Cxapitro 1
1 Vortoj de Nehxemja, filo de Hxahxalja.
En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo
Sxusxan.
2 Kaj venis Hxanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj
viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj savigxis
kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
3 Kaj ili
diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro,
trovigxas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la
murego de Jerusalem estas detruita, kaj gxiaj pordegoj estas
forbruligitaj per fajro.
4 Kiam mi auxdis tiujn vortojn, mi
sidigxis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi
fastis kaj pregxis antaux Dio de la cxielo.
5 Kaj mi diris: Mi
petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda,
kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj
al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
6 Via orelo estu atenta, kaj
Viaj okuloj estu malfermitaj, por auxskulti la pregxon de Via
servanto, per kiu mi pregxas antaux Vi nun tage kaj nokte pri la
Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de
la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaux Vi; mi kaj la domo de mia
patro, ni pekis.
7 Ni forte pekis antaux Vi, kaj ni ne plenumis
la ordonojn kaj la legxojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al
Moseo, Via servanto.
8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi
eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disjxetos
vin inter la popolojn;
9 sed se vi returnos vin al Mi kaj
konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj
forpelitoj ecx estus cxe la rando de la cxielo, Mi ecx de tie
kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis,
por logxigi tie Mian nomon.
10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj
Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via
potenca mano.
11 Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al
la pregxo de Via servanto, kaj al la pregxo de Viaj servantoj,
kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto
hodiaux, kaj akirigu al li favorkorecon antaux cxi tiu homo. (Mi
estis vinversxisto cxe la regxo.)
Cxapitro 2
1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast,
antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la
regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li.
2 Kaj la
regxo diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas
malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis,
3
kaj mi diris al la regxo: La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne
aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj
patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj
per fajro?
4 Kaj la regxo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam
mi pregxis al Dio de la cxielo,
5 kaj diris al la regxo: Se al la
regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al
mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de
miaj patroj, kaj konstrui gxin.
6 Kaj la regxo diris al mi (la
regxino sidis apud li): Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam
vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi
difinis al li templimon.
7 Kaj mi diris al la regxo: Se al la
regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj
regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en
Judujon;
8 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa
arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la
kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la
domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi
estis la favora mano de mia Dio.
9 Kaj mi venis al la
transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la
regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn.
10
Kiam tion auxdis Sanbalat, la Hxoronano, kaj Tobija, la sklavo
Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi
pri la bono de la Izraelidoj.
11 Kaj mi venis en Jerusalemon.
Kaj restinte tie dum tri tagoj,
12 mi levigxis nokte kune kun
nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio,
kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis
kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis.
13 Kaj mi trarajdis nokte
tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la
Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel
detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas
forbruligitaj per fajro.
14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la
Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco,
ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi.
15 Kaj mi levigxis
nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj,
trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis.
16 Kaj
la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la
Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la
estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris
gxis nun.
17 Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni
trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj
estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de
Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
18 Kaj mi rakontis al
ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la
vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris: Ni
levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono.
19
Kiam tion auxdis Sanbalat, la Hxoronano, kaj Tobija, la sklavo
Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin
malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne
kontraux la regxo vi ribelas?
20 Kaj mi respondis al ili, kaj
diris al ili: Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj
servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek
rajton nek memoron en Jerusalem.
Cxapitro 3
1 Kaj levigxis la cxefpastro Eljasxib, kaj liaj fratoj, la
pastroj, kaj konstruis la Pordegon de Sxafoj; ili sanktigis gxin
kaj starigis gxiajn pordojn, ili sanktigis gxis la turo Mea, gxis
la turo Hxananel.
2 Apud li konstruis la logxantoj de Jerihxo,
apud ili konstruis Zakur, filo de Imri.
3 La Pordegon de Fisxoj
konstruis la logxantoj de Senaa; ili tegis gxin, kaj starigis
gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
4 Apud ili konstruis
Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis
Mesxulam, filo de Berehxja, filo de Mesxezabel; apud ili
konstruis Cadok, filo de Baana.
5 Apud ili konstruis la
Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub
laboradon por sia sinjoro.
6 La Malnovan Pordegon konstruis
Jojada, filo de Paseahx, kaj Mesxulam, filo de Besodja; ili tegis
gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj gxiajn
riglilojn.
7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj
Jadon, la Meronotano, la logxantoj de Gibeon kaj de Micpa, gxis
la segxo de la transrivera regionestro.
8 Apud li konstruis
Uziel, filo de Hxarhaja, fandisto; apud li konstruis Hxananja,
filo de sxmirajxisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon gxis la
Largxa Murego.
9 Apud ili konstruis Refaja, filo de Hxur, estro
de duondistrikto de Jerusalem.
10 Apud ili kaj kontraux sia domo
konstruis Jedaja, filo de Hxarumaf; apud li konstruis Hxatusx,
filo de Hxasxabneja.
11 Alian parton konstruis Malkija, filo de
Hxarim, kaj Hxasxub, filo de Pahxat-Moab; ankaux la Turon de la
Fornoj.
12 Apude konstruis Sxalum, filo de Halohxesx, estro de
duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj.
13 La Pordegon
de la Valo konstruis Hxanun kaj la logxantoj de Zanoahx; ili
konstruis gxin, kaj starigis gxiajn pordojn, gxiajn serurojn, kaj
gxiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego gxis la Pordego de
Sterko.
14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de
Rehxab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis gxin,
kaj starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
15 La
Pordegon de la Fonto konstruis Sxalun, filo de Kol-Hxoze, estro
de la distrikto de Micpa; li konstruis gxin kaj tegis gxin, kaj
starigis gxiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaux la
muregon cxe la lageto Sxelahx de la regxa gxardeno kaj gxis la
sxtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.
16 Post li
konstruis Nehxemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-
Cur, gxis la loko kontraux la tomboj de David kaj gxis la farita
lageto kaj gxis la Domo de Herooj.
17 Post li konstruis la
Levidoj: Rehxum, filo de Bani; apude konstruis Hxasxabja, estro
de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.
18 Post li
konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de Hxenadad, estro de
duondistrikto de Keila.
19 Apud li konstruis Ezer, filo de
Jesxua, estro de Micpa, duan parton, cxe la angulo, kontraux la
loko, kie oni supreniras al la armilejo.
20 Post li vigle
konstruis Baruhx, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo gxis
la pordo de la domo de Eljasxib, la cxefpastro.
21 Post li
konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de
la pordo de la domo de Eljasxib gxis la fino de la domo de
Eljasxib.
22 Post li konstruis la pastroj, kiuj logxis en la
cxirkauxajxo.
23 Post ili konstruis Benjamen kaj Hxasxub,
kontraux sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja,
filo de Ananja, apud sia domo.
24 Post li konstruis Binuj, filo
de Hxenadad, alian parton, de la domo de Azarja gxis la angulo
kaj la rando.
25 Palal, filo de Uzaj, de kontraux la angulo kaj
la turo, kiu elstaras el la supra regxa domo, apud la korto de
malliberejo. Post li Pedaja, filo de Parosx
26 (La Netinoj
logxis en Ofel.) gxis kontraux la Pordego de la Akvo oriente, kaj
gxis la elstaranta turo.
27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian
parton, de kontraux la granda elstaranta turo gxis la muro de
Ofel.
28 De post la Pordego de la Cxevaloj konstruis la pastroj,
cxiu kontraux sia domo.
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer,
kontraux sia domo; post li konstruis Sxemaja, filo de Sxehxanja,
gardisto de la Orienta Pordego.
30 Post li konstruis Hxananja,
filo de Sxelemja, kaj Hxanun, sesa filo de Calaf, alian parton.
Post li konstruis Mesxulam, filo de Berehxja, kontraux sia
cxambro.
31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, gxis la
domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraux la Pordego de
Depono kaj gxis la tegmenta cxambro de la angulo.
32 Inter la
tegmenta cxambro de la angulo kaj la Pordego de Sxafoj konstruis
la fandistoj kaj la butikistoj.
Cxapitro 4
1 Kiam Sanbalat auxdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris
kaj havis grandan cxagrenon, kaj li mokis la Judojn.
2 Kaj li
parolis antaux siaj fratoj kaj antaux la militistoj de Samario,
kaj diris: Kion faras tiuj senfortaj Judoj? cxu oni tion permesos
al ili? cxu efektive ili alportados oferojn? cxu ili iam finos?
cxu ili revivigos la sxtonojn, kiuj farigxis amaso da rubo kaj
estas difektitaj de brulo?
3 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis
apud li, diris: Ecx tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se
venos vulpo, gxi detruos ilian sxtonan muregon.
4 Auxskultu, ho
nia Dio, en kia malestimo ni trovigxas; rejxetu ilian mokadon sur
ilian kapon, kaj elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco;
5 ne kovru ilian malbonagon, kaj ilia peko ne elvisxigxu antaux
Vi; cxar ili cxagrenis la konstruantojn.
6 Ni tamen konstruis la
muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita gxis duono; kaj
la popolo laboris kuragxe.
7 Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la
Asxdodanoj auxdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj
ke la brecxoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris.
8 Kaj
ili faris interkonsenton, ke ili cxiuj kune iru milite kontraux
Jerusalemon kaj faru al gxi malbonon.
9 Sed ni pregxis al nia
Dio, kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraux ili.
10 La Judoj diris: Malgrandigxis la forto de la portistoj, kaj da
rubo estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon.
11 Kaj
niaj malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, gxis ni venos en
ilian mezon kaj mortigos ilin kaj cxesigos la laboradon.
12 Kiam
la Judoj, kiuj logxis apud ili, venadis, kaj diradis al ni,
dekfoje, el cxiuj lokoj: Revenu al ni,
13 tiam mi starigis
malsupre sur la lokoj malantaux la murego, sur la nekovritaj
lokoj, mi starigis la popolon lauxfamilie, kun iliaj glavoj,
lancoj, kaj pafarkoj.
14 Kaj mi pririgardis, kaj mi starigxis,
kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera
popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj
timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj,
viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
15 Kiam niaj malamikoj auxdis, ke
ni scias, tiam Dio detruis ilian intencon, kaj ni cxiuj revenis
al la murego, cxiu al sia laboro.
16 Kaj de post tiu tago duono
de miaj junuloj faradis la laboron, kaj duono tenis lancojn,
sxildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la estroj trovigxadis
malantaux la tuta domo de Jehuda.
17 Unuj konstruis la muregon,
kaj aliaj portis la sxargxojn, kiujn ili metis sur sin; per unu
mano cxiu faris la laboron, kaj en la dua mano li tenis
batalilon.
18 La konstruantoj cxiuj havis sian glavon alligitan
al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis; kaj la trumpetisto
estis apud mi.
19 Kaj mi diris al la eminentuloj kaj al la
estroj kaj al la cetera popolo: La laboro estas granda kaj vasta,
kaj ni estas disigitaj sur la murego, malproksime unu de la alia;
20 tial se de iu loko vi auxdos la sonon de trumpeto, tien
kolektigxu al ni; nia Dio batalos por ni.
21 Tiamaniere ni
faradis la laboron; kaj duono de ili tenis lancojn de la levigxo
de la cxielrugxo gxis la apero de la steloj.
22 Kaj mi ankaux
diris en tiu tempo al la popolo, ke cxiu kun sia knabo noktu en
Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel gardo, kaj tage ili
laboru.
23 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek miaj knaboj, nek la
gardistoj, kiuj estis malantaux mi, neniu el ni deprenis de si
siajn vestojn; nur cxiu aparte estis sendata, por sin bani.
Cxapitro 5
1 Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraux
siaj fratoj, la Judoj.
2 Estis tiaj, kiuj parolis: Estas multe
da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj; ni prenu al ni grenon kaj
mangxu, por ke ni vivu.
3 Aliaj parolis: Niajn kampojn, niajn
vinbergxardenojn, kaj niajn domojn ni donas proprunte, por ke ni
akiru grenon kontraux malsato.
4 Aliaj parolis: Ni pruntas monon
por impostoj por la regxo, donante garantiajxe niajn kampojn kaj
vinbergxardenojn;
5 sed kiel la korpo de niaj fratoj, tia estas
nia korpo, kiel iliaj infanoj, tiaj estas niaj infanoj; tamen jen
ni devas humile servigi niajn filojn kaj niajn filinojn, kaj el
niaj filinoj kelkaj jam estas humiligitaj. Ni ne havas forton en
niaj manoj, kaj niaj kampoj kaj vinbergxardenoj apartenas al
aliaj.
6 Kaj tio forte min cxagrenis, kiam mi auxdis ilian
kriadon kaj tiujn vortojn.
7 Sed mia koro donis al mi konsilon,
kaj mi faris severan riprocxon al la eminentuloj kaj al la
estroj, kaj diris al ili: Vi prenas procentegon de viaj fratoj!
Kaj mi kunvokis kontraux ili grandan kunvenon.
8 Kaj mi diris al
ili: Ni elacxetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj
al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn,
kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por
respondi.
9 Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Cxu
vi ne devas konduti kun timo antaux nia Dio, por eviti malhonoron
de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
10 Ankaux mi kaj miaj
fratoj kaj miaj junuloj donis al ili prunte monon kaj grenon; ni
malsxuldigu al ili tiun sxuldon.
11 Redonu do al ili hodiaux
iliajn kampojn, vinbergxardenojn, olivgxardenojn, kaj domojn, kaj
la procenton pro la mono, la greno, la mosto, kaj la oleo, kiujn
vi pruntis al ili.
12 Kaj ili diris: Ni redonos, kaj ni ne
postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la
pastrojn, kaj mi prenis de ili jxuron, ke ili tiel agos.
13 Kaj
mi elskuis mian baskon, kaj diris: Tiele Dio elskuu el lia domo
kaj el lia akiritajxo cxiun homon, kiu ne plenumos tiun vorton;
tiele li estu elskuita kaj senhava. Kaj la tuta komunumo diris:
Amen; kaj oni gloris la Eternulon. Kaj la popolo agis tiele.
14
Krom tio, de post la tago, kiam al mi estis ordonite esti ilia
regionestro en la Juda lando, de la dudeka jaro gxis la tridek-
dua jaro de la regxo Artahxsxast, en la dauxro de dek du jaroj,
mi kun miaj fratoj ne mangxis la panon de regionestro.
15 La
antauxaj regionestroj, kiuj estis antaux mi, sxargxadis la
popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj
da argxento; ecx iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne
agis tiel, pro timo antaux Dio.
16 Mi partoprenis ankaux en la
laborado cxe tiu murego; kaj kampon ni ne acxetis; kaj cxiuj miaj
junuloj kolektigxadis tie al la laboro.
17 Cxe mia tablo estadis
po cent kvindek homoj da Judoj kaj estroj, kaj ankaux da tiuj,
kiuj venis al ni el la nacioj, kiuj estas cxirkaux ni.
18
Preparataj estis por unu tago: unu bovo, ses plej bonaj sxafoj,
kaj ankaux birdoj estis preparataj cxe mi; kaj en la dauxro de
dek tagoj estis uzata tre multe da vino. Malgraux tio mi ne
postulis panon de regionestro, cxar la popolo estis sxargxita de
malfacila laboro.
19 Rememoru pri mi al bono, ho mia Dio, cxion,
kion mi faris por cxi tiu popolo.
Cxapitro 6
1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Gesxem, kaj niaj ceteraj
malamikoj auxdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis
en gxi difektoj (kvankam gxis tiu tempo mi ankoraux ne starigis
pordojn en la pordegoj),
2 tiam Sanbalat kaj Gesxem sendis, por
diri al mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilagxoj de la valo Ono.
Ili intencis fari al mi malbonon.
3 Sed mi sendis al ili
senditojn, por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas
iri; kial cxesigxu la laborado, kiam mi gxin forlasos kaj iros al
vi?
4 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi
respondis tion saman.
5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama
propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano
nefermitan leteron.
6 En gxi estis skribite: Inter la nacioj
iras la famo, kaj Gesxem diras, ke vi kaj la Judoj intencas
defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laux tiu famo vi
volas esti ilia regxo.
7 Ankaux profetojn vi starigis, por ke
ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante: Estas regxo en Judujo.
Nun la famo pri tio venos al la regxo; venu do, ke ni kune
interkonsiligxu.
8 Sed mi sendis al li, por diri: Nenio farigxis
el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
9 Ili cxiuj ja
timigis nin, pensante: Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj
gxi ne estos farata. Sed nun fortigxu miaj manoj.
10 Kaj mi venis en la domon de Sxemaja, filo de Delaja, filo de
Mehetabel; li sin ensxlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la
domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni sxlosu la pordojn
de la templo; cxar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni
venos, por mortigi vin.
11 Sed mi diris: Cxu tia homo, kiel mi,
forkuru? cxu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la
vivon? mi ne iros.
12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; cxar
la profetajxon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat
lin subacxetis.
13 Li estis subacxetita, por ke mi timu, por ke
mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona
famo, por ke ili min malhonoru.
14 Rememoru, ho mia Dio, pri
Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaux pri la profetino
Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato
Elul, en la dauxro de kvindek du tagoj.
16 Kiam tion auxdis
cxiuj niaj malamikoj, kaj vidis cxiuj nacioj, kiuj estis cxirkaux
ni, ili multe perdis la kuragxon; cxar ili komprenis, ke tiu
laboro estas farita de nia Dio.
17 Krom tio, en tiuj tagoj la
eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj
leteroj de Tobija venis al ili;
18 cxar multaj el la Judoj estis
en jxura ligo kun li, cxar li estis bofilo de Sxehxanja, filo de
Arahx, kaj lia filo Jehohxanan prenis por edzino filinon de
Mesxulam, filo de Berehxja.
19 Ili ankaux paroladis bone pri li
antaux mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija
sendis leterojn, por timigi min.
Cxapitro 7
1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj
ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la
Levidoj.
2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Hxanani, kaj al
Hxananja, kastelestro de Jerusalem (cxar li estis homo fidela,
kaj diotima pli ol multaj aliaj),
3 kaj mi diris al ili: Oni ne
malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaux ol la suno estos bone
varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la
pordegojn fermitaj kaj sxlositaj; kaj oni starigu gardon el la
logxantoj de Jerusalem, cxiun sur lia gardoloko kaj cxiun
kontraux lia domo.
4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da
logxantoj estis en gxi nemulte, kaj la domoj ne estis
konstruitaj.
5 Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la
eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri.
Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis
antauxe, kaj mi trovis, ke en gxi estas skribite jene:
6 Jen
estas la logxantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj,
kiujn forkondukis Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj kiuj revenis
en Jerusalemon kaj en Judujon, cxiu en sian urbon,
7 kiuj venis
kun Zerubabel, Jesxua, Nehxemja, Azarja, Raamja, Nahxamani,
Mordehxaj, Bilsxan, Misperet, Bigvaj, Nehxum, Baana. La nombro
de la viroj de la popolo Izraela estis:
8 de la idoj de Parosx,
du mil cent sepdek du,
9 de la idoj de Sefatja, tricent sepdek
du,
10 de la idoj de Arahx, sescent kvindek du,
11 de la idoj de
Pahxat-Moab, el la idoj de Jesxua kaj Joab, du mil okcent dek ok,
12 de la idoj de Elam, mil ducent kvindek kvar,
13 de la idoj de
Zatu, okcent kvardek kvin,
14 de la idoj de Zakaj, sepcent
sesdek,
15 de la idoj de Binuj, sescent kvardek ok,
16 de la idoj
de Bebaj, sescent dudek ok,
17 de la idoj de Azgad, du mil
tricent dudek du,
18 de la idoj de Adonikam, sescent sesdek sep,
19 de la idoj de Bigvaj, du mil sesdek sep,
20 de la idoj de
Adin, sescent kvindek kvin,
21 de la idoj de Ater, el la domo de
Hxizkija, nauxdek ok,
22 de la idoj de Hxasxum, tricent dudek ok,
23 de la idoj de Becaj, tricent dudek kvar,
24 de la idoj de
Hxarif, cent dek du,
25 de la idoj de Gibeon, nauxdek kvin,
26 de
la logxantoj de Bet-Lehxem kaj de Netofa, cent okdek ok,
27 de la
logxantoj de Anatot, cent dudek ok,
28 de la logxantoj de Bet-
Azmavet, kvardek du,
29 de la logxantoj de Kirjat-Jearim, Kefira,
kaj Beerot, sepcent kvardek tri,
30 de la logxantoj de Rama kaj
Geba, sescent dudek unu,
31 de la logxantoj de Mihxmas, cent
dudek du,
32 de la logxantoj de Bet-El kaj Aj, cent dudek tri,
33
de la logxantoj de Nebo-Ahxer, kvindek du,
34 de la idoj de la
alia Elam, mil ducent kvindek kvar,
35 de la idoj de Hxarim,
tricent dudek,
36 de la idoj de Jerihxo, tricent kvardek kvin,
37
de la idoj de Lod, Hxadid, kaj Ono, sepcent dudek unu,
38 de la
idoj de Senaa, tri mil nauxcent tridek.
39 De la pastroj: de la
idoj de Jedaja, el la domo de Jesxua, nauxcent sepdek tri,
40 de
la idoj de Imer, mil kvindek du,
41 de la idoj de Pasxhxur, mil
ducent kvardek sep,
42 de la idoj de Hxarim, mil dek sep.
43 De
la Levidoj: de la idoj de Jesxua, el la domo de Kadmiel, el la
filoj de Hodja, sepdek kvar.
44 De la kantistoj: de la idoj de
Asaf, cent kvardek ok.
45 De la pordegistoj: la idoj de Sxalum,
la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de
Hxatita, la idoj de Sxobaj, cent tridek ok.
46 De la Netinoj: la
idoj de Cihxa, la idoj de Hxasufa, la idoj de Tabaot,
47 la idoj
de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon,
48 la idoj de Lebana,
la idoj de Hxagaba, la idoj de Sxalmaj,
49 la idoj de Hxanan, la
idoj de Gidel, la idoj de Gahxar,
50 la idoj de Reaja, la idoj de
Recin, la idoj de Nekoda,
51 la idoj de Gazam, la idoj de Uza, la
idoj de Paseahx,
52 la idoj de Besaj, la idoj de Meunim, la idoj
de Nefisxesim,
53 la idoj de Bakbuk, la idoj de Hxakufa, la idoj
de Hxarhxur,
54 la idoj de Baclit, la idoj de Mehxida, la idoj de
Hxarsxa,
55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra, la idoj de
Tamahx,
56 la idoj de Neciahx, la idoj de Hxatifa.
57 La idoj de
la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet,
la idoj de Perida,
58 la idoj de Jaala, la idoj de Darkon, la
idoj de Gidel,
59 la idoj de Sxefatja, la idoj de Hxatil, la idoj
de Pohxeret-Cebaim, la idoj de Amon.
60 La nombro de cxiuj
Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent
nauxdek du.
61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melahx, Tel-
Hxarsxa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian
patrodomon kaj devenon, cxu ili devenas de Izrael:
62 la idoj de
Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.
63 Kaj el la pastroj: la idoj de Hxabaja, la idoj de Hakoc, la
idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de
Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
64 Ili
sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne
trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
65
Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la
plejsanktajxo, gxis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de
justo.
66 La tuta komunumo kune konsistis el kvardek du mil
tricent sesdek homoj,
67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies
nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent
kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj.
68 Da cxevaloj ili havis
sepcent tridek ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin;
69 da
kameloj ili havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent
dudek.
70 Kelkaj el la cxefoj de patrodomoj donis por la
laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn
da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn
vestojn.
71 El la cxefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la
trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil
ducent min'ojn da argxento.
72 Kaj kion donis la ceteraj el la
popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min'oj
da argxento kaj sesdek sep pastraj vestoj.
73 Kaj eklogxis la
pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la
popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.
Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.
Cxapitro 8
1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo,
kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la
skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la
Eternulo ordonis al Izrael.
2 Kaj la pastro Ezra alportis la
instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn,
antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa
monato.
3 Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la
Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la
viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta
popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
4 Kaj la skribisto
Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li
staris Matitja, Sxema, Anaja, Urija, Hxilkija, kaj Maaseja,
dekstre de li; kaj maldekstre de li: Pedaja, Misxael, Malkija,
Hxasxum, Hxasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
5 Kaj Ezra
malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li
staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la
tuta popolo starigxis.
6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan
Dion; kaj la tuta popolo respondis: Amen, amen, levante supren
siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la
Eternulo vizagxaltere.
7 Kaj Jesxua, Bani, Sxerebja, Jamin,
Akub, Sxabtaj, Hxodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, Hxanan,
Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj
la popolo staris sur sia loko.
8 Kaj ili legis el la libro, el
la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la
legatajxon.
9 Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la
pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn
al la popolo, diris al la tuta popolo: Cxi tiu tago estas sankta
al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. Cxar la tuta
popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
10 Kaj li
diris al ili: Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj
sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu
tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo
pri la Eternulo estas via forto.
11 Kaj la Levidoj
trankviligadis la tutan popolon, dirante: Cxesu, cxar cxi tiu
tago estas sankta; ne malgxoju.
12 Kaj la tuta popolo iris, por
mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon;
cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
13 En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta
popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra,
por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
14 Kaj
ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo,
estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de
la sepa monato,
15 kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj
urboj kaj en Jerusalem, dirante: Iru sur la monton, kaj prenu
brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de
mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj,
por fari lauxbojn, kiel estas skribite.
16 Kaj la popolo eliris
kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux
sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la
placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de
Efraim.
17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la
kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la
tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne
faris. Kaj estis tre granda gxojo.
18 Kaj oni legis el la libro
de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago.
Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman
feston, laux la preskribo.
Cxapitro 9
1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj,
fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj.
2 Kaj la idaro
de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj
faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.
3
Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la
libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago,
kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux
la Eternulo, ilia Dio.
4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj
starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, Sxebanja, Buni, Sxerebja, Bani,
kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia
Dio.
5 Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, Hxasxabneja,
Sxerebja, Hodija, Sxebanja, kaj Petahxja: Levigxu, benu la
Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian
nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.
6
Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de
cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas
sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas
vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.
7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis
lin el Ur la Hxaldea kaj donis al li la nomon Abraham,
8 kaj
trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon,
por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la Hxetidoj, la
Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj,
transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar
Vi estas justa.
9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en
Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;
10 kaj
Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj
servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis,
ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi
estas gxis nun.
11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili
trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn
Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.
12
Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono
nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.
13 Kaj
sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la
cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn,
legxojn kaj ordonojn bonajn.
14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi
konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al
ili, per Via servanto Moseo.
15 Kaj panon en la cxielo Vi donis
al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por
ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi
la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
16
Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne
obeis Viajn ordonojn;
17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn
mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon
kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco.
Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj
favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.
18 Kvankam ili faris al si
fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis
vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,
19 Vi
tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto,
la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la
vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon,
kiun ili devis iri;
20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili,
por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo,
kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.
21 Kaj dum
kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili;
iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.
22
Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin
lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la
regxo de Hxesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.
23 Kaj
iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi
venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke
ili venos kaj ekposedos gxin.
24 Kaj la filoj venis kaj
ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de
la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn,
ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu
kun cxi tiuj laux sia bontrovo.
25 Kaj ili venkoprenis urbojn
fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn
de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj
olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili
mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank' al Via granda
boneco.
26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj
jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj
admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris
grandajn blasfemojn.
27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de
iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de
sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro
Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin
el la manoj de iliaj malamikoj.
28 Tamen, kiam ili ricevis
trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi
forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super
ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la
cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.
29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili
estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux
Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis
sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.
30
Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via
spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis
ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.
31 Tamen pro Via
granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis
ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.
32 Kaj nun, ho
nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la
interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la
tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn,
niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan
popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.
33 Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la
vero, kaj ni agis malpie.
34 Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj
pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne
atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.
35 En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi
donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili,
ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.
36 Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis
al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian
bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.
37 Kaj gxiaj
produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni
pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj
laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.
38 En cxio cxi
tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas
niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.
Cxapitro 10
1 La sigelintoj estas: Nehxemja, la regionestro, filo de
Hxahxalja, kaj Cidkija,
2 Seraja, Azarja, Jeremia,
3 Pasxhxur,
Amarja, Malkija,
4 Hxatusx, Sxebanja, Maluhx,
5 Hxarim, Meremot,
Obadja,
6 Daniel, Ginton, Baruhx,
7 Mesxulam, Abija, Mijamin,
8
Maazja, Bilgaj, Sxemaja. Tio estas la pastroj.
9 La Levidoj:
Jesxua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de Hxenadad, Kadmiel;
10 kaj iliaj fratoj: Sxebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Hxanan,
11
Mihxa, Rehxob, Hxasxabja,
12 Zakur, Sxerebja, Sxebanja,
13
Hodija, Bani, Beninu.
14 La cxefoj de la popolo: Parosx, Pahxat-
Moab, Elam, Zatu, Bani,
15 Buni, Azgad, Bebaj,
16 Adonija,
Bigvaj, Adin,
17 Ater, Hxizkija, Azur,
18 Hodija, Hxasxum, Becaj,
19 Hxarif, Anatot, Nebaj,
20 Magpiasx, Mesxulam, Hxezir,
21
Mesxezabel, Cadok, Jadua,
22 Pelatja, Hxanan, Anaja,
23 Hosxea,
Hxananja, Hxasxub,
24 Halohxesx, Pilhxa, Sxobek,
25 Rehxum,
Hxasxabna, Maaseja,
26 Ahxija, Hxanan, Anan,
27 Maluhx, Hxarim,
Baana.
28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj,
pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj cxiuj, kiuj apartigxis de la
aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj
filinoj, cxiuj, kiuj povis kompreni,
29 aligxis al siaj fratoj,
al la eminentuloj, kaj ligis sin per jxura promeso, ke ili sekvos
la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke
ili konservos kaj plenumos cxiujn ordonojn de la Eternulo, nia
Sinjoro, Liajn preskribojn kaj legxojn;
30 ke ni ne donos niajn
filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne
prenos por niaj filoj;
31 ke kiam la popoloj de la lando venigos
la komercajxojn aux cxiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne
prenos de ili en sabato aux en alia sankta tago; ke en cxiu sepa
jaro ni forigos cxiujn sxuldojn.
32 Kaj ni starigis al ni kiel
legxon, ke ni donados de ni po triono de siklo cxiujare por la
servado en la domo de nia Dio:
33 por la panoj de propono, por la
cxiutaga farunofero, por la cxiutaga brulofero, por la sabatoj,
monatkomencoj, festoj, por la sanktajxoj, por pekoferoj, por
pekliberigi Izraelon, kaj por cxiuj laboroj en la domo de nia
Dio.
34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri
la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laux niaj
patrodomoj, cxiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la
altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la
instruo.
35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la
unuaajxojn de nia tero kaj la unuaajxojn de cxiuj fruktoj de cxiu
arbo cxiujare en la domon de la Eternulo;
36 ankaux la
unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas
skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de
niaj sxafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj,
kiuj servas en la domo de nia Dio.
37 Kaj la unuaajxon de nia
pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de cxiuj arboj, moston, kaj
oleon ni alportados al la pastroj en la cxambrojn de la domo de
nia Dio; kaj la dekonajxon de nia tero ni donos al la Levidoj,
por ke ili, la Levidoj, havu dekonajxon en cxiuj urboj, kie ni
prilaboras la teron.
38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la
Levidoj, kiam ili prenos la dekonajxon; kaj la Levidoj venigos
dekonajxon el la dekonajxo en la domon de nia Dio, en la
cxambrojn de la provizejo.
39 Cxar en tiujn cxambrojn la
Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno,
mosto, kaj oleo. Tie trovigxas la vazoj de la sanktejo, la
servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne
forlasos la domon de nia Dio.
Cxapitro 11
1 La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo
faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la
sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj.
2 Kaj la
popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en
Jerusalem.
3 Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en
Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo,
laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj
idoj de la servantoj de Salomono.
4 En Jerusalem logxis el la
idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda:
Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de
Sxefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec;
5 kaj Maaseja,
filo de Baruhx, filo de Kol-Hxoze, filo de Hxazaja, filo de
Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la Sxiloano.
6
La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis
kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.
7 Kaj jen estas la idoj
de Benjamen: Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de
Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de
Jesxaja;
8 post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok.
9 Kaj Joel,
filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua,
estis dua urbestro.
10 El la pastroj: Jedaja, filo de Jojarib,
Jahxin,
11 Seraja, filo de Hxilkija, filo de Mesxulam, filo de
Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio.
12 Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laborojn en la domo, estis
en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam,
filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de
Pasxhxur, filo de Malkija;
13 kaj liaj fratoj, cxefoj de
patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo
de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de de Imer;
14 kaj iliaj
fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel,
filo de Hagedolim.
15 Kaj el la Levidoj: Sxemaja, filo de
Hxasxub, filo de Azrikam, filo de Hxasxabja, filo de Buni;
16 kaj
Sxabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio,
el la cxefoj de la Levidoj;
17 kaj Matanja, filo de Mihxa, filo
de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la
pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo
de Sxamua, filo de Galal, filo de Jedutun.
18 La nombro de cxiuj
Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.
19 Kaj la
pordegistoj: Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la
pordegoj, cent sepdek du.
20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj
Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo.
21 Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la
Netinoj.
22 Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de
Bani, filo de Hxasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la
idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio.
23
Cxar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis
difinita cxiutaga salajro.
24 Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel,
el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo
por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon.
25 Kaj en la
vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en
Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Disxon kaj gxiaj
cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj,
26 en Jesxua, en
Molada, en Bet-Pelet,
27 en Hxacar-Sxual, en Beer-Sxeba kaj gxiaj
cxirkauxajxoj,
28 en Ciklag, en Mehxona kaj gxiaj cxirkauxajxoj,
29 en En-Rimon, en Corea, en Jarmut,
30 en Zanoahx, en Adulam,
kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj
gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Sxeba
gxis la valo Hinom.
31 Kaj la idoj de Benjamen logxis komencante
de Geba, en Mihxmasx, en Aja, en Bet-El kaj gxiaj cxirkauxajxoj,
32 en Anatot, en Nob, en Ananja,
33 en Hxacor, en Rama, en
Gitaim,
34 en Hxadid, en Ceboim, en Nebalat,
35 en Lod, en Ono,
en la Valo de Cxarpentistoj.
36 Kaj el la Levidoj parto el
Judujo logxis en la regiono de Benjamen.
Cxapitro 12
1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel,
filo de Sxealtiel, kaj kun Jesxua: Sxeraja, Jeremia, Ezra,
2
Amarja, Maluhx, Hxatusx,
3 Sxehxanja, Rehxum, Meremot,
4 Ido,
Ginton, Abija,
5 Mijamin, Maadja, Bilga,
6 Sxemaja, Jojarib,
Jedaja,
7 Salu, Amok, Hxilkija, Jedaja. Tio estas la cxefoj de
la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jesxua.
8 Kaj la
Levidoj: Jesxua, Binuj, Kadmiel, Sxerebja, Jehuda, Matanja, super
la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj;
9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj
fratoj, dejxoris kun ili.
10 Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim
naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan,
11 Jojada
naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.
12 En la tempo de
Jojakim estis pastroj cxefoj de patrodomoj: de la domo de Seraja:
Meraja; de la domo de Jeremia: Hxananja;
13 de la domo de Ezra:
Mesxulam; de la domo de Amarja: Jehohxanan;
14 de la domo de
Melihxu: Jonatan; de la domo de Sxebanja: Jozef;
15 de la domo de
Hxarim: Adna; de la domo de Merajot: Hxelkaj;
16 de la domo de
Ido: Zehxarja; de la domo de Ginton: Mesxulam;
17 de la domo de
Abija: Zihxri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja:
Piltaj;
18 de la domo de Bilga: Sxamua; de la domo de Sxemaja:
Jehonatan;
19 de la domo de Jojarib: Matnaj; de la domo de
Jedaja: Uzi;
20 de la domo de Salaj: Kalaj; de la domo de Amok:
Eber;
21 de la domo de Hxilkija: Hxasxabja; de la domo de Jedaja:
Netanel.
22 El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de
patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua;
la pastroj dum la regado de Dario la Persa.
23 La Levidoj,
cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko
gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib.
24 La cxefoj de la
Levidoj: Hxasxabja, Sxerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj
fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la
arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj.
25 Matanja,
Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj,
kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj.
26 Ili estis en
la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la
tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-
skribisto.
27 Cxe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la
Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon,
por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj,
kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
28 Kaj kunvenis la idoj de
kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de
la Netofaanoj,
29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj
Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la
cxirkauxajxo de Jerusalem.
30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la
Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la
muregon.
31 Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la
muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu
sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko.
32
Kaj post ili iris Hosxaja, kaj duono de la estroj de Judujo,
33
kaj Azarja, Ezra, Mesxulam,
34 Jehuda, Benjamen, Sxemaja, kaj
Jeremia.
35 El la pastridoj kun trumpetoj: Zehxarja, filo de
Jonatan, filo de Sxemaja, filo de Matanja, filo de Mihxaja, filo
de Zakur, filo de Asaf;
36 kaj liaj fratoj: Sxemaja, Azarel,
Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, Hxanani, kun muzikaj
instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra,
la skribisto.
37 Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili
iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al
la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.
38 La
dua hxoro iris kontrauxe de ili, kaj post gxi iris mi kaj duono
de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj gxis
la Largxa Murego,
39 al la Pordego de Efraim, al la Malnova
Pordego, al la Pordego de Fisxoj, al la turo de Hxananel, al la
turo Mea, gxis la Pordego de Sxafoj; kaj ili haltis cxe la
Pordego de la Malliberejo.
40 Kaj ambaux hxoroj haltis cxe la
domo de Dio, ankaux mi kaj duono de la estroj kun mi,
41 kaj la
pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Mihxaja, Eljoenaj, Zehxarja,
Hxananja, kun trumpetoj,
42 kaj Maaseja, Sxemaja, Eleazar, Uzi,
Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la
kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja.
43 Kaj oni alportis en
tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis
ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj
la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.
44 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de
provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por
kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la
preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la
Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
45 Kaj ili
observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la
pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la
preskribo de David kaj de lia filo Salomono.
46 Cxar ankaux
antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de
kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio.
47 Cxiuj
Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja
donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj
ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj
konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
Cxapitro 13
1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de
la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido
kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
2 cxar ili
ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis
kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la
malbenon en benon.
3 Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis
de Izrael cxiun aligentulon.
4 Antaux cxi tio la pastroj Eljasxib, administranto de la
cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,
5 arangxis por
li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon,
olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj
estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj
la oferdonojn por la pastroj.
6 Dum cxio cxi tio mi ne estis en
Jerusalem, cxar en la tridek-dua jaro de Artahxsxast, regxo de
Babel, mi iris al la regxo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis
min de la regxo.
7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri
la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li
cxambron en la kortoj de la domo de Dio.
8 Tio min forte
cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el
la cxambro.
9 Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi
revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la
olibanon.
10 Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne
estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis
fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.
11 Tiam mi faris
pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris: Kial la domo
de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin
sur iliaj lokoj.
12 Kaj cxiuj Judoj alportis dekonajxon el la
greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.
13 Kaj mi
starigis super la provizejoj la pastron Sxelemja, la skribiston
Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili Hxananon, filon de
Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj
ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.
14
Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn
agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la
servadon al Li.
15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en
sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon,
vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en
Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la
tago, kiam ili vendis mangxajxon.
16 Ankaux Tiranoj logxis tie,
kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj
vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
17 Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj
diris al ili: Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la
tagon sabatan?
18 Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio
venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan
malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael,
malsanktigante la sabaton!
19 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem
farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn
kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj
servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu
sxargxon en la tago sabata.
20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj
de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon
kaj duan fojon.
21 Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al
ili: Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon,
mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en
sabato.
22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj
venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon
sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu
min laux Via granda favorkoreco.
23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si
edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
24 kaj
iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli
Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
25 Mi faris al
ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn
el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per
Dio: Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos
iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
26 Per tio pekis
ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis
regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris
lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la
aligentaj edzinoj.
27 Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi
faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio
kaj prenante aligentajn edzinojn?
28 El la filoj de Jojada, filo
de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la Hxoronano
Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
29 Memoru pri ili, ho mia Dio,
ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj
Levidan.
30 Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi
restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en
lia ofico,
31 kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj
tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT