la kampo.
37 Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la
bonan semon, estas la Filo de homo;
38 kaj la kampo estas la
mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo
estas la filoj de la malbonulo;
39 kaj la malamiko, kiu ilin
semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la
mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.
40 Kiel do la lolo
estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos cxe la fino
de la mondagxo.
41 La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj
ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj
faras maljustecon,
42 kaj jxetos ilin en la fornon de fajro; tie
estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
43 Tiam la justuloj
brilos kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn,
tiu auxdu.
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.