Cxapitro 1
1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe
de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf, inter Paran kaj
Tofel kaj Laban kaj Hxacerot kaj Di-Zahab,
2 dek unu tagojn
malproksime de Hxoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadesx-
Barnea.
3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato,
en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj
konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
4 Post
kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj, kiu logxis
en Hxesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu logxis en
Asxtarot kaj en Edrei;
5 transe de Jordan, en la lando de Moab,
Moseo komencis klarigi cxi tiun instruon, kaj diris:
6 La
Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Hxoreb jene: Suficxe vi logxis
sur cxi tiu monto;
7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la
monton de la Amoridoj kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo,
sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la
maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la
granda rivero, la rivero Euxfrato.
8 Vidu, Mi donas al vi la
landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al
viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin
al ili kaj al ilia idaro post ili.
9 Kaj mi diris al vi en tiu
tempo jene: Mi ne povas sola porti vin;
10 la Eternulo, via Dio,
multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la
cxielo.
11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin
miloble kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris
al vi!
12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian
sxargxon kaj viajn disputojn?
13 Elektu al vi el viaj triboj
virojn sagxajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos
ilin, kiel viajn estrojn.
14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:
Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.
15 Tiam mi prenis la
cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj konatajn, kaj mi faris
ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj
kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.
16 Kaj mi ordonis
al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante: Auxskultu viajn fratojn
kaj jugxu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.
17 Ne
distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan egale
auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de Dio; kaj
aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi gxin
auxskultos.
18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio,
kion vi devas fari.
19 Kaj ni foriris de Hxoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj
teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la
Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis
al Kadesx-Barnea.
20 Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de
la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;
21 vidu, la
Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu gxin,
kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj
ne tremu.
22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu
antaux ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al
ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj,
al kiuj ni devas veni.
23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis
el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;
24 kaj ili iris kaj
supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Esxkol kaj
esplorrigardis gxin.
25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la
fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni
sciigon, kaj diris: Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia
Dio, donas al ni.
26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la
vortojn de la Eternulo, via Dio;
27 kaj vi murmuris en viaj
tendoj, kaj diris: Pro la malamo de la Eternulo kontraux ni, Li
elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon
de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;
28 kien ni iru? Niaj
fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda
kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj
gxis la cxielo, kaj ankaux Anakidojn ni tie vidis.
29 Kaj mi
diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin;
30 la Eternulo via Dio,
kiu iras antaux vi, Li batalos por vi, simile al cxio, kion Li
faris por vi en Egiptujo antaux viaj okuloj,
31 kaj en la
dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin,
kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, gxis
vi venis al cxi tiu loko.
32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la
Eternulon, vian Dion,
33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por
sercxi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro,
por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.
34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj
jxuris, dirante:
35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona
generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj
patroj;
36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke
li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la
landon, kiun li trairis.
37 Ankaux kontraux mi la Eternulo
ekkoleris pro vi, dirante: Vi ankaux ne venos tien;
38 Josuo,
filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin fortigu,
cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.
39 Kaj viaj
infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos militakirajxo, kaj
viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias bonon nek malbonon, ili
venos tien, kaj al ili Mi donos gxin, kaj ili ekposedos gxin.
40
Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Rugxa
Maro.
41 Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis antaux la
Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion ordonis al
ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin per siaj
bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.
42 Sed la
Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne batalu, cxar Mi
ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.
43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la
vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la
monton.
44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur
tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj
batis vin sur Seir gxis Hxorma.
45 Kaj vi revenis kaj ploris
antaux la Eternulo; sed la Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj
ne atentis vin.
46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la
tempon, dum kiu vi logxis.
Cxapitro 2
1 Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto
al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni
cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.
2 Kaj la Eternulo
diris al mi jene:
3 Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton;
turnu vin norden;
4 kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi
preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur
Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5 Ne komencu
batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx
largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la
monton Seir.
6 Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj
ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku;
7 cxar la Eternulo,
via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian
iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la
Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8 Kaj ni
preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur
Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber.
Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.
9
Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne
komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon
el ilia lando; cxar al la filoj de Lot mi donis Aron kiel heredan
posedajxon. (10 La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj
grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11 Ankaux ilin oni
kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj
nomas ilin Emidoj.
12 Kaj sur Seir logxis antauxe la Hxoridoj;
sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj
eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia
posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13 Nun levigxu kaj
transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
14
Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris
la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la
tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la
Eternulo.
15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili,
por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
16 Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
17
tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18 Vi iras nun preter
la limo de Moab, preter Ar,
19 kaj vi alproksimigxas al la
Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili,
cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj;
cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.
(20 Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj
logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21
tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la
Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj ili
forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;
22 kiel Li faris por la
Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la
Hxoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la
nuna tago.
23 Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza,
ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis
sur ilia loko.)
24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton
Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon
de Hxesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj
militu kontraux li.
25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi
teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo;
tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux
vi.
26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la
regxo de Hxesxbon, kun vortoj de paco, dirante:
27 Mi dezirus iri
tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos
dekstren nek maldekstren;
28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj
mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur
per miaj piedoj mi trairos--
29 kiel faris al mi la Esavidoj,
kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar--gxis mi
transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas
al ni.
30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de Hxesxbon, tralasi
nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj
malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel
nun.
31 Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas
transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian
landon.
32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta
popolo, por batalo apud Jahac.
33 Kaj transdonis lin la
Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn
kaj lian tutan popolon.
34 Kaj ni militakiris en tiu tempo
cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj
la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
35 nur la
brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el
la urboj, kiujn ni militakiris.
36 De Aroer, kiu estas sur la
bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo,
gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni: cxion
transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37 nur al la lando de la
Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento
Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio
malpermesis la Eternulo, nia Dio.
Cxapitro 3
1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj
eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta
popolo, por batalo apud Edrei.
2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne
timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan
popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al
Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en Hxesxbon.
3 Kaj
la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la
regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel,
ke neniu restis cxe li.
4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn
urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn,
la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana.
5
Cxiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj
kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
6 Kaj ni
ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de Hxesxbon, ni
ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
7
sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni,
kiel militakirajxon.
8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du
regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de
la torento Arnon gxis la monto Hxermon (9 la Cidonanoj nomas
Hxermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir),
10 cxiujn
urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan
Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la
Basxana. (11 Cxar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el
la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi
estas en Raba de la Amonidoj: naux ulnoj estas gxia longeco kaj
kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)
12 Kaj
tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud
la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj
mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
13 kaj la ceteran
parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis
al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob.
(La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj.
14 Jair,
filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo
de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia
nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.)
15 Kaj al
Mahxir mi donis Gileadon.
16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la
Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de
la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la
Amonidoj;
17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis
la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la
oriento.
18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo,
via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi posedu gxin;
armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj, cxiuj
militkapablaj.
19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj
brutaroj--mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn--restu en
viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
20 gxis la Eternulo donos
ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaux ekposedos la
landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan;
tiam vi reiros cxiu al sia posedajxo, kiun mi donis al vi.
21
Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj vidis
cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du regxoj; tiel
la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi trairos.
22 Ne timu
ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
24 Mia
Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian
grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie estas dio en la cxielo
aux sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via
potenco?
25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu
estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
26 Sed
la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min;
kaj la Eternulo diris al mi: Suficxe, ne parolu al Mi plu pri
tio.
27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn
okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj
rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin,
cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li posedigos al ili
la landon, kiun vi vidos.
29 Kaj ni restis en la valo, kontraux
Bet-Peor.
Cxapitro 4
1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn, kiujn
mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu
kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj,
donas al vi.
2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne
deprenu de gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
kiujn mi ordonas al vi.
3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo
faris pro Baal-Peor; cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la
Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi;
4 sed vi, kiuj restis
aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi cxiuj vivas hodiaux.
5
Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel ordonis al
mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi
venas, por ekposedi gxin.
6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar
tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj,
kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros: Efektive,
popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
7 Cxar kie
estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la
Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni vokas al Li?
8 Kaj kie
estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn justajn, kiel
la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaux?
9 Nur
gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la
aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el via koro
dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de
viaj filoj
10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo,
via Dio, cxe Hxoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al
Mi la popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili
lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero,
kaj ili lernigos siajn filojn.
11 Tiam vi alproksimigxis kaj
starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro
gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
12 Kaj
la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la
vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon.
13 Kaj
li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi,
la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj.
14
Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la
legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en
kiun vi iras, por ekposedi gxin.
15 Gardu do bone viajn animojn:
cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo
parolis al vi sur Hxoreb el meze de la fajro;
16 vi do ne
malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon, bildon de ia
idolo, figuron de viro aux virino,
17 figuron de bruto, kiu estas
sur la tero, figuron de la flugilhava birdo, kiu flugas sub la
cxielo,
18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia
fisxo, kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
19 Kaj, levinte
viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj
la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo, ne forlogigxu, kaj
ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo,
via Dio, destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo.
20 Kaj
vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el
Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel
nun.
21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi
ne transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun
la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;
22 cxar mi
mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon, sed vi
transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.
23 Gardu vin, ke vi
ne forgesu la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li faris
kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon, figuron de io,
kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
24 Cxar la Eternulo,
via Dio, estas fajro konsumanta, Dio severa.
25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte
sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io
kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio,
kolerigante Lin:
26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la
teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi
transiras Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos
ekstermitaj.
27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj,
kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la
Eternulo vin foririgos.
28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas
faritajxo de homaj manoj, ligno kaj sxtono, kiuj ne vidas kaj ne
auxdas kaj ne mangxas kaj ne flaras.
29 Kaj vi sercxos el tie la
Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi sercxos Lin per via
tuta koro kaj per via tuta animo.
30 Kiam vi estos en mizero kaj
kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo,
tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian
vocxon;
31 cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne
forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun
viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.
32 Cxar demandu la
tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de post tiu tago, en kiu
la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la
cxielo gxis la alia rando: Cxu estis io, kiel cxi tiu granda
afero, aux cxu oni auxdis pri io simila?
33 Cxu auxdis la popolo
la vocxon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi auxdis,
kaj restis vivanta?
34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si
unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per
mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita
brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al
vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?
35 Al
vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio,
ke ne ekzistas alia krom Li.
36 El la cxielo Li auxdigis al vi
Sian vocxon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi
Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi auxdis el meze de la
fajro.
37 Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian
idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia
granda forto el Egiptujo,
38 por forpeli de antaux vi popolojn,
kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj
doni al vi ilian landon kiel posedajxon, kiel nun.
39 Sciu do
nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la
cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia.
40 Kaj
observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi
hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj
por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi por cxiam.
41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la
flanko de sunlevigxo,
42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu
mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li
de antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
43 Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj
Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la
Manaseidoj.
44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la
Izraelidoj;
45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj,
kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
46 transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando de
Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en Hxesxbon kaj kiun
venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo;
47
kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de
Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan,
sur la flanko de sunlevigxo,
48 de Aroer, kiu estas sur la bordo
de la torento Arnon, gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas
Hxermon);
49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj
gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.
Cxapitro 5
1 Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:
Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras
en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi
ilin.
2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur
Hxoreb.
3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon,
sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas.
4 Vizagxon
kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze
de la fajro;
5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por
transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron
kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:
6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando
Egipta, el la domo de sklaveco.
7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.
8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo
supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;
9 ne
klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via
Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur
la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,
10
kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la
plenumantoj de Miaj ordonoj.
11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la
Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis
al vi la Eternulo, via Dio.
13 Dum ses tagoj laboru kaj faru
cxiujn viajn aferojn;
14 sed la sepa tago estas sabato de la
Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek
via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek
via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter
viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel
vi.
15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la
Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per
brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio,
observi la tagon sabatan.
16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la
Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu
al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
17 Ne mortigu.
18 Kaj ne adultu.
19 Kaj ne sxtelu.
20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la
domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek
lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio
apartenas al via proksimulo.
22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la
monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta;
kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj
tabeloj kaj donis ilin al mi.
23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el
la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi,
cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj;
24 kaj vi diris: Jen la
Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian
grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu
tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas
vivanta.
25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu
granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia
Dio, ni mortos.
26 Cxar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la
vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni,
kaj restis vivanta?
27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion,
kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion,
kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni
plenumos.
28 Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj,
kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi: Mi auxdis la
vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi;
bona estas cxio, kion ili diris.
29 Ho, se ilia koro restus cxe
ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn
cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne!
30
Iru, diru al ili: Reiru en viajn tendojn.
31 Kaj vi cxi tie
restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn
kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin
en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.
32 Kaj
observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne
forflankigxu dekstren, nek maldekstren.
33 Laux tiu tuta vojo,
kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu
kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado
en la lando, kiun vi ekposedos.
Cxapitro 6
1 Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la
Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu
ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin;
2 por
ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn
legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via
filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe
vivu.
3 Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke
estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al vi la
Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto
kaj mielo.
4 Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas
unu sola.
5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro
kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
6 Kaj cxi tiuj
vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro;
7 kaj
ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas
en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj
kiam vi levigxas;
8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj
ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj;
9 kaj skribu ilin
sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
10 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri
kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob,
ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne
konstruis,
11 kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne
plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis,
vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos
kaj estos sata:
12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon,
kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
13 La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia
nomo jxuru.
14 Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj,
kiuj estas cxirkaux vi;
15 cxar la Eternulo, via Dio inter vi,
estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via
Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
16 Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
17 Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn
atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.
18 Kaj faru
juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu
bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri
kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
19 por ke Li forpelu
cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.
20 Se via filo vin demandos morgaux: Kion signifas la atestoj kaj
legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
21
tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo,
sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
22 kaj
la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj
suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaux
niaj okuloj;
23 kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj
doni al ni la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj.
24 Kaj
la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi
la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por
konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
25 Kaj tio estos
nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun tutan ordonon antaux
la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.
Cxapitro 7
1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por
ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn,
la Hxetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la
Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Hxividojn kaj la Jebusidojn,
sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
2 kaj kiam
la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos
ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne
indulgu ilin.
3 Kaj ne boparencigxu kun ili: vian filinon ne
donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;
4
cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj
dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li
ekstermos vin rapide.
5 Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn
detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn
dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.
6 Cxar popolo
sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo,
via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj
estas sur la tero.
7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra
el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar
vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;
8 sed pro la amo
de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li
jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano
kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono,
regxo de Egiptujo.
9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li
estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj
favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj
ordonoj dum mil generacioj,
10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj
persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li
persone Li repagas.
11 Observu do la ordonojn kaj la legxojn kaj
la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por plenumi ilin.
12 Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos ilin
kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la
interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al viaj
patroj;
13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj
benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian
grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj
kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri kiu Li jxuris
al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.
14 Vi estos benita pli
ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux
senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.
15 Kaj la Eternulo
forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun malbonan epidemiajxon
de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li
metos ilin sur cxiujn viajn malamantojn.
16 Kaj vi konsumos
cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne
indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, cxar tio
estus falilo por vi.
17 Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj
estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?
18 Ne
timu ilin: memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono
kaj al la tuta Egiptujo,
19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj
okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj
la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via
Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi
timas.
20 Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur
ilin, gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux
vi.
21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio,
estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
22 Kaj la Eternulo,
via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne
povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la
sovagxaj bestoj.
23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al
vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili
estos ekstermitaj.
24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn
manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu
restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
25 La figurojn
de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la
argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per
tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
26 Kaj
ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu
kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.
Cxapitro 8
1 Cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu, por
plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj ekposedu
la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj.
2 Kaj
memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via
Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por
elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos
Liajn ordonojn aux ne.
3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis
vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis
viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo,
sed per cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas
vivi.
4 Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne
sxvelis dum cxiuj kvardek jaroj.
5 Kaj sciu en via koro, ke kiel
homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas
vin.
6 Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante
laux Liaj vojoj kaj timante Lin.
7 Cxar la Eternulo, via Dio,
kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo,
fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
8 en
landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj
granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
9 en landon, en
kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado kaj en kiu nenio al
vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas fero kaj en kies montoj
vi elhakados kupron.
10 Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi
benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al
vi.
11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne
observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi
ordonas al vi hodiaux;
12 kiam vi mangxos kaj satigxos kaj
konstruos bonajn domojn kaj enlogxigxos,
13 kaj kiam viaj grandaj
kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi havos multe da argxento
kaj oro kaj via tuta havo grandigxos,
14 tiam ne altigxu via
koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin
el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
15 kaj kiu
trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis
serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu
eligis por vi akvon el granita roko;
16 kaj kiu nutris vin en la
dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin
kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
17 Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano
akiris al mi cxi tiun grandan havon;
18 sed memoru la Eternulon,
vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri
grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li jxuris al
viaj patroj, kiel vi vidas nun.
19 Kaj mi avertas vin hodiaux,
ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn
diojn kaj servos al ili kaj klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;
20 simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi,
tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la Eternulo,
via Dio.
Cxapitro 9
1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj
ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi,
urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,
2 popolon
grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi konas, kaj pri
kiuj vi auxdis: Kiu povas kontrauxstari al la filoj de Anak?
3
Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi, kiel
fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaux
vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la
Eternulo diris al vi.
4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo,
via Dio, forpelos ilin de antaux vi: Pro mia virteco la Eternulo
venigis min por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de
cxi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.
5 Ne
pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por
ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj popoloj
la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi, kaj por plenumi
tion, kion la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al
Isaak, kaj al Jakob.
6 Sciu do, ke ne pro via virteco la
Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi
gxin; cxar vi estas popolo malmolnuka.
7 Memoru, ne forgesu,
kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post
la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al
cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo.
8 Kaj
cxe Hxoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris
kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
9 Kiam mi supreniris
sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la
interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la
monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj
akvon mi ne trinkis:
10 tiam la Eternulo donis al mi la du
sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili
estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el
meze de fajro en la tago de kunveno.
11 Kaj tio estis post la
paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al
mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo.
12 Kaj
la Eternulo diris al mi: Levigxu, rapide iru malsupren de cxi
tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el
Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al
ili: ili faris al si fanditan idolon.
13 Kaj la Eternulo diris
al mi jene: Mi vidas cxi tiun popolon, Mi vidas, ke gxi estas
popolo malmolnuka;
14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi
forvisxos ilian nomon el sub la cxielo, kaj Mi faros el vi
popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.
15 Kaj mi turnis
min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro;
kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.
16 Kaj
mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi faris al
vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la vojo, kiun la
Eternulo ordonis al vi;
17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj
forjxetis ilin el miaj ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux
viaj okuloj.
18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel
antauxe, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis
kaj akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis,
farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante
Lin;
19 cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la
Eternulo ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la
Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon.
20 Ankaux
kontraux Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis ekstermi lin;
sed mi pregxis ankaux por Aaron en tiu tempo.
21 Kaj vian pekon,
kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj forbruligis gxin per
fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante tiel, ke gxi farigxis
malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis gxian polvon en la
torenton, kiu defluas de la monto.
22 Ankaux en Tabera kaj en
Masa kaj en Kibrot-Hataava vi kolerigis la Eternulon.
23 Kaj
kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante: Iru kaj
ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la
vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne
auxskultis Lian vocxon.
24 Malobeemaj vi estis kontraux la
Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
25 Mi do kusxis antaux
la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi
kusxis; cxar la Eternulo intencis ekstermi vin.
26 Kaj mi
pregxis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne
pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per
Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano.
27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu
la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn
pekojn;
28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi
elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en
la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li
elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
29 Kaj ili
estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via
granda forto kaj per Via etendita brako.
Cxapitro 10
1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du sxtonajn
tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj
faru al vi lignan keston.
2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la
vortojn, kiuj estis sur la antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis,
kaj vi metos ilin en la keston.
3 Tiam mi faris keston el akacia
ligno, kaj mi skulptis du sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj
mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.
4
Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe, la
dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze
de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al
mi.
5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis
la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel
la Eternulo ordonis al mi. (6 Kaj la Izraelidoj ekvojiris de
Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis
enterigita; kaj lia filo Eleazar farigxis pastro anstataux li.
7
De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la
landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj.
8 En tiu tempo la
Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la
interligo de la Eternulo, por stari antaux la Eternulo, servi al
Li, kaj beni en Lia nomo, gxis la nuna tago.
9 Tial Levi ne
ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj fratoj: la
Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al
li.)
10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo,
dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis
min ankaux tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin.
11 Kaj
la Eternulo diris al mi: Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por
ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj
patroj, ke Mi donos gxin al ili.
12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi?
nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj
vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio,
per via tuta koro kaj per via tuta animo;
13 ke vi observu la
ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al
vi hodiaux, por ke estu bone al vi.
14 Jen al la Eternulo, via
Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero,
kaj cxio, kio estas sur gxi;
15 tamen nur pri viaj patroj placxis
al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post
ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
16 Cirkumcidu do la
prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
17 Cxar la
Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la
Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne
prenas subacxeton,
18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj
vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
19
Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu
kaj per Lia nomo jxuru.
21 Li estas via gloro, kaj Li estas via
Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn
vidis viaj okuloj.
22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj
foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin
grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.
Cxapitro 11
1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn kaj
legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.
2 Kaj sciu
hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne
vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian
fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
3 kaj Liajn signojn kaj
Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono,
regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando;
4 kaj kion Li faris al
la militistaro de Egiptujo, al gxiaj cxevaloj kaj cxaroj, kiujn
Li superversxis per la akvo de la Rugxa Maro, kiam ili postkuris
vin; kaj la Eternulo pereigis ilin gxis la nuna tago;
5 kaj kion
Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi tiu loko;
6
kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de
Ruben, kiam la tero malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj
iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj cxion, kio ekzistis cxe
ili, meze de la tuta Izrael.
7 Viaj okuloj vidis ja cxiujn
grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.
8 Observu do
cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por ke vi
fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi
transiras, por ekposedi gxin,
9 kaj por ke vi longe vivu sur la
tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin
al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
10 Cxar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas
kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon,
vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon.
11
La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando
kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;
12
lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la
Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis
la fino de la jaro.
13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi
hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per
via tuta koro kaj per via tuta animo:
14 tiam Mi donos al via
lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian
grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
15 Kaj Mi donos herbon
sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.
16
Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu,
kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.
17
Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li
sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos
siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando,
kiun la Eternulo donas al vi.
18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn
en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al
via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.
19
Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos
en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos
kaj kiam vi levigxos;
20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via
domo kaj sur viaj pordegoj;
21 por ke longigxu via vivo kaj la
vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al
viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo
super la tero.
22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn,
kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion,
irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:
23 tiam la
Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi
ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.
24 Cxiu
loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj
Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro
estos viaj limoj.
25 Neniu povos kontrauxstari al vi: timon kaj
teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi
ekpasxos, kiel Li diris al vi.
26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon:
27
benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
28 kaj malbenon, se vi ne
auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankigxos
de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn
aliajn, kiujn vi ne konas.
29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun
vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la
monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;
30 ili estas
transe de Jordan, malantaux la vojo al la okcidento, en la lando
de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la stepo, kontraux Gilgal, apud
la kverko More.
31 Cxar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi
la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi
ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi.
32 Observu do, ke vi plenumu
cxiujn legxojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.
Cxapitro 12
1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por
plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj,
donas al vi kiel posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur
la tero.
2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi
ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la
montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
3 Kaj detruu iliajn altarojn,
kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn
forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj
ekstermu ilian nomon de tiu loko.
4 Ne faru tiele al la
Eternulo, via Dio;
5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo,
via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al
Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,
6 kaj tien alportu viajn
bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la
oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn
memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj
malgrandaj brutoj.
7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio,
kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj
manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio.
8 Ne faru simile
al cxio, kion ni faras cxi tie hodiaux, cxiu tion, kio placxas al
li;
9 cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la
posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
10 Sed kiam
vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando, kiun la Eternulo,
via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de cxiuj viaj
malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos sendangxere:
11 tiam sur la
lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian
nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi: viajn
bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la
oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj,
kiujn vi promesis al la Eternulo;
12 kaj estu gajaj antaux la
Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj
servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter
viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.
13
Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun
vi vidos;
14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter
unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru
cxion, kion mi ordonas al vi.
15 Tamen, kiom deziros via animo,
vi povas bucxi kaj mangxi viandon laux la beno de la Eternulo,
via Dio, kiun Li donos al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj
malpurulo povas mangxi gxin, kiel gazelon aux cervon.
16 Nur la
sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel akvon.
17 Vi
ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el
via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj
kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi
promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj
manoj;
18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la
loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via
filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu
estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via
Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.
19 Gardu vin, ke vi ne
forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.
20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li
diris al vi, kaj vi diros: Mi mangxos viandon--cxar via animo
ekdeziros mangxi viandon: tiam laux la tuta deziro de via animo
mangxu viandon.
21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun
elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam
bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo
donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux
la tuta deziro de via animo.
22 Sed mangxu tion tiel, kiel oni
mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion
mangxi.
23 Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la
sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la
viando;
24 ne mangxu gxin, sur la teron elversxu gxin, kiel
akvon;
25 ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj
post vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la
Eternulo.
26 Sed viajn sanktajxojn, kiujn vi havos, kaj viajn
promesitajxojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la
Eternulo.
27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la
sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de
viaj bucxoferoj estu elversxata sur la altaron de la Eternulo,
via Dio, kaj la viandon vi povas mangxi.
28 Observu kaj obeu
cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu
bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio
estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.
29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn,
al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj
eklogxos en ilia lando:
30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per
ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne
sercxu iliajn diojn, dirante: Kiel cxi tiuj popoloj servis al
siaj dioj, tiel mi ankaux faros.
31 Ne agu tiel koncerne la
Eternulon, vian Dion; cxar cxion, kion abomenas la Eternulo, kion
Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj
filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
32 Cxion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin
plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
Cxapitro 13
1 Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi
signon aux miraklon,
2 kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri
kiu li parolis al vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn
vi ne konas, kaj ni servu al ili:
3 tiam ne auxskultu la vortojn
de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la
Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian
Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4 La Eternulon,
vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj
Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.
5
Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li
predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el
la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco--por
delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al
vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via
filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko
plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne
konis vi nek viaj patroj,
7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas
cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu
fino de la lando gxis la alia:
8 tiam ne konsentu kun li kaj ne
auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu
lin,
9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por
mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
10 Kaj jxetu
sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la
Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la
domo de sklaveco.
11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos,
kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12 Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio,
donas al vi por logxado, kaj oni diras:
13 Eliris el inter vi
homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:
Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
14 kaj vi
sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio
estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:
15
tiam mortigu la logxantojn de tiu urbo per glavo, detruu gxin,
kaj cxion, kio estas en gxi, kaj ankaux gxiajn brutojn mortigu
per glavo.
16 Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de
placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon,
absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna
ruino, oni neniam gxin rekonstruu.
17 Kaj nenio el la anatemajxo
algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman
koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu
vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,
18 se vi auxskultos la vocxon
de la Eternulo, via Dio, observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn
mi ordonas al vi hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj
de la Eternulo, via Dio.
Cxapitro 14
1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi
entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro
mortinto;
2 cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio,
kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el
cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
3 Nenian abomenajxon mangxu.
4 Jen estas la brutoj, kiujn vi
povas mangxi: bovo, sxafo, kaj kapro,
5 cervo kaj gazelo kaj
kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
6 Cxian
bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon
inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, tian el la
brutoj vi povas mangxi.
7 Nur cxi tiujn ne mangxu el la
remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn
kun distrancxa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon;
cxar ili remacxas macxitajon, sed iliaj hufoj ne estas
disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
8 kaj la porkon, cxar
gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon,
malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian
kadavron ne ektusxu.
9 Cxi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la
akvo: cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas mangxi;
10 sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:
malpura tio estas por vi.
11 Cxian birdon puran vi povas mangxi.
12 Sed cxi tiujn el ili
ne mangxu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
13 kaj la
vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun gxia speco
14 kaj cxian
korvon kun gxia speco
15 kaj la struton kaj la strigon kaj la
mevon kaj la akcipitron kun gxia speco,
16 la noktuon kaj la
ibison kaj la cignon
17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj
la mergulon
18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj
la upupon kaj la vesperton.
19 Kaj cxia rampajxo flugilhava
estas por vi malpura; oni ne devas ilin mangxi.
20 Cxian puran
birdon vi povas mangxi.
21 Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via
urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas vendi
al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via
Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.
22 Apartigu dekonajxon el cxiuj produktajxoj de via semado, kiuj
venas de la kampo cxiujare.
23 Kaj mangxu antaux la Eternulo,
via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por logxigi tie Sian
nomon, dekonajxon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo,
kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por
ke vi lernu timi cxiam la Eternulon, vian Dion.
24 Kaj se tro
longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, cxar tro
malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via
Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin
benis:
25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en
vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio,
elektos;
26 kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via
animo, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, el vino aux el
drinkajxo, aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos
tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via
familio.
27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu;
cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi.
28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj
produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj;
29 kaj
venos la Levido--cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi--
kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via
urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu vin la Eternulo,
via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
Cxapitro 15
1 Post paso de sep jaroj faru forlason.
2 Jen estas la esenco de
la forlaso; cxiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia
proksimulo, forlasu tion, li ne postulu tion de sia proksimulo
aux de sia frato; cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo.
3 De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos cxe via
frato, tion via mano forlasu.
4 Cetere ne estos cxe vi
malricxulo (cxar la Eternulo benos vin en la lando, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon),
5 se vi
nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi kaj
plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi
hodiaux.
6 Cxar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris
al vi; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne
prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super vi ili
ne regos.
7 Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj
urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam
ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato,
la malricxulo;
8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al
li lauxmezure de lia manko, kio mankos al li.
9 Gardu vin, ke ne
aperu en via koro malpia penso: Alproksimigxas la sepa jaro, la
jaro de forlaso; kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via
malricxa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la
Eternulo, kaj peko estos sur vi.
10 Donu al li, kaj ne cxagrenu
vin via koro, kiam vi donos al li; cxar pro tio benos vin la
Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de
via mano.
11 Cxar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi
ordonas al vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via
senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.
12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu
vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en
libereco.
13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne
forsendu lin kun malplenaj manoj;
14 sed havigu al li iom el viaj
brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis
vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.
15 Memoru, ke vi
estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio,
liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux.
16 Kaj se li
diros al vi: Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin kaj vian
domon--cxar estas al li bone cxe vi:
17 tiam prenu alenon kaj
enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi
por cxiam. Ankaux kun via sklavino agu tiel.
18 Tio ne sxajnu
al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; cxar
duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj; kaj
la Eternulo, via Dio, benos vin en cxio, kion vi faros.
19 Cxiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj
kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru
per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de
via sxafo.
20 Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare,
sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
21 sed
se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda, aux se
gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu gxin ofere al
la Eternulo, via Dio.
22 Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin
mangxi, malpurulo kaj purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.
23
Nur gxian sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel
akvon.
Cxapitro 16
1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via
Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio,
el Egiptujo en la nokto.
2 Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via
Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la
Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon.
3 Ne mangxu kun
tio fermentintajxon; dum sep tago mangxu kun tio macojn, panon de
mizero--cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta--por ke vi
memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la
lando Egipta.
4 Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta
limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos
vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.
5 Vi ne
povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via
Dio, donos al vi;
6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo,
via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe
la subiro de la suno--tempo de via eliro el Egiptujo.
7 Kaj
kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj
tendoj.
8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu
sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.
9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo
en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.
10 Kaj faru
feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el
via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la
Eternulo, via Dio.
11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via
Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via
servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la
fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la
loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian
nomon.
12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj
observu kaj plenumu cxi tiujn legxojn.
13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos
el via drasxejo kaj el via vinpremejo.
14 Kaj estu gajaj en via
festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via
servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la
vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.
15 Dum sep tagoj festu
al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo;
cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj
kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.
16 Tri
fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la
Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la festo de
macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj
li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;
17 cxiu kun
donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio,
kiun Li donis al vi.
18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj
urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj;
kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.
19 Ne klinu la legxon,
ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto
blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de
justuloj.
20 Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu
la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de
la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;
22 kaj ne starigu al
vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.
Cxapitro 17
1 Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu
havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas
abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
2 Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo,
via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras malbonon antaux
la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;
3 kaj li iros
kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos antaux ili aux antaux
la suno aux antaux la luno aux antaux la tuta armeo de la cxielo,
kion mi ne ordonis;
4 kaj estos dirite al vi, kaj vi auxdos kaj
bone esploros, kaj montrigxos, ke la afero estas preciza vero, ke
tiu abomenajxo estas farita en Izrael;
5 tiam elkonduku tiun
viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via
pordego, la viron aux la virinon, kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke
ili mortu.
6 Laux la akuzo de du atestantoj aux tri atestantoj
la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laux la akuzo
de unu atestanto.
7 La mano de la atestantoj estu sur li plej
antauxe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste;
tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8 Se estos por vi tro malfacila la jugxa afero inter sango kaj
sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en
disputaj aferoj en via urbo: tiam levigxu, kaj iru al la loko,
kiun elektos la Eternulo, via Dio;
9 kaj venu al la pastroj
Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu,
kaj ili diros al vi la jugxan decidon.
10 Kaj agu laux la vorto,
kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj
observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi.
11 Laux la
instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros
al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren
nek maldekstren.
12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron,
kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la
jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el
Izrael.
13 Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu
agos arogante.
14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas
la vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros: Mi
starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi:
15 tiam
starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el
inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne povas starigi
super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.
16 Sed li ne
multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en
Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo diris al vi: Ne iru
plu returne laux tiu vojo.
17 Kaj li ne multigu al si edzinojn,
por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro
multigu al si.
18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia
regno, li transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron
laux tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;
19 kaj gxi estu
cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo, por ke li lernu
timi la Eternulon, sian Dion, observante cxiujn vortojn de cxi
tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por plenumi ilin;
20 por ke ne
altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne deklinigxu de
la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia
regxeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.
Cxapitro 18
1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj
heredajxon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian
apartenajxon ili mangxados.
2 Heredajxon ili ne havos inter siaj
fratoj: la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.
3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la
oferbucxantoj de bovo aux sxafo: oni donu al la pastro la
sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
4 la unuaajxon de via
greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la
tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.
5 Cxar lin elektis la
Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en
la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.
6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie
li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la
loko, kiun elektos la Eternulo,
7 kaj li servos en la nomo de la
Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj
staras tie antaux la Eternulo:
8 tiam ili mangxu egalajn partojn,
krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al
vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj
popoloj:
10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian
filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto,
sorcxisto,
11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek
signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
12 cxar abomenajxo
por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj
abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.
13
Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;
14 cxar tiuj popoloj,
kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn;
sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
15 Profeton al via
mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo,
via Dio; lin auxskultu,
16 konforme al tio, kion vi petis de la
Eternulo, via Dio, cxe Hxoreb en la tago de la kunveno, dirante:
Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun
grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
17 Kaj la
Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris.
18
Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan
al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos
al ili cxion, kion Mi ordonos al li.
19 Kaj se iu homo ne
auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi
punos.
20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi
ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj,
tiun profeton oni mortigu.
21 Kaj se vi diros en via koro: Kiel
ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?
22 Kion la
profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos
kaj ne plenumigxos--tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne
diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.
Cxapitro 19
1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon
la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj
eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
2 tiam apartigu el vi
tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi
kiel posedajxon.
3 Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri
partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo,
via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.
4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien
kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne
estinte lia malamiko antauxe;
5 aux se iu iros kun sia proksimulo
en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la
hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj
trafos la proksimulon kaj tiu mortos--li forkuru al unu el tiuj
urboj, por resti vivanta;
6 por ke ne postkuru la sangovengxanto
la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se
la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas
morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe.
7 Tial mi ordonas
al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi.
8 Kaj kiam la
Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al
viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis
doni al viaj patroj;
9 se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi
donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la
Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:
tiam aldonu al li ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;
10 por ke ne
estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo,
via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa
pri sango.
11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj
insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj
forkuros al unu el tiuj urboj:
12 tiam la plejagxuloj en lia urbo
sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la
sangovengxanto, por ke li mortu.
13 Via okulo ne indulgu lin;
forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
14 Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la
antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
15 Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia
krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos: laux la diro de du
atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari
proceson.
16 Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta,
akuzante lin pri krimo,
17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si
jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj
kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
18 kaj la jugxistoj
bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto
malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
19 tiam agu kun li
tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la
malbonon el inter vi.
20 Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj
ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
21 Kaj via okulo ne
indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento,
manon pro mano, piedon pro piedo.
Cxapitro 20
1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos
cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne timu
ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin
el la lando Egipta.
2 Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo,
tiam elpasxu la pastro kaj parolu al la popolo;
3 kaj li diru al
ili: Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn
malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj
ne tremu antaux ili;
4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi,
por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.
5
Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis
novan domon kaj ne inauxguris gxin, tiu iru kaj revenu al sia
domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia homo gxin
inauxguros;
6 kaj kiu plantis vinbergxardenon kaj ne gxuis gxiajn
fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en
la batalo kaj alia homo gxuos gxiajn fruktojn;
7 kaj kiu
fiancxigxis kun virino kaj ne prenis sxin, tiu iru kaj revenu al
sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj alia viro sxin
prenos.
8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj
diru: Kiu estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia
domo, por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia
koro estas.
9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la
popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.
10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam proponu
al gxi pacon.
11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj
malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en
gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
12 Sed se gxi ne faros
pacon kun vi, sed militos kontraux vi, tiam siegxu gxin;
13 kaj
kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon, tiam
mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;
14 nur la virinojn
kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion, kio estos en la urbo,
la tutan militakirajxon prenu al vi, kaj konsumu la
militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio,
transdonis al vi.
15 Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre
malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj
popoloj.
16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al
neniu animo;
17 sed ekstermu ilin: la Hxetidojn kaj la Amoridojn,
la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Hxividojn kaj la Jebusidojn,
kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
18 por ke ili ne instruu
al vi fari simile al cxiuj iliaj abomenajxoj, kiujn ili faris por
siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaux la Eternulo, via Dio.
19 Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj
preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin
hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne forhaku
ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi povus foriri de
vi en la fortikajxon?
20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke
gxi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por
konstrui bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi,
gxis vi gxin venkos.
Cxapitro 21
1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via
Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni
ne scios, kiu lin mortigis:
2 tiam eliru viaj plejagxuloj kaj
viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas
cxirkauxe de la mortigito.
3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de
la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne
laboris kaj kiu ne portis jugon;
4 kaj la plejagxuloj de tiu urbo
forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne
estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la
bovidino en la valo;
5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar
ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni
en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata
cxiu disputo kaj cxiu difekto);
6 kaj cxiuj plejagxuloj de tiu
urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn
manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
7 kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon,
kaj niaj okuloj ne vidis;
8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun
Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter
Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
9 Kaj
vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru
placxantajxon antaux la Eternulo.
10 Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la
Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos
de ili kaptitojn,
11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon
belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:
12 tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian
kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,
13 kaj sxi deprenu de si siajn
vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru
sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj
post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi
estos por vi edzino.
14 Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam
forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne
premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.
15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj
ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo
unuenaskita estos de la ne amata:
16 tiam cxe la disdono de sia
havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata
antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;
17 sed la
unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por
doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li
estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de
unuenaskiteco.
18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la
vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis
lin, sed li ne auxskultas ilin:
19 tiam lia patro kaj lia patrino
prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al
la pordego de lia logxoloko;
20 kaj ili diru al la plejagxuloj de
lia urbo: Cxi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne
auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.
21
Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li
mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj
Izraelidoj auxdos kaj ektimos.
22 Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li
estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo;
23 tiam lia kadavro
ne devas esti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi
en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj
ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
posedajxon.
Cxapitro 22
1 Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne
forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
2 Se via
frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu
ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin
sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.
3 Tiel same agu kun lia
azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia
perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj
kion vi trovos: vi ne devas forturni vin.
4 Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur la
vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.
5 Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne
surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la
Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.
6 Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo
aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas
sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la
idoj;
7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al
vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
8 Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via
tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu
defalos de gxi.
9 Ne prisemu vian vinbergxardenon per
miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo,
kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.
10 Ne plugu per bovo kaj azeno kune.
11 Ne surmetu sur vin
miksospecan veston el lano kaj lino kune.
12 Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per
kiu vi vin kovras.
13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al sxi kaj ekmalamos sxin,
14
kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon famon,
kaj diros: Cxi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimigxis al
sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon:
15 tiam la patro de la
junulino kaj sxia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco
de la junulino al la plejagxuloj de la urbo al la pordego;
16 kaj
la patro de la junulino diru al la plejagxuloj: Mian filinon mi
donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis sxin;
17 kaj
jen li akuzis sxin kalumnie, dirante: Mi ne trovis cxe via filino
virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj
ili etendos la veston antaux la plejagxuloj de la urbo.
18 Tiam
la plejagxuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin;
19 kaj
ili kondamnu lin al punpago de cent argxentaj moneroj, kaj ili
donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis
malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj sxi restu lia edzino,
li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.
20 Sed se tiu
afero estos vera kaj ne trovigxos signoj de virgeco cxe la
junulino:
21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia
patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj,
ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael,
malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon
el inter vi.
22 Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam
oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la
virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
23 Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos
sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:
24 tiam konduku ilin ambaux
al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili
mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la
viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo.
Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
25 Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon,
kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi: tiam oni mortigu sole
la viron, kiu kusxis kun sxi;
26 sed al la junulino faru nenion;
la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas
tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas
lin;
27 li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino
eble kriis, sed neniu sxin savis.
28 Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj
kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:
29 tiam la
viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la junulino kvindek
argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia edzino, pro tio, ke li
senhonorigis sxin; li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta
vivo.
30 Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de
sia patro.
Cxapitro 23
1 Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan
membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx
lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la
Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon
de la Eternulo eterne;
4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun
pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili
dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en
Mezopotamio, por malbeni vin.
5 Sed la Eternulo, via Dio, ne
volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi
la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.
6 Ne
faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
7 Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu
Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.
8 La infanoj, kiuj
naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la
komunumon de la Eternulo.
9 Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu
vin kontraux cxio malbona.
10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos
pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne
venu internen de la tendaro;
11 kiam farigxos vespero, li lavu
sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la
tendaron.
12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi
elirados por necesajxoj.
13 Fosileton vi devas havi cxe vi sur
rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru
vian elirintajxon;
14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via
tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn;
tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi
ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.
15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon
cxe vi kontraux sia sinjoro;
16 kun vi li logxu, inter vi, sur la
loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne
premu lin.
17 Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj
ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.
18 Ne
enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon
de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas
abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.
19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion
alian, kion oni povas doni kreskige.
20 Al alilandulo vi povas
doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la
Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur
la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.
21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu
plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj
estos sur vi peko.
22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur
vi peko.
23 Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu,
kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi
diris per via busxo.