Cxapitro 1
1 Profetajxo pri Nineve, libro de vizio de Nahxum, la Elkosxano.
2 La Eternulo estas Dio severa kaj vengxanta; la Eternulo estas
vengxanto kaj koleranto; la Eternulo vengxas al Siaj malamikoj
kaj ne forgesas pri Siaj kontrauxuloj.
3 La Eternulo estas
longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas
senkulpa antaux Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro
kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
4 Kiam Li
ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas gxin, kaj cxiujn
riverojn Li senakvigas; malgajigxas Basxan kaj Karmel, kaj velkas
cxio, kio floras sur Lebanon.
5 La montoj tremas antaux Li, la
montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj
cxiuj gxiaj logxantoj.
6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno?
kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno
disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.
7 La
Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfelicxo; kaj Li
konas tiujn, kiuj fidas Lin.
8 Dronigante per inundo, Li faras
finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
9 Kion
vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo
ne bezonas veni duafoje.
10 Cxar, interplektigxinte kiel dornoj
kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka
pajlo.
11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraux
la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
12 Tiele diras la
Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos
dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu
humiligos.
13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi
dissxiros viajn ligilojn.
14 Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne
plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi
ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi
farigxis senvalora.
15 Jen sur la montoj estas la piedoj de
sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn,
plenumu viajn sanktajn promesojn; cxar ne plu iros tra vi la
sentauxgulo; li estas tute ekstermita.
Cxapitro 2
1 Disjxetanto iras kontraux vin; fortikigu viajn fortikajxojn,
gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej
potence.
2 Cxar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob,
kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin
ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.
3 La sxildo de
liaj herooj estas rugxigita; liaj militistoj estas kiel en
purpuro; kiel fajro brilas la cxaroj en la tago de lia armigxo;
la lancoj sxanceligxas.
4 Sur la stratoj rapide ruligxas la
cxaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torcxoj, brilas
kiel fulmoj.
5 Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpusxigxos
dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.
6
La pordegoj cxe la akvo malfermigxos, kaj la palaco cedos.
7
Decidita estas gxia kapto kaj forkonduko, kaj gxiaj sklavinoj
gxemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.
8 Nineve estas de
cxiam kiel baseno da akvo; sed nun gxi forkuras: Haltu, haltu!
sed neniu revenas.
9 Disrabu argxenton, disrabu oron; senfinaj
estas la trezoroj, estas multege da diversaj valorajxoj.
10
Prirabita kaj plene ruinigita gxi estos; la koro svenas, la
genuoj tremas; cxies lumboj senfortigxis, kaj cxies vizagxoj
nigrigxis.
11 Kie nun estas la logxejo de la leonoj, kaj tiu
pasxtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj,
kaj neniu ilin timigis?
12 La leono dissxiradis suficxon por
siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn
kavernojn per kaptajxo kaj siajn nestegojn per dissxiritajxo.
13
Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi
forbruligos en fumo viajn cxarojn, kaj glavo ekstermos viajn
leonidojn; Mi cxesigos sur la tero vian dissxiradon, kaj oni ne
plu auxdos la vocxon de viaj sendatoj.
Cxapitro 3
1 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj,
kaj ne volas cxesigi la rabadon!
2 Oni auxdas la sonadon de
vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas
cxaro;
3 movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas
multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la
kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.
4 Tio estas pro la granda
malcxastado de la malcxastistino, kiu cxarmas per sia beleco,
estas lerta sorcxistino, kaj vendas naciojn per sia malcxastado
kaj gentojn per sia sorcxado.
5 Jen Mi iras kontraux vin, diras
la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos gxis via vizagxo la randojn de
via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la
regnoj vian malhonoron.
6 Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi
malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.
7 Cxiu, kiu vidos vin,
forkuros de vi, kaj diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedauxros
gxin? kie mi povas sercxi por vi konsolantojn?
8 Cxu vi estas
pli bona ol No-Amon, kiu trovigxas inter riveroj, estas
cxirkauxata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?
9
Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj
Luboj donadis al vi helpon;
10 tamen gxi ankaux estas
elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas
frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj
oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.
11 Tiel
ankaux vi ebriigxos kaj kasxos vin kaj sercxos defendon kontraux
la malamikoj.
12 Cxiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun
maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de
mangxonto.
13 Jen via popolo estas cxe vi kiel virinoj; al viaj
malamikoj largxe malfermigxos la pordegoj de via lando; fajro
ekstermos viajn riglilojn.
14 Provizu al vi akvon por la tempo
de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu
argilon, faru fortajn brikojn.
15 Tamen tie la fajro vin
konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi
ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.
16 Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed
ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.
17 Viaj tacxmentoj
estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj,
kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno
ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.
18
Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj;
via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu,
kiu gxin kolektus.
19 Ne resanigxas via vundo, doloriga estas
via ulcero; cxiu, kiu auxdas la sciigon pri vi, aplauxdas pri vi;
cxar kiun ne trafis sencxese via malboneco?
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT