Psalmo 1
Psalmo 2
4 La logxanta en la cxielo ridas,
7 Mi raportos pri la decido:
10 Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu;
La Sinjoro mokas ilin.
5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,
Kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos, dirante:
6 Mi starigis ja Mian regxon
Super Cion, Mia sankta monto.
La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,
Hodiaux Mi vin naskis.
8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,
Kaj por posedo limojn de tero.
9 Vi disbatos ilin per fera sceptro,
Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
Instruigxu, jugxistoj de la tero!
11 Servu al la Eternulo kun timo,
Kaj gxoju kun tremo.
12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,
Cxar baldaux ekbrulos Lia kolero.
Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.
Psalmo 3
Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom.
Psalmo 4
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.
Psalmo 5
Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.
Psalmo 6
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.
Psalmo 7
Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido.
Psalmo 8
Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David.
Psalmo 9
Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.
17 La malbonuloj reiru en Sxeolon,
Cxiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
18 Cxar ne por cxiam malricxulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
19 Levigxu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortigxu;
La popoloj estu jugxataj antaux Via vizagxo.
20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.
Psalmo 10
Psalmo 11
Al la hxorestro. De David.
Psalmo 12
Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David.
Psalmo 13
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 14
Al la hxorestro. De David.
Psalmo 15
Psalmo de David.
Psalmo 16
Verko de David.
Psalmo 17
Pregxo de David.
Psalmo 18
Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:
Psalmo 19
Al la hxorestro. Psalmo de David.
7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la
animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas
sensagxulon.
8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux
la okuloj.
9 La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne;
La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas
justaj.
10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura
oro;
Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.
11 Ankaux Via sklavo instruigxis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.
13 Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.
14 Akceptu kore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia
koro antaux Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
Psalmo 20
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 21
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 22
Al la hxorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.
22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj;
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin;
Tuta semo de Jakob, honoru Lin;
Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
24 Cxar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de
premato,
Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon;
Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
25 Vin mi gloros en granda komunumo;
Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.
26 La humiluloj mangxu kaj satigxu,
Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj;
Via koro vivu eterne.
27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la
mondo;
Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.
28 Cxar al la Eternulo apartenas la regxado;
Li regxas super la popoloj.
29 Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero;
Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo
Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
30 Naskotaro Lin servos;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos
Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
Psalmo 23
Psalmo de David.
Psalmo 24
Psalmo de David.
7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj levigxu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Regxo de gloro.
8 Kiu estas tiu Regxo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito.
9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj levigxu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Regxo de gloro.
10 Kiu estas tiu Regxo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Regxo de gloro. Sela.
Psalmo 25
De David.
Psalmo 26
De David.
Psalmo 27
De David.
7 Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi.
8 De Vi diris al mi mia koro:
Sercxu Mian vizagxon.
Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.
9 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon,
Ne forpusxu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
10 Cxar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis.
11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn.
12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
Cxar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de
rabemeco.
13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
En la lando de vivantoj!
14 Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.
Psalmo 28
De David.
6 Glorata estu la Eternulo,
Cxar Li auxskultis la vocxon de mia petego.
7 La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekgxojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
8 La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.
Psalmo 29
Psalmo de David.
3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj;
10 La Eternulo regis en la tempo de la diluvo,
La Dio de gloro tondras,
La Eternulo super grandaj akvoj.
4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto,
La vocxo de la Eternulo iras kun majesto.
5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn,
La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
6 Li saltigas ilin kiel bovidon,
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton,
La Eternulo skuas la dezerton Kadesx.
9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas
arbarojn;
Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.
La Eternulo restos Regxo eterne.
11 La Eternulo donos forton al Sia popolo,
La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Psalmo 30
Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David.
Psalmo 31
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 32
Instruo de David.
Psalmo 33
Psalmo 34
De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.
Psalmo 35
De David.
Psalmo 36
Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo.
5 Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco,
Via vereco gxis la nuboj.
6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio,
Viaj jugxoj estas granda abismo;
Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio!
Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj
flugiloj.
8 Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo,
Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.
9 Cxar cxe Vi estas la fonto de vivo,
Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas,
Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
11 Ne pasxu sur min piedo de fiereco,
Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
12 Tie falu la farantoj de malbono;
Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
Psalmo 37
De David.
Psalmo 38
Psalmo de David. Pro memoro.
Psalmo 39
Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David.
Psalmo 40
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 41
Al la hxorestro. Psalmo de David.
13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne gxis eterne.
Amen, kaj amen!
Psalmo 42
Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj.
6 Malgxojas en mi mia animo;
Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Hxermon,
Sur la monto Micar.
7 Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
Cxiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
Pregxon al la Dio de mia vivo.
9 Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10 Kvazaux dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
Dirante al mi cxiutage: Kie estas via Dio?
11 Kial vi malgxojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsternigxas en mi?
Esperu al Dio;
Cxar ankoraux mi dankos Lin,
La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.
Psalmo 43
Psalmo 44
Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj.
9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis,
Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
10 Vi devigas nin forkuri de nia malamiko,
Ke niaj malamantoj nin prirabu;
11 Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn,
Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;
12 Vi vendis Vian popolon por nenio,
Kaj prenis por ili nenian prezon;
13 Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj,
Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;
14 Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj,
Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
15 Cxiutage mia malhonoro estas antaux mi,
Kaj honto kovras mian vizagxon,
16 Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto,
Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.
17 Cxio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis,
Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.
18 Ne retirigxis nia koro,
Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.
19 Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj
Kaj kovris nin per ombro de morto,
20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio
Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
21 Cxu Dio tion ne trovus?
Li ja scias la sekretojn de la koro.
22 Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage;
Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
23 Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro?
Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.
24 Kial Vi kasxas Vian vizagxon,
Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
25 Nia animo estas ja jxetita en la polvon;
Nia korpo klinigxis al la tero.
26 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.
Psalmo 45
Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj.
Psalmo 46
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto.
4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio,
8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
La sanktan logxejon de la Plejaltulo.
5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos;
Dio gxin helpas en frua mateno.
6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj;
Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.
7 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
Kiu faris detruojn sur la tero,
9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro.
10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
Psalmo 47
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo.
Psalmo 48
Kanto-psalmo de la Korahxidoj.
Psalmo 49
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo.
13 Tia estas ilia vojo, ilia espero,
Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
14 Kiel sxafoj ili estos metataj en Sxeolon;
La morto ilin pasxtos;
Kaj matene virtuloj ilin ekposedos,
Kaj ilia bildo pereos en Sxeol, perdinte logxejon.
15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Sxeol,
Cxar Li prenos min. Sela.
16 Ne timu, kiam homo ricxigxas,
Kiam grandigxas la gloro de lia domo.
17 Cxar mortante li nenion prenos;
Ne iros post li malsupren lia honoro.
18 Cxar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado,
Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,
19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj,
Kiuj neniam vidos lumon.
20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton,
Estas egala al bruto bucxota.
Psalmo 50
Psalmo de Asaf.
16 Sed al la malpiulo Dio diris:
22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion;
Por kio vi parolas pri Miaj legxoj
Kaj portas Mian interligon en via busxo,
17 Dum vi malamas moralinstruon
Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?
18 Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li,
Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19 Vian busxon vi uzas por malbono,
Kaj via lango plektas falsajxon;
20 Vi sidas kaj parolas kontraux via frato,
Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21 Tion vi faris, kaj Mi silentis;
Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi.
Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras;
Kaj kiu estas singarda en la vojo,
Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Psalmo 51
Al la hxorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aligxo al Bat-Sxeba.
18 Bonfaru al Cion laux Via favoro,
Konstruu la murojn de Jerusalem;
19 Tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj
plenofero;
Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
Psalmo 52
Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de Ahximelehx.
Psalmo 53
Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David.
Psalmo 54
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kasxigxas cxe ni.
Psalmo 55
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David.
Psalmo 56
Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat.
Psalmo 57
Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.
6 Reton ili metis antaux miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaux mi foson,
Sed ili mem falis en gxin. Sela.
7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros.
8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan cxielrugxon.
9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10 Cxar granda gxis la cxielo estas Via boneco,
Kaj gxis la nuboj estas Via vero.
11 Altigxu super la cxielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.
Psalmo 58
Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David.
Psalmo 59
Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.
Psalmo 60
Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo.
Psalmo 61
Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David.
Psalmo 62
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.
Psalmo 63
Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.
Psalmo 64
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 65
Al la hxorestro. Psalmo de David. Kanto.
Psalmo 66
Al la hxorestro. Kanto-psalmo.
Psalmo 67
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.
Psalmo 68
Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto.
7 Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo,
28 Via Dio destinis vian forton.
Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.
8 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio,
Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.
9 Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon,
Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.
10 Via gento eklogxis tie;
Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio.
11 Mia Sinjoro elparolas vorton;
Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras;
Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
13 Kiam vi kusxas inter brutejoj,
La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento,
Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.
14 Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero,
Gxi brilis kiel negxo sur Calmon.
15 Monto de Dio estas la monto Basxana,
Monto multepinta estas la monto Basxana.
16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton,
Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi,
Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?
17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj;
Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn,
Prenis donacojn de homoj,
Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.
19 Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni;
Dio estas nia savo. Sela.
20 Dio estas por ni Dio de savo,
Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj,
La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
22 Mia Sinjoro diris: El Basxan Mi alkondukos,
Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
23 Por ke vi trempu vian piedon en sango,
Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.
24 Oni vidis Vian iron, ho Dio,
La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.
25 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj,
En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron,
Vi, devenantoj de Izrael.
27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto;
La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj;
La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
29 Pro Via templo en Jerusalem
La regxoj alportos al Vi donacojn.
30 Kvietigu la beston en la kanoj,
La aron da bovoj kun la bovidoj,
Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento.
Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
31 Venos eminentuloj el Egiptujo;
Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
32 Regnoj de la tero, kantu al Dio,
Muziku al mia Sinjoro, Sela.
33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj.
Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.
34 Gloru la forton de Dio!
Super Izrael estas Lia majesto,
Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo.
Li estas la Dio de Izrael,
Li donas forton kaj potencon al la popolo.
Glorata estu Dio.
Psalmo 69
Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David.
Psalmo 70
Al la hxorestro. De David. Pro memoro.
Psalmo 71
Psalmo 72
Pri Salomono.
Psalmo 73
Psalmo de Asaf.
Psalmo 74
Instruo de Asaf.
12 Dio estas ja mia Regxo de antikve,
Li faras savon sur la tero.
13 Vi dissxiris per Via forto la maron,
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano,
Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;
15 Vi elfendis fonton kaj torenton,
Vi elsekigis potencajn riverojn.
16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto;
Vi arangxis lumon kaj sunon;
17 Vi difinis cxiujn limojn de la tero;
La someron kaj la vintron Vi arangxis.
18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon
Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.
19 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto;
La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.
20 Rememoru la interligon,
Cxar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de
rabejoj.
21 La suferanto ne reiru hontigita;
Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
22 Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon;
Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi
cxiutage.
23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj;
La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante
kreskas.
Psalmo 75
Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto.
Psalmo 76
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto.
Psalmo 77
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf.
Psalmo 78
Instruo de Asaf.
Psalmo 79
Psalmo de Asaf.
Psalmo 80
Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.
4 Ho Eternulo, Dio Cebaot,
8 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis,
Gxis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo?
5 Vi mangxigis al ili panon larman,
Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;
Kaj niaj malamikoj nin mokas.
7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon,
Por ke ni estu savitaj.
Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis;
9 Vi purigis lokon por gxi;
Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan
landon;
10 Montojn kovris gxia ombro,
Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio.
11 Gxi etendis siajn brancxojn gxis la maro
Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero.
12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn,
Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras?
13 Subfosas gxin arbara apro,
Kaj kampa besto gxin mordas.
14 Ho Dio Cebaot, returnigxu;
Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun
vinbertrunkon,
15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano,
Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16 Gxi estas bruligita de fajro, krevinta;
De Via minaca vizagxo ili pereis.
17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano,
Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
18 Kaj ni ne foriros de Vi;
Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon,
Por ke ni estu savitaj.
Psalmo 81
Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf.
Psalmo 82
Psalmo de Asaf.
Psalmo 83
Kanto-Psalmo de Asaf.
Psalmo 84
Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj.
Psalmo 85
Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj.
Psalmo 86
Pregxo de David.
Psalmo 87
De la Korahxidoj. Psalmo-kanto.
Psalmo 88
Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat- leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido.
Psalmo 89
Instruo de Etan, la Ezrahxido.
3 Mi faris interligon kun Mia elektito.
38 Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis,
Mi jxuris al David, Mia sklavo:
4 Por eterne Mi fortikigos vian semon,
Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.
5 Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo,
Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
6 Cxar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo?
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj,
Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.
8 Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo?
Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.
9 Vi regas la malkvietecon de la maro;
Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton;
Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
11 Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la
tero;
La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.
12 La nordon kaj la sudon Vi kreis;
Tabor kaj Hxermon prikantas Vian nomon.
13 Vi havas brakon kun forto;
Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono;
Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.
15 Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon;
Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;
16 Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon,
Kaj ili fieras pro Via justeco.
17 Cxar Vi estas la beleco de ilia forto;
Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.
18 Cxar de la Eternulo estas nia sxildo,
Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.
19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj,
Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo,
Mi altigis elektiton el la popolo.
20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon,
Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.
21 Mia mano lin subtenos,
Kaj Mia brako lin fortikigos.
22 Ne venkos lin malamiko,
Kaj malbonagulo lin ne premos.
23 Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn,
Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li;
Kaj per Mia nomo altigxos lia korno.
25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon
Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
26 Li vokos Min: Vi estas mia patro,
Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
27 Kaj Mi faros lin unuenaskito,
Cxefo super la regxoj de la tero.
28 Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron;
Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
29 Kaj lian semon Mi faros eterna,
Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.
30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon
Kaj ne iros laux Miaj legxoj;
31 Se Miajn decidojn ili malplenumos
Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon
Kaj per batoj ilian krimon;
33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li,
Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
34 Mi ne malplenumos Mian interligon,
Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos.
35 Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco:
Mi ne perfidos al David:
36 Lia semo estos eterna,
Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi.
37 Kiel la luno, gxi staros eterne,
Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela.
Vi koleris Vian sanktoleiton.
39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo,
Jxetis sur la teron lian kronon.
40 Vi detruis cxiujn liajn barilojn,
Ruinigis liajn fortikajxojn.
41 Prirabas lin cxiuj pasantoj;
Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.
42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj,
Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn.
43 Vi returnis la trancxon de lia glavo,
Kaj ne subtenis lin en la milito.
44 Vi forigis lian brilon,
Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.
45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco,
Vi kovris lin per honto. Sela.
46 Gxis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese
Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo,
Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.
48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton,
Savos sian animon de la mano de Sxeol? Sela.
49 Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro,
Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco?
50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj,
Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,
51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.
Psalmo 90
Pregxo de Moseo, homo de Dio.
Psalmo 91
Psalmo 92
Psalmo-kanto por la tago sabata.
Psalmo 93
Psalmo 94
Psalmo 95
Psalmo 96
Psalmo 97
Psalmo 98
Psalmo.
Psalmo 99
4 Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon,
6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Vi fortikigis en praveco;
Jugxon kaj justecon en Jakob Vi arangxis.
5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin auxskultis.
7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la legxon, kiun Li donis al
ili.
8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam vengxanto por iliaj
faroj.
9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj klinigxu antaux Lia sankta monto;
Cxar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
Psalmo 100
Psalmo de dankado.
Psalmo 101
Psalmo de David.
Psalmo 102
Pregxo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elversxas antaux la Eternulo sian malgxojon.
12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;
23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn,
Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
13 Vi levigxos, Vi korfavoros Cionon;
Cxar estas tempo por gxin kompati, cxar venis la tempo.
14 Cxar Viaj sklavoj ekamis gxiajn sxtonojn,
Cxarma estas por ili gxia polvo.
15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,
Kaj cxiuj regxoj de la tero Vian gloron.
16 Cxar la Eternulo rekonstruis Cionon,
Kaj aperis en Sia gloro.
17 Li Sin turnis al la pregxo de la forlasitoj,
Kaj ne forpusxis ilian petegon.
18 Cxi tio estos skribita por estontaj generacioj;
Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
19 Cxar Li rigardis malsupren el Sia sankta altajxo,
El la cxielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
20 Por auxdi la gxemon de malliberulo,
Por liberigi la kondamnitajn al morto;
21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo
Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
22 Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj,
Por servi al la Eternulo.
Li mallongigis miajn tagojn.
24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj
tagoj,
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
25 En antikveco Vi fondis la teron;
Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.
26 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto,
Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.
27 Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finigxos.
28 La filoj de Viaj sklavoj restos,
Kaj ilia semo fortikigxos antaux Vi.
Psalmo 103
De David.
Psalmo 104
Psalmo 105
Psalmo 106
Psalmo 107
4 Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva,
17 La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj
23 Kiuj veturas per sxipoj sur la maro,
33 Li sxangxas riverojn en dezerton,
Urbon logxatan ili ne trovis;
5 Ili malsatis kaj soifis,
Ilia animo en ili senfortigxis.
6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
7 Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo,
Ke ili venu al urbo logxata.
8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
9 Cxar Li satigis animon soifantan,
Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.
10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto,
Katenitaj de mizero kaj fero;
11 Cxar ili malobeis la vortojn de Dio
Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.
12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero;
Ili falis, kaj neniu helpis.
13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto,
Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.
15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
16 Cxar Li rompis kuprajn pordojn,
Kaj disbatis ferajn riglilojn.
Kaj pro siaj krimoj;
18 Cxiujn mangxojn abomenis ilia animo,
Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
20 Li sendis Sian vorton,
Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn,
Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo
Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
25 Li diris, kaj aperis granda ventego
Kaj alte levis gxiajn ondojn:
26 Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn;
Ilia animo konsumigxas de sufero;
27 Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo,
Kaj ilia tuta sagxeco malaperas.
28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
29 Li kvietigis la ventegon,
Kaj gxiaj ondoj silentigxis.
30 Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente;
Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno,
Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.
Kaj fontojn de akvo en sekajxon;
34 Fruktoportan teron en salan dezerton,
Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.
35 Li sxangxas dezerton en lagon,
Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
36 Kaj Li logxigas tie malsatulojn,
Kaj ili konstruas urbon logxatan.
37 Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujon, kaj ricevas fruktojn.
38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas,
Kaj brutoj ne mankas al ili.
39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj
Pro la premanta malbono kaj mizero,
40 Li versxas honton sur eminentulojn,
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
41 Malricxulon Li altigas el mizero,
Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.
42 La virtuloj tion vidas, kaj gxojas;
Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.
43 Kiu estas sagxa, tiu tion observu,
Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.
Psalmo 108
Kanto. Psalmo de David.
Psalmo 109
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 110
Psalmo de David.
Psalmo 111
Psalmo 112
Psalmo 113
Psalmo 114
Psalmo 115
Psalmo 116
Psalmo 117
Psalmo 118
Psalmo 119*
1 Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,
BET.
9 Per kio junulo povas purigi sian vojon?
GIMEL.
17 Bonfaru al Via sklavo,
DALET.
25 Mia animo algluigxis al la polvo;
HE.
33 Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj,
VAV.
41 Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,
ZAIN.
49 Rememoru la vorton al Via sklavo,
HXET.
57 Mi diris: Mia sortajxo estas, ho Eternulo,
TET.
65 Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo,
JOD.
73 Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;
KAF.
81 Mia animo avidas Vian savon;
LAMED.
89 Por eterne, ho Eternulo,
MEM.
97 Kiel mi amas Vian instruon!
Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo.
2 Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,
Kiuj sercxas Lin per la tuta koro;
3 Ili ne faras malbonagon,
Ili iras laux Liaj vojoj.
4 Vi ordonis al ni,
Forte observi Viajn legxojn.
5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
Ke mi observu Viajn legxojn!
6 Tiam mi ne bezonos honti,
Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn.
7 Mi gloros Vin el pura koro,
Lernante la jugxojn de Via justeco.
8 Viajn legxojn mi observos;
Ne forlasu min tute.
Per plenumado laux Viaj vortoj.
10 Per mia tuta koro mi Vin sercxas;
Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj.
11 En mia koro mi konservas Vian diron,
Por ke mi ne peku antaux Vi.
12 Benata Vi estas, ho Eternulo;
Instruu al mi Viajn legxojn.
13 Per miaj lipoj mi rakontas
Cxiujn decidojn de Via busxo.
14 Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas,
Kiel pri granda ricxeco.
15 Pri Viaj ordonoj mi meditas,
Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
16 Mi havas plezuron de Viaj legxoj,
Mi ne forgesas Vian vorton.
Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
18 Malfermu miajn okulojn,
Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
19 Migranto mi estas sur la tero;
Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn.
20 Elturmentigxis mia animo
De sencxesa sintirado al Viaj jugxoj.
21 Vi humiligas la malbenitajn fierulojn,
Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj.
22 Forigu de mi honton kaj malhonoron,
Cxar mi observas Viajn decidojn.
23 Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi,
Via sklavo meditas pri Viaj legxoj.
24 Viaj decidoj estas mia plezuro,
Miaj konsilantoj.
Vivigu min laux Via vorto.
26 Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min;
Instruu al mi Viajn legxojn.
27 Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj;
Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
28 Konsumigxis mia animo pro malgxojo;
Restarigu min laux Via vorto.
29 La vojon de malvero deturnu de mi,
Kaj donacu al mi Vian instruon.
30 La vojon de la vero mi elektis,
Mi sopiris al Viaj legxoj.
31 Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj;
Ho Eternulo, ne hontigu min.
32 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj,
Cxar Vi largxigas mian koron.
Kaj mi gxin sekvos gxis la fino.
34 Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon,
Kaj mi konservos gxin per la tuta koro.
35 Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,
Cxar en gxi mi havas plezuron.
36 Klinu mian koron al Viaj legxoj,
Sed ne al profito.
37 Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon;
Vivigu min per Viaj vojoj.
38 Plenumu al Via sklavo Vian diron,
Kiu koncernas respekton por Vi.
39 Forigu mian malhonoron, kiun mi timas;
Cxar Viaj jugxoj estas bonaj.
40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn;
Per Via justeco vivigu min.
Via helpo, konforme al Via vorto,
42 Ke mi povu doni respondon al mia insultanto;
Cxar mi fidas Vian vorton.
43 Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero,
Cxar mi esperas al Viaj jugxoj.
44 Kaj mi konservos Vian instruon
Cxiam kaj eterne.
45 Kaj mi iros en libereco,
Cxar mi sercxas Viajn ordonojn.
46 Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj,
Kaj mi ne hontos.
47 Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj,
Kiujn mi amas.
48 Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas,
Kaj mi meditos pri Viaj legxoj.
Pri kio Vi min esperigis.
50 Cxi tio estas mia konsolo en mia mizero,
Ke Via vorto min revivigas.
51 Fieruloj tre forte min mokas,
Sed de Via instruo mi ne deklinigxis.
52 Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho
Eternulo,
Kaj mi konsoligxas.
53 Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj,
Kiuj forlasas Vian legxon.
54 Viaj legxoj estas por mi kantoj
En la domo de mia migrado.
55 Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo,
Kaj mi plenumas Vian instruon.
56 Tio farigxis al mi,
Cxar mi observas Viajn ordonojn.
Plenumi Viajn vortojn.
58 Mi petegas antaux Vi per la tuta koro:
Korfavoru min, konforme al Via vorto.
59 Mi esploris miajn vojojn
Kaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj.
60 Mi rapidas kaj ne prokrastas,
Por plenumi Viajn ordonojn.
61 Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis;
Sed Vian instruon mi ne forgesis.
62 En la mezo de la nokto mi levigxas,
Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj.
63 Mi estas kamarado por cxiuj,
Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
64 De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena;
Instruu al mi Viajn legxojn.
Konforme al Via vorto.
66 Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,
Cxar al Viaj ordonoj mi kredas.
67 Antaux ol mi suferis, mi erarvagis,
Sed nun mi observas Vian vorton.
68 Vi estas bona kaj bonfara;
Instruu al mi Viajn legxojn.
69 Fieruloj plektis mensogon pri mi;
Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
70 Grasigxis kiel sebo ilia koro;
Sed mi havas plezuron de Via instruo.
71 Bone estas al mi, ke mi suferis,
Por ke mi lernu Viajn legxojn.
72 Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo,
Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj.
Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
74 Viaj timantoj min vidos kaj gxojos,
Cxar mi fidis Vian vorton.
75 Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj,
Kaj ke Vi juste min suferigis.
76 Via boneco estu do mia konsolo,
Konforme al Via vorto al Via sklavo.
77 Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu;
Cxar Via instruo estas mia plezuro.
78 Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis;
Mi meditos pri Viaj ordonoj.
79 Turnigxu al mi Viaj timantoj
Kaj la konantoj de Viaj legxoj.
80 Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj,
Por ke mi ne hontigxu.
Vian vorton mi fidas.
82 Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante:
Kiam Vi min konsolos?
83 Cxar mi farigxis kiel felsako en fumo;
Sed Viajn legxojn mi ne forgesas.
84 Kiom estos la tagoj de Via sklavo?
Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj?
85 Fosojn fosis al mi la fieruloj,
Kontrauxe al Viaj legxoj.
86 Cxiuj Viaj ordonoj estas vero;
Maljuste oni min persekutas; helpu min.
87 Oni preskaux pereigis min de sur la tero,
Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
88 Laux Via boneco vivigu min,
Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo.
Via vorto staras forte en la cxielo.
90 Por cxiuj generacioj restas Via vero;
Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras.
91 Laux Viaj legxoj cxio nun staras,
Cxar cxio estas Viaj sklavoj.
92 Se Via instruo ne estus mia konsolo,
Mi pereus en mia mizero.
93 Neniam mi forgesos Viajn ordonojn,
Cxar per ili Vi min vivigas.
94 Al Vi mi apartenas;
Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn.
95 Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi;
Sed mi studas Viajn legxojn.
96 Cxe cxiu afero mi vidis finon;
Sed Via ordono estas tre vasta.
La tutan tagon mi meditas pri gxi.
98 Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj,
Cxar gxi restas al mi por cxiam.
99 Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj,
Cxar Viaj legxoj estas mia tuta meditado.
NUN.
SAMEHx.
AIN.
PE.
CADI.
KOF.
RESx.
SXIN.
TAV.
Psalmo 120
Kanto de suprenirado.
Psalmo 121
Kanto de suprenirado.
3 Li ne lasos vian piedon falpusxigxi;
Via gardanto ne dormetas.
4 Jen ne dormetas kaj ne dormas
La gardanto de Izrael.
5 La Eternulo estas via gardanto;
La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.
6 En la tago la suno vin ne frapos,
Nek la luno en la nokto.
7 La Eternulo vin gardos de cxia malbono,
Li gardos vian animon.
8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
De nun kaj eterne.
Psalmo 122
Kanto de suprenirado. De David.
Psalmo 123
Kanto de suprenirado.
Psalmo 124
Kanto de suprenirado. De David.
Psalmo 125
Kanto de suprenirado.
Psalmo 126
Kanto de suprenirado.
Psalmo 127
Kanto de suprenirado. De Salomono.
Psalmo 128
Kanto de suprenirado.
Psalmo 129
Kanto de suprenirado.
Psalmo 130
Kanto de suprenirado.
Psalmo 131
Kanto de suprenirado. De David.
Psalmo 132
Kanto de suprenirado.
Psalmo 133
Kanto de suprenirado. De David.
Psalmo 134
Kanto de suprenirado.
Psalmo 135
15 La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro,
Faritajxo de homaj manoj.
16 Busxon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
17 Orelojn ili havas, sed ne auxdas;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo.
18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Cxiuj, kiuj ilin fidas.
19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;
Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon;
Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
21 El Cion estu benata la Eternulo,
Kiu logxas en Jerusalem.
Haleluja!
Psalmo 136
Psalmo 137
Psalmo 138
De David.
Psalmo 139
Al la hxorestro. Psalmo de David.
Psalmo 140
Al la hxorestro. Psalmo de David.
6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
Atentu, ho Eternulo, la vocxon de mia petego.
7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
Vi sxirmas mian kapon en la tago de batalo.
8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian deziratajxon,
Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fierigxu. Sela.
9 La veneno de miaj cxirkauxantoj,
La malicajxo de iliaj lipoj kovru ilin.
10 Falu sur ilin brulantaj karboj;
Ili jxetigxu en fajron,
En abismojn, ke ili ne levigxu.
11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
Perfortulon la malbono entiros en pereon.
12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
La rajton de malricxuloj.
13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
Piuloj restos antaux Via vizagxo.
Psalmo 141
Psalmo de David.
Psalmo 142
Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo.
Psalmo 143
Psalmo de David.
Psalmo 144
De David.
12 Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco;
Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de
palaco;
13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu
speco;
Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur
niaj pasxtejoj;
14 Niaj bovoj estas sxargxitaj;
Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro
sur niaj stratoj;
15 Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton;
Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
Psalmo 145
Glorkanto de David.
Psalmo 146
Psalmo 147
Psalmo 148
Psalmo 149
Psalmo 150