Cxapitro 1
1 Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita
al la evangelio de Dio,
2 kiun Li promesis antauxe per Siaj
profetoj en la sanktaj skriboj,
3 pri Sia Filo, kiu naskigxis el
la idaro de David laux la karno,
4 la difinita Filo de Dio en
potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la
mortintoj--Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
5 per kiu ni ricevis gracon
kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,
6 inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
7 al
cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:
Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo
Kristo.
8 Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via
fido estas proklamata tra la tuta mondo.
9 Cxar mia atestanto
estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia
Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,
10 cxiam
petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo
de Dio.
11 Cxar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi
ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
12 tio estas,
por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido,
egale via kaj mia.
13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke
ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por
ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.
14 Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj
al senprudentuloj.
15 Tial laux mia eblo mi estas fervora
prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.
16 Cxar
mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio
al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la
Grekoj.
17 Cxar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al
fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
18 Cxar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia
malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en
maljusteco;
19 cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili,
cxar Dio elmontris gxin al ili.
20 Cxar Liaj nevideblaj ecoj de
post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj
faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili
mankas defenda pledo;
21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin
kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj
ilia sensagxa koro mallumigxis.
22 Pretendante esti sagxaj, ili
malsagxigxis,
23 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en
bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj
rampajxoj.
24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al
malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;
25
kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis
la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata.
Amen.
26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj
virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;
27 kaj
tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la
virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj
faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon
de sia malvirto.
28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis
ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;
29
plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco;
plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,
30
kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj,
elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj,
31
senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
32 kiuj,
sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas
morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la
farantoj de ili.
Cxapitro 2
1 Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum
vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto,
faradas la samajn agojn.
2 Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio
estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
3 Kaj
cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj
kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio?
4 Aux cxu vi
malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco,
ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
5 sed
laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron
en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,
6
kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;
7 al tiuj, kiuj per
pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco,
eternan vivon;
8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas
al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
9
aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras
malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
10 sed gloron kaj honoron
kaj pacon al cxiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;
11
cxar ne estas personfavorado cxe Dio.
12 Cxar cxiu, kiu pekis
sen legxo, ankaux pereos sen legxo; kaj cxiu, kiu pekis sub
legxo, estos jugxata per legxo;
13 cxar ne la auxskultantoj de
legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos
pravigitaj (14 cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon,
faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon,
estas legxo por si mem;
15 kiuj elmontras la faradon de la legxo
skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj
iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)
16 en la
tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio,
per Jesuo Kristo.
17 Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la legxon, kaj
fieras pri Dio,
18 kaj konas Lian volon, kaj aprobas la
aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo,
19 kaj estas
konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por
tiuj, kiuj estas en mallumo,
20 edukanto por la senprudentuloj,
instruanto por infanoj, havante en la legxo la formon de la scio
kaj la vero;
21 vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin
mem? vi, kiu predikas: Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?
22 vi, kiu
diras: Ne adultu; cxu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, cxu
vi prirabas templojn?
23 vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi
malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo?
24 Cxar pro vi,
la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas
skribite.
25 Cxar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de
la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via
cirkumcido farigxas necirkumcido.
26 Se do necirkumcidulo
plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne
kalkuligxos kiel cirkumcido?
27 kaj cxu la lauxnatura
necirkumcidulo, se li plenumas la legxon, ne jugxos vin, kiu kun
la skribo kaj cirkumcido transpasxas la legxon?
28 Cxar Judo
estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio,
kio estas tia ekstere en la karno;
29 sed Judo estas tiu, kiu
estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la
spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de
Dio.
Cxapitro 3
1 Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de
cirkumcido?
2 Multa en cxiu rilato: unue, ke al ili estis
konfiditaj la orakoloj de Dio.
3 Cxu do estas grave, se kelkaj
ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
4
Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel
estas skribite:
9 Kio do? cxu ni nin senkulpigas? Tute ne: cxar ni jam akuzis
egale Judojn kaj Grekojn, ke cxiuj estas sub peko;
10 kiel estas
skribite:
Cxapitro 4
1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?
2
Cxar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri,
sed ne antaux Dio.
3 Cxar kion diras la Skribo? Kaj Abraham
kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
4 Al
tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed
kiel sxuldo.
5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu,
kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
6 Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio
kalkulas virton ekster faroj,
7 dirante:
Cxapitro 5
1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro
Jesuo Kristo,
2 per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en
cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la
gloro de Dio.
3 Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj,
sciante, ke aflikto faras paciencon;
4 kaj pacienco provitecon,
kaj proviteco esperon;
5 kaj la espero ne hontigas, cxar la amo
de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito,
donita al ni.
6 Cxar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam
Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.
7 Cxar apenaux pro
justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.
8 Sed
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis
pekuloj, Kristo mortis por ni.
9 Des plimulte do ni, jam
pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
10
Cxar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la
morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per
lia vivo;
11 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro
Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto
per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj
pekis;
13 cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne
estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo.
14 Sed morto regxis
de post Adam gxis Moseo, ecx super tiuj, kiuj ne pekis simile al
la transpasxo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.
15 Sed
ne kia la eraro, tia estas la donaco. Cxar se per la eraro de
unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco
de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
16 Kaj la donaco ne estis laux la unu pekinta; cxar la jugxo
venis el unu gxis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj
gxis pravigo.
17 Cxar se, per la eraro de la unu, morto regxis
per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo
tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de
justeco.
18 Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj
gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al
cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo.
19 Cxar kiel per la malobeo
de unu la multaj farigxis pekuloj, tiel per la obeo de unu la
multaj farigxos justaj.
20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro
plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli
superabundis,
21 por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto,
la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia
Sinjoro.
Cxapitro 6
1 Kion do ni diru? Cxu ni restu en peko, por ke graco abundu?
2
Nepre ne! Cxu ni, kiuj mortis al peko, ankoraux vivus en gxi?
3
Cxu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo,
baptigxis al lia morto?
4 Ni do estas entombigitaj kun li per
bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj
per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaux iradu en noveco de
vivo.
5 Cxar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni
tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo,
6 sciante, ke
nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko
estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;
7 cxar
tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
8 Sed se ni mortis
kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaux vivos kun li;
9 sciante, ke
Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu
lin regas.
10 Cxar mortante, li mortis al peko unufoje por
cxiam; sed vivante, li vivas al Dio.
11 Tial ankaux vi vin
kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
12 Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al
gxiaj deziroj;
13 ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de
maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la
mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.
14 Cxar
peko ne regos vin, cxar vi estas ne sub la legxo, sed sub graco.
15 Kio do? cxu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub legxo, sed
sub graco? Nepre ne!
16 Cxu vi ne scias, ke kiam vi vin
prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de
tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por
justeco?
17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la
sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de
instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
18 kaj liberigite el peko,
vi sklavigxis al justeco.
19 Mi parolas home pro la malforteco
de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al
malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu
viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.
20 Cxar kiam vi
estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.
21 Kian
frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la
fino de tio estas morto.
22 Sed nun, liberigite el peko, kaj
sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj
por fino eternan vivon.
23 Cxar la salajro de peko estas morto;
sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia
Sinjoro.
Cxapitro 7
1 Aux cxu vi ne scias, fratoj (cxar mi parolas al konantoj de la
legxo), ke la legxo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?
2
Cxar la edzinigita virino estas legxe alligita al sia edzo dum
lia vivo; sed se la edzo mortas, sxi liberigxas el la legxo de la
edzo.
3 Se do, dum la edzo vivas, sxi kunigxas kun alia viro,
sxi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, sxi estas
libera de la legxo, kaj ne estas adultulino, kvankam kunigxinte
kun alia viro.
4 Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo
per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu
levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
5 Cxar
dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la
legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.
6
Sed ni jam liberigxis el la legxo, mortinte rilate tion, en kio
ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en
malnoveco de litero.
7 Kion do ni diru? Cxu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi
ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se
la legxo ne dirus: Ne deziru;
8 sed la peko, trovante pretekston,
estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la
peko estas senviva.
9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed
kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;
10 kaj
tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
11 cxar la
peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi
min mortigis.
12 Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas
sankta kaj justa kaj bona.
13 Cxu do tio, kio estas bona,
farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi
montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono--por ke per la
ordono la peko farigxu treege peka.
14 Cxar ni sciis, ke la
legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
15
Cxar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne
agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
16 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al
la legxo, ke gxi estas bona.
17 La faranto do estas jam ne mi,
sed la peko, logxanta en mi.
18 Cxar mi scias, ke en mi (tio
estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo,
sed ne la elfaro de la bono.
19 Cxar la bonon, kiun mi volas
fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi
faradas.
20 Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras
gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.
21 Mi do trovas
legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi.
22
Cxar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;
23 sed mi
vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo
de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu
estas en miaj membroj.
24 Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min
liberigos el la korpo de cxi tiu morto?
25 Danko estu al Dio,
per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al
la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.
Cxapitro 8
1 Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en
Kristo Jesuo.
2 Cxar la legxo de la Spirito de vivo en Kristo
Jesuo liberigis min de la legxo de peko kaj morto.
3 Cxar kiam
la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro
la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka
karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;
4 por ke la
postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la
karno, sed laux la spirito.
5 Cxar kiuj estas laux la karno,
tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux
la spirito, pri la aferoj de la spirito.
6 Cxar la intereso de
la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo
kaj paco;
7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco
kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne
povas obei;
8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi
al Dio.
9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se
vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la
Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.
10 Kaj se Kristo estas en
vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro
justeco.
11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la
mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la
mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito,
logxanta en vi.
12 Tial do, fratoj, ni estas sxuldantoj, ne al la karno, por vivi
laux la karno;
13 cxar se vi vivas laux la karno, vi mortos; sed
se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.
14 Cxar cxiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas
filoj de Dio.
15 Cxar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco
denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni
krias: Aba, Patro.
16 La Spirito mem kunatestas kun nia spirito,
ke ni estas idoj de Dio;
17 kaj se idoj, tial heredantoj,
heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas
kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
18 Cxar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas
komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni.
19 Cxar la
fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de
Dio.
20 Cxar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte,
sed, pro la subiganto, kun espero,
21 ke la kreitaro mem ankaux
liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de
la idoj de Dio.
22 Cxar ni scias, ke la tuta kreitaro kune
gxemas kaj naskodoloras gxis nun.
23 Kaj krom tio, ni mem, kiuj
havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian
adopton, nome la elacxeton de nia korpo.
24 Cxar per espero ni
estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero;
cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?
25 Sed, se ni esperas al
tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.
26 Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar
ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por
ni per gxemoj neeldireblaj;
27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn,
scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por
la sanktuloj laux la volo de Dio.
28 Kaj ni scias, ke por tiuj,
kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco,
cxio kunlaboras al bono.
29 Cxar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li
antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi
tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
30 kaj kiujn Li
antauxdifinis, tiujn Li ankaux vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn
Li ankaux justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaux
gloris.
31 Kion do ni diru pri cxi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas
kontraux ni?
32 Cxu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed
fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?
33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;
34
kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed
levigxis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaux
propetadas por ni.
35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? cxu
aflikto, aux turmento, aux persekutado, aux malsato, aux nudeco,
aux dangxero, aux glavo?
36 Kiel estas skribite:
Cxapitro 9
1 Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco
atestas kun mi per la Sankta Spirito,
2 ke mi havas grandan
malgxojon kaj sencxesan doloron en la koro.
3 Cxar mi volus, ke
mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj
laux la karno;
4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj
la gloro kaj la interligoj kaj la legxdono kaj la Diservo kaj la
promesoj;
5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas
Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen.
6 Sed
la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta.
Cxar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;
7 nek, cxar ili
estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni
nomos vian idaron.
8 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la
filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel
idaro.
9 Cxar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo
Mi venos, kaj estos filo cxe Sara.
10 Kaj plue, kiam Rebeka
ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak
11 (cxar la infanoj
ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke
la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la
alvokanto),
12 estis dirite al sxi: La pli granda servos la
malpli grandan.
13 Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed
Esavon Mi malamis.
14 Kion do ni diru? Cxu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!
15
Cxar li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros,
kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
16 Tial do tio apartenas
ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu
kompatas.
17 Cxar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin
konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni
rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
18 Tial Li favorkoras
cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
19 Vi do diras al mi: Kial Li ankoraux riprocxas? Cxar kiu
rezistas al Lia volo?
20 Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas,
ke vi respondas kontraux Dio? Cxu faritajxo diros al sia
farinto: Kial vi faris min tiel?
21 Aux cxu la potfaristo ne
havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por
honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
22 Kiel do, se Dio, volante
elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun
plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;
23 kaj por
ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn
Li antauxe pretigis por gloro,
24 nome nin, kiujn Li ankaux
vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?
25 Kiel Li
diras ankaux en Hosxea:
Cxapitro 10
1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili
estas por ilia savado.
2 Cxar mi atestas pri ili, ke ili havas
fervoron al Dio, sed ne laux scio.
3 Cxar nesciante la justecon
de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne
subigxis al la justeco de Dio.
4 Cxar Kristo estas la fino de la
legxo por justeco por cxiu, kiu kredas.
5 Cxar Moseo skribis, ke
tiu, kiu plenumas la justecon de la legxo, vivos per gxi.
6 Sed
la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro:
Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi
Kriston),
7 nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por
suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
8 Sed kion gxi diras?
La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio
estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9 cxar se vi per via
busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin
levis el la mortintoj, vi savigxos;
10 cxar per la koro la homo
kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.
11
Cxar la Skribo diras: Cxiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12 Cxar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu
sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin
vokas;
13 cxar: Cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo,
savigxos.
14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj
kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne auxdis? kaj kiel ili
auxdos sen predikanto?
15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos
senditaj? kiel estas skribite: Kiel cxarmaj estas la piedoj de la
anoncantoj de la evangelio de bono!
16 Sed ne cxiuj auxskultis la evangelion. Cxar Jesuo diris: Ho
Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni auxdis?
17 La fido venas do
per auxdado, kaj auxdado per la vorto de Kristo.
18 Sed mi
diras: Cxu ili ne auxdis? Certe:
Cxapitro 11
1 Mi do diras: Cxu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! Cxar
ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de
Benjamen.
2 Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis.
Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li
pledis cxe Dio kontraux Izrael:
3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn
profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni
sercxas mian animon.
4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio?
Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis
antaux Baal.
5 Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux
la elektado de graco.
6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie
graco jam ne estus graco.
7 Kion do? Kion Izrael sercxadas,
tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la
restajxo estis obstinigita;
8 kiel estas skribite: Dio donis al
ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj
orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.
9 Kaj David
diris:
13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas
apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;
14 se nur mi iel
povos jxaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el
ili.
15 Cxar se la forjxetado de ili estas la repacigo de la
mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?
16 Kaj se la unuaajxo estas sankta, la maso ankaux estas sankta;
kaj se la radiko estas sankta, la brancxoj ankaux estas sanktaj.
17 Sed se kelkaj el la brancxoj derompigxis, kaj vi, estante
sovagxa olivarbo, engreftigxis inter ili kaj farigxis
partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,
18 ne fieru
super la brancxoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed
la radiko portas vin.
19 Vi do diros: Brancxoj estis derompitaj,
por ke mi estu engreftita.
20 Bone; pro nekredemeco ili estis
derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed
timu;
21 cxar se Dio ne indulgis la naturajn brancxojn, Li ankaux
vin ne indulgos.
22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al
la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia
boneco; alie vi ankaux detrancxigxos.
23 Kaj ili ankaux, se ili
ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas
reengrefti ilin.
24 Cxar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas
nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan
olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj,
engreftigxos en sian propran olivarbon?
25 Cxar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por
ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al
Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;
26 kaj tiamaniere
la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite:
33 Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel
neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
34
Cxar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia
konsilanto?
35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan
al li?
36 Cxar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li
estu la gloro por cxiam. Amen.
Cxapitro 12
1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu
viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio,
kio estas via racia servo.
2 Kaj ne konformigxu al cxi tiu
mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi
provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
3 Cxar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li
ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la
fido, kiun Dio disdonis al cxiu.
4 Cxar kiel ni havas multajn
membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman
funkcion,
5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj
cxiuj aparte membroj unu de alia.
6 Sed havante donacojn
diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu
laux la mezuro de nia fido;
7 aux servadon, ni laboru en nia
servado; aux instruanto, en sia instruado;
8 aux admonanto, en
sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun
diligenteco, la kompatanto kun gxojo.
9 Via amo estu sen
hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la
bona.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore
preferantaj unu la alian;
11 en diligenteco ne malviglaj, en
spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
12 en espero gxojaj, en
aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;
13 kotizantaj por la
bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
14 Benu tiujn,
kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
15 Gxoju kun
gxojantoj, ploru kun plorantoj.
16 Estu simpatiaj unu al alia.
Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj.
Ne opiniu vin sagxaj.
17 Redonu al neniu malbonon pro malbono.
Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.
18 Se estos eble, restu
pacaj viaparte kun cxiuj homoj.
19 Ne vengxu vin, amataj, sed
cedu lokon al kolero; cxar estas skribite: Cxe Mi estas vengxo,
Mi repagos, diras la Sinjoro.
20 Sed se via malamiko malsatas,
donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion
farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
21 Ne
venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.
Cxapitro 13
1 Cxiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne
ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas
starigitaj de Dio.
2 Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato,
rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos
jugxon.
3 Cxar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed
al la malbona. Cxu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon,
kaj vi havos de li lauxdon;
4 cxar li estas servanto de Dio al vi
por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas
la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero
kontraux tiu, kiu faras malbonon.
5 Sekve estas necese
submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.
6
Cxar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj
de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.
7 Redonu sxuldon al cxiuj:
tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu
imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
8 Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian
proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.
9 Cxar tio: Ne
adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono,
estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin
mem.
10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la
plenumado de la legxo.
11 Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo
por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol
kiam ni ekkredis.
12 La nokto jam finigxas, kaj la tago
alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la
armilojn de lumo.
13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en
dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en
malpaco kaj jxaluzo.
14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo,
kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
Cxapitro 14
1 Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
2 Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante
malforta, mangxas legomojn.
3 Kiu mangxas, tiu ne malestimu
tiun, kiu ne mangxas; kaj kiu ne mangxas, tiu ne jugxu tiun, kiu
mangxas; cxar Dio lin akceptis.
4 Kiu estas vi, ke vi jugxas la
servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas.
Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.
5 Unu
jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun
tagon. Cxiu homo konvinkigxu en sia menso.
6 Kiu observas la
tagon, tiu observas gxin al la Sinjoro; kaj la mangxanto mangxas
al la Sinjoro, cxar li dankas Dion; kaj la nemangxanto nemangxas
al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
7 Cxar neniu el ni vivas al
si mem, kaj neniu mortas al si mem.
8 Cxar se ni vivas, ni vivas
al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni
vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
9 Cxar por tio
Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj
de la vivantoj.
10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi,
kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la
tribunala segxo de Dio.
11 Cxar estas skribite:
13 Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu
metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.
14 Mi
scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas
malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas
malpura.
15 Cxar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam
ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu
Kristo mortis.
16 Via bono do ne estu kalumniita;
17 cxar la
regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado, sed justeco kaj paco
kaj gxojo en la Sankta Spirito.
18 Cxar tiu, kiu en tio servas
Kriston, placxas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
19 Ni do
celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
20 Ne
detruu por mangxajxo la faron de Dio. Cxio estas ja pura; sed
estas malbone por tiu, kiu mangxas kun ofendo.
21 Estas bone ne
mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato
ofendigxas.
22 Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux
Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li
aprobas.
23 Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se
li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el
fido, estas peko.
Cxapitro 15
1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la
nefortaj, kaj ne placxi al ni mem.
2 Cxiu el ni placxu al sia
proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.
3 Cxar Kristo
ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite: La
insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
4 Cxar cxio, kio
estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke
per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
5
Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu
kun alia laux Kristo Jesuo;
6 por ke vi unuanime per unu vocxo
gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
7 Tial
akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la
gloro de Dio.
8 Cxar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la
cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al
la patroj,
9 kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel
estas skribite:
14 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem
estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj
admoni unu la alian.
15 Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi,
kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
16
ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la
evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu
akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
17 Mi povas do
fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
18 Cxar mi ne
kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por
obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
19 en la potenco de signoj
kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de
Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la
evangelion de Kristo;
20 jenon ambiciante: tiel prediki la
evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne
konstruu sur la fundamento de alia;
21 sed kiel estas skribite:
30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro
la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al
Dio pro mi;
31 ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo, kaj
ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
32 por
ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe
vi.
33 Kaj la Dio de paco estu kun vi cxiuj. Amen.
Cxapitro 16
1 Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de
la eklezio en Kenkrea;
2 por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro,
kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj
aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis
helpantino de multaj, kaj de mi mem.
3 Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo
Jesuo,
4 kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne
nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj;
5 kaj salutu la
eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas
la unuaajxo de Azio por Kristo.
6 Salutu Marian, kiu multe
laboris por vi.
7 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn
kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj,
kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi.
8 Salutu Ampliason,
mian amaton en la Sinjoro.
9 Salutu Urbanon, nian kunlaboranton
por Kristo, kaj mian amatan Stahxison.
10 Salutu Apeleson, la
aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas cxe Aristobulo.
11 Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn cxe Narkiso, kiuj
estas en la Sinjoro.
12 Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj
laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu
multe laboris en la Sinjoro.
13 Salutu Rufon, elektitan de la
Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.
14 Salutu Asinkriton,
Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn cxe ili.
15 Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj
Olimpason, kaj cxiujn sanktulojn kun ili.
16 Salutu unu la alian
per sankta kiso. Cxiuj eklezioj de Kristo vin salutas.
17 Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la
malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis;
kaj forturni vin de ili.
18 Cxar tiaj homoj servas ne al nia
Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj
vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
19 Cxar via
obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi;
sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj
rilate la malbonon.
20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos
Satanon sub viaj piedoj.
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
21 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj
Sosipatro, miaj parencoj.
22 Mi, Tertio, kiu skribis cxi tiun
epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
23 Vin salutas Gajo, la
gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la
ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
24 La graco de nia
Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj. Amen.
25 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la
predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero,
silentigita tra eternaj tempoj,
26 sed nun elmontrita, kaj per la
profetaj skriboj laux la ordono de la eterna Dio sciigita al
cxiuj nacioj por obeado de fido;
27 al la sola sagxa Dio, per
Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
Ke Vi estu justa en Via vorto
5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni
diros? Cxu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi
parolas kiel homo.)
6 Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon?
7 Cxar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro,
kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?
8 kaj kial ne (kiel
ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru
malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
Kaj pura en Via jugxo.
Ne ekzistas justulo, ne ecx unu;
19 Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas
al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke
la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;
20 cxar per la
faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la
legxo venas konscio pri peko.
21 Sed nun, ekster la legxo,
justeco de Dio montrigxis, atestata per la legxo kaj la profetoj;
22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj
kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;
23 cxar cxiuj pekis kaj
maltrafis la gloron de Dio;
24 pravigite donace de Lia graco, per
la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
25 kiun Dio antauxdifinis
kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia
justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la
toleremeco de Dio;
26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna
tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu,
kiu havas fidon en Jesuo.
27 Kie do estas la fanfaronado? Gxi
estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo
de fido.
28 Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster
la faroj de la legxo.
29 Cxu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu
ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;
30 cxar
Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la
necirkumcidularon per fido.
31 Cxu ni do per fido vantigas la
legxon? Nepre ne! sed ni firmigas la legxon.
11 Ne ekzistas prudentulo,
Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;
12 Cxiuj devojigxis, cxiuj senutiligxis;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne ecx unu;
13 Malfermita tombo estas ilia gorgxo;
Per sia lango ili hipokritis;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
14 Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;
15 Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon;
16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
17 Kaj vojon de paco ili ne konas;
18 Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.
Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj,
9 Cxu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al
la necirkumcidularo ankaux? Cxar ni diras, ke al Abraham la fido
estis kalkulita kiel virto.
10 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam
li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido,
sed en necirkumcido;
11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido,
kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia
necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en
necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
12 kaj
la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la
cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun
nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
13 Cxar ne per la
legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li
estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
14 Cxar
se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido
nuligxis, kaj la promeso vantigxis;
15 cxar la legxo elfaras
koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas
transpasxo.
16 Gxi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux
graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al
tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la
fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj
17 (kiel estas
skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al
kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la
neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.
18 Li ekster espero
kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj,
laux la diritajxo: Tiel estos via idaro.
19 Kaj ne senfortigite
en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante
preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
20
tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed
fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,
21 kaj plene
certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari.
22
Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.
23 Kaj ne por li sola
estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li;
24 sed ankaux por
ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu
levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
25 kiu estis
transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
Kies pekoj estas kovritaj.
8 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian
kulpon.
Pro Vi ni estas mortigataj cxiutage;
37 Sed en cxio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
38 Cxar
mi konvinkingxis, ke nek morto, nek vivo, nek angxeloj, nek
auxtoritatoj, nek estantajxoj, nek estontajxoj, nek potencoj,
39
nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi
nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.
La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo,
27 Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de
Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;
28 cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante
kaj trancxe mallongigante gxin.
29 Kiel Jesaja diris antauxe:
Kaj la neamatinon amatino.
26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas
Mia popolo,
Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon,
30 Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon,
atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;
31 sed ke
Izrael, sekvante la legxon de justeco, ne atingis tiun legxon.
32 Kial? Cxar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per
faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;
33 kiel
estas skribite:
Ni farigxus kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.
Jen Mi kusxigas en Cion sxtonon de falpusxigxo kaj rokon de
alfrapigxo;
Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.
Tra la tuta mondo iris ilia sono,
19 Sed mi diras: Cxu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris:
Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
Mi incitos vin per ne-popolo,
20 Kaj Jesaja estis tre kuragxa, kaj diris:
Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis;
21 Sed pri Izrael li diris: Cxiutage Mi etendis Miajn manojn al
popolo malobeema kaj obstina.
Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo
11 Mi do diras: Cxu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne!
sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin.
12 Se do ilia eraro ricxigis la mondon, kaj ilia perdo estas la
gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?
Kaj falpusxilo kaj repago;
10 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.
El Cion venos la Liberiganto;
28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate
al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.
29 Cxar la donacoj
kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.
30 Cxar kiel vi iam
estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia
malobeo,
31 tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per
la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton.
32
Cxar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.
Li deturnos de Jakob malpiecon;
27 Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili,
Kiam Mi forigos iliajn pekojn.
Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu
12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.
genuo,
Kaj cxiu lango gloros Dion.
Tial mi gloros Vin inter la popoloj,
10 Kaj ankaux oni diras:
Kaj pri Via nomo mi kantos.
Gxoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
11 Kaj ankaux:
Gloru la Eternulon cxiuj popoloj,
12 Kaj ankaux Jesaja diras:
Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.
Estos radiko de Jisxaj,
13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en
kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la
Sankta Spirito.
Kaj la starigxanto por regi la naciojn.
Al li celados la nacioj.
Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li,
22 Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi;
23 sed jam
ne havante lokon en cxi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj
sopirante veni al vi,
24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos
al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata
de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);
25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la
sanktuloj.
26 Cxar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte
decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem.
27 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. Cxar se la
nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas
servi al ili ankaux en materiaj aferoj.
28 Tial, plenuminte cxi
tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros
Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.
29 Kaj mi scias, ke venante
al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.
Kaj komprenos tiuj, kiuj ne auxdis.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT