Cxapitro 1
1 En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la
Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido,
dirante:
2 Forte koleris la Eternulo kontraux viaj patroj.
3
Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi,
diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras
la Eternulo Cebaot.
4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis
la antauxaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj--sed
ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
5 Kie
estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi
eterne?
6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj
servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili
pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro
niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la
monato Sxebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la
Eternulo al la profeto Zehxarja, filo de Berehxja, filo de Ido,
dirante:
8 Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur rugxa
cxevalo, kaj li trovigxas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post
li trovigxas cxevaloj rugxaj, brunaj, kaj blankaj.
9 Mi
demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la angxelo, kiu
parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas.
10 Kaj la viro, kiu trovigxis inter la mirtoj, ekparolis kaj
diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la
teron.
11 Kaj ili mem ekparolis al la angxelo de la Eternulo,
kiu trovigxis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron,
kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.
12 Tiam
ekparolis la angxelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo
Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de
Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?
13 Kaj la
Eternulo respondis al la angxelo, kiu parolis kun mi, vortojn
bonajn, vortojn konsolajn.
14 Tiam diris al mi la angxelo, kiu
parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda
fervoro;
15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraux la nacioj
memfidaj; cxar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la
malfelicxon.
16 Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al
Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en gxi, diras la
Eternulo Cebaot, kaj sxnuro de cxarpentistoj estos tirata en
Jerusalem.
17 Ankoraux proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Denove plenigxos Miaj urboj per bonajxo, denove la
Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.
18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj.
19
Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi: Kion tio
signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj
disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.
20 Kaj la Eternulo
montris al mi kvar majstrojn.
21 Mi diris: Kion ili intencas
fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disjxetis Jehudan tiel, ke
neniu povis levi sian kapon; tial nun venas cxi tiuj, por
fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis
sian kornon kontraux la logxantojn de Judujo, por disjxeti ilin.
Cxapitro 2
1 Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro,
kiu tenas en sia mano mezursxnuron.
2 Mi demandis: Kien vi iras?
Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel largxa
kaj kiel longa gxi estas.
3 Kaj jen la angxelo, kiu parolis kun
mi, eliris, kaj alia angxelo iris renkonte al li,
4 kaj diris al
li: Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem,
pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi.
5 Sed Mi estos por
gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora
meze de gxi.
6 He, he! kuru el la lando norda, diras la
Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin,
diras la Eternulo.
7 He, Cion, kiu logxas cxe la filino de
Babel, savigxu!
8 Cxar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la
glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu
tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo.
9 Kaj jen mi
levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj,
kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot
min sendis.
10 Gxoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen
Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo.
11 Kaj
multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos
Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la
Eternulo Cebaot sendis min al vi.
12 Kaj la Eternulo posedos
Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li
denove favoros Jerusalemon.
13 Cxiu karno silentu antaux la
Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.
Cxapitro 3
1 Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la
angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li,
por kontrauxagi al li.
2 Kaj la Eternulo diris al Satano: La
Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe
riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja
brulsxtipo, savita el la fajro.
3 Josuo estis vestita per
malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo.
4 Cxi tiu
ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li: Deprenu de li
la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis
de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
5 Kaj li
diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis
la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj
vestoj, en la cxeesto de la angxelo de la Eternulo.
6 Kaj la
angxelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
7 Tiele diras
la Eternulo Cebaot: Se vi irados laux Miaj vojoj kaj plenumados
la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados
en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj
staras cxi tie.
8 Auxskultu, ho cxefpastro Josuo, vi kaj viaj
amikoj, kiuj sidas apud vi, cxar ili komprenas misterajn signojn:
jen Mi venigos Mian servanton-markoton.
9 Cxar vidu la sxtonon,
kiun Mi metis antaux Josuon: sur cxi tiu sola sxtono estas sep
okuloj; jen Mi gravuros sur gxi signojn, diras la Eternulo
Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de cxi tiu lando en unu tago.
10
En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub
vinberbrancxon kaj sub figarbon.
Cxapitro 4
1 Kaj revenis la angxelo, kiu antauxe parolis kun mi; kaj li
vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
2 Kaj li diris al
mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el
oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj
estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre
de gxi.
3 Kaj du olivarboj trovigxas super gxi: unu dekstre de
la kaliketo kaj la dua maldekstre de gxi.
4 Kaj mi ekparolis kaj
diris al la angxelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia
sinjoro?
5 La angxelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris:
Cxu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.
6
Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la
Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne
per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
7
Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos
ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:
Felicxo, felicxo al gxi!
8 Kaj aperis al mi vorto de la
Eternulo, dirante:
9 La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon,
kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo
Cebaot sendis min al vi.
10 Cxar kiu povas malsxati cxi tiun
tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en
la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj
trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
11 Tiam mi denove
parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre
kaj maldekstre de la kandelabro?
12 Kaj mi parolis ankoraux kaj
diris al li: Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj
trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
13 Li
respondis al mi kaj diris: Cxu vi ne scias, kio tio estas? Mi
diris: Ne, mia sinjoro.
14 Tiam li diris: Tio estas du oleitoj,
kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
Cxapitro 5
1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan
skribrulajxon.
2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi
respondis: Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la
longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj.
3 Tiam li
diris al mi: Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de
la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel
estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos
ekstermita, kiel estas dirite en gxi.
4 Mi elirigas gxin, diras
la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj
en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi
restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun
gxiaj sxtonoj.
5 La angxelo, kiu parolis kun mi, elpasxis, kaj diris al mi: Levu
nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.
6 Mi diris: Kio tio
estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:
Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.
7 Kaj jen levigxis
kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la
mezurvazo.
8 Li diris: Tio estas la Malpieco; kaj li jxetis sxin
sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li jxetis la
plumban mason.
9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du
virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj
estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter
la teron kaj la cxielon.
10 Mi diris al la angxelo, kiu parolis
kun mi: Kien ili forportas tiun mezurvazon?
11 Li respondis al
mi: Por konstrui por gxi domon en la lando Sxinar; kiam cxio
estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.
Cxapitro 6
1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar cxaroj
eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj.
2 La unua
cxar havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn
nigrajn,
3 la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara
cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn.
4 Mi ekparolis kaj
diris al la angxelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia
sinjoro?
5 La angxelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la
kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux
la Reganto de la tuta tero.
6 La cxaro kun la nigraj cxevaloj
iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la
makulitaj iris al la lando suda.
7 La brunaj eliris, kaj deziris
trairi la teron; kaj li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili
trairis la teron.
8 Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:
Vidu, kiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian
spiriton en la lando norda.
9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
10 Prenu de la
forkondukitoj, de Hxeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en
la domon de Josxija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam
ili venos el Babel;
11 prenu argxenton kaj oron, kaj faru kronojn
kaj metu sur la kapon de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak,
12 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas
viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj
konstruos la templon de la Eternulo.
13 Li konstruos la templon
de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia
trono; li estos ankaux pastro sur sia trono, kaj konsiligxo paca
estos inter ambaux.
14 Kaj tiuj kronoj estos cxe Hxelem, Tobija,
Jedaja, kaj Hxen, filo de Cefanja, kiel memorajxo en la templo de
la Eternulo.
15 Kaj malproksime logxantoj venos kaj konstruos en
la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot
sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la vocxon de la
Eternulo, via Dio.
Cxapitro 7
1 En la kvara jaro de la regxo Dario aperis vorto de la Eternulo
al Zehxarja, en la kvara tago de la nauxa monato, tio estas de
Kislev;
2 kiam Bet-El sendis Sxareceron kaj Regem-Melehxon kun
iliaj akompanantoj, por pregxi antaux la Eternulo,
3 kaj demandi
la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la
profetojn, jene: Cxu ni devas plori en la kvina monato, kaj
fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?
4 Tiam aperis al
mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
5 Diru al la tuta popolo
de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris
en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj--cxu por Mi
vi fastis? cxu por Mi?
6 Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne
por vi mem vi mangxas kaj trinkas?
7 Cxu la esenco ne estas tiuj
vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antauxaj profetoj,
kiam Jerusalem estis prilogxata kaj bonstata, kaj la urboj
cxirkaux gxi, la suda regiono kaj la malaltajxo, estis
prilogxataj?
8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, dirante:
9 Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj
kompatema al sia frato;
10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj
malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn
intencojn kontraux via frato.
11 Sed ili ne volis atenti, ili
deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por
ne auxdi.
12 Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne
obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis
en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda
kolero de la Eternulo Cebaot.
13 Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne
auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras
la Eternulo Cebaot.
14 Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn
naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis
tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman
landon ili faris dezerto.
Cxapitro 8
1 Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
2 Tiele diras la
Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj
kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi.
3 Tiele diras la
Eternulo: Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj
Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la
Eternulo Cebaot, monto sankta.
4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de
Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la
agxo.
5 Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj
infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.
6 Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en cxi tiu
tempo tio sxajnas ne ebla, cxu tio estas ne ebla ankaux en Miaj
okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
7 Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la
lando okcidenta;
8 Mi venigos ilin, kaj ili eklogxos interne de
Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en
vero kaj justo.
9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Fortigu viajn
manojn, vi, kiuj auxdas en cxi tiuj tagoj cxi tiujn vortojn el la
busxo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la
konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.
10 Cxar
antaux cxi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de
homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto
povis esti trankvila antaux la malamiko; kaj Mi permesis al cxiuj
homoj ataki unu la alian.
11 Sed nun Mi estas por la restintoj
de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antauxe, diras la Eternulo
Cebaot;
12 cxar estos semo de paco: la vinberbrancxo donos siajn
fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian
roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu
popolo.
13 Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael,
estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos
beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.
14 Cxar tiele diras
la Eternulo Cebaot: Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam
viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne
fordecidis tion,
15 tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari
bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda: ne timu.
16 Jen
estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la
alia, veran kaj pacan jugxon faru en viaj pordegoj;
17 ne intencu
en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan
jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
19
Tiele diras la Eternulo Cebaot: La fastotago de la kvara monato
kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la
fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda gxojo kaj gajeco
kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.
20 Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Venados ankoraux popoloj kaj logxantoj
de multaj urboj;
21 kaj la logxantoj de unu urbo venos al la
logxantoj de alia urbo, kaj diros: Ni iru rapide, por pregxi
antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi
ankaux iros.
22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj,
por sercxi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por pregxi antaux
la Eternulo.
23 Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo
forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo,
kaj diros: Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.
Cxapitro 9
1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Hxadrahx kaj pri gxia
ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel
cxiujn tribojn de Izrael),
2 kaj pri Hxamat, kiu havas sian limon
apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre
sagxaj.
3 Tiro konstruis al si fortikajxon, kaj kolektis
argxenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;
4 sed jen la
Sinjoro faros gxin malricxa kaj jxetos en la maron gxian
remparon, kaj gxi mem estos ekstermita de fajro.
5 Asxkelon tion
vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaux Ekron, cxar gxia
fido kovrigxos per honto; pereos la regxo de Gaza, kaj Asxkelon
ne plu estos logxata.
6 En Asxdod logxos fremduloj, kaj Mi
ekstermos la fierecon de Filisxtujo.
7 Mi forigos la sangon el
gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi
mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de
Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj.
8 Mi gardos Mian
domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen,
kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per
Miaj okuloj.
9 Gxoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de
Jerusalem; jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas,
humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
10 Cxar Mi
ekstermos cxarojn cxe Efraim kaj cxevalojn en Jerusalem, kaj
ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj,
kaj lia regado estos de maro gxis maro, de la Rivero gxis la
finoj de la tero.
11 Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos
viajn malliberulojn el la senakva kavo.
12 Reiru al la
fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiaux Mi sciigas, ke Mi
redonos al vi duoble.
13 Mi strecxos al Mi Judujon kiel
pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion,
kontraux viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de
heroo.
14 La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel
fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj pasxos
en suda ventego.
15 La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili
ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj;
ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel
porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.
16 Kaj savos ilin
la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia
popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.
17
Cxar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia
beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.
Cxapitro 10
1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros
fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la
kampo.
2 La domaj dioj parolas sensencajxon, la antauxdiristoj
havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn songxojn, kaj
konsolas per vantajxo; tial ili diskuras kiel sxafoj, suferas pro
tio, ke ili ne havas pasxtiston.
3 Kontraux la pasxtistoj
ekflamis Mia kolero, kaj la antauxirantajn virkaprojn Mi punos;
sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian sxafaron, la domon de Jehuda,
kaj faros gxin kiel ornamita cxevalo en batalo.
4 El gxi eliros
la angula sxtono, el gxi la cxefa stango, el gxi la batala
pafarko, el gxi eliros cxiuj regantoj.
5 Ili estos kiel
forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaux koton sur la
strato; kaj ili batalos, cxar la Eternulo estos kun ili, kaj ili
hontigos tiujn, kiuj sidas sur cxevaloj.
6 Mi fortigos la domon
de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enlogxigos ilin,
cxar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaux Mi
neniam ilin forlasis; cxar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj
Mi auxskultos ilin.
7 Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro
estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj gxojos; ilia koro
triumfos per la Eternulo.
8 Mi fajfos al ili kaj kunvenigos
ilin, cxar Mi elacxetis ilin; kaj ili multigxos, kiel ili
multigxis antauxe.
9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en
malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj
infanoj kaj revenos.
10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi
kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan
kaj sur Lebanonon, kaj ne trovigxos suficxe da loko por ili.
11
Malfelicxo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj
sekigxos cxiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltigxos la fiereco de
Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo.
12 Mi faros ilin
forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la
Eternulo.
Cxapitro 11
1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn
cedrojn.
2 Gxemegu, ho cipreso, cxar falis la cedro kaj la
potenculoj estas ruinigitaj. Gxemegu, ho kverkoj de Basxan, cxar
falis la fortika arbaro.
3 Oni auxdas ploradon de pasxtistoj,
cxar ilia belegajxo estas ruinigita; oni auxdas kriadon de junaj
leonoj, cxar forigita estas la beleco de Jordan.
4 Tiele diras
la Eternulo, mia Dio: Pasxtu la bucxotajn sxafojn,
5 kiujn iliaj
acxetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras:
Dank' al la Eternulo, mi ricxigxis; kaj iliaj pasxtistoj ne
bedauxras ilin.
6 Pro tio Mi ne plu indulgos la logxantojn de la
tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn cxiun en la
manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia regxo, kaj ili
frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.
7 Kaj mi
pasxtis la sxafojn bucxotajn, la plej malfelicxajn el la sxafoj.
Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la
duan Ligilo; kaj mi pasxtis la sxafojn.
8 Kaj mi forigis tri
pasxtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo,
kiel ankaux ilia animo deturnis sin de mi.
9 Kaj mi diris: Mi
vin ne pasxtos: la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la
ceteraj mangxu unu la karnon de la alia.
10 Kaj mi prenis mian
bastonon Afableco kaj rompis gxin, por detrui la interligon, kiun
mi faris kun cxiuj popoloj;
11 kaj gxi estis detruita en tiu
tago. Kaj tiam la malfelicxaj sxafoj, kiuj atentadis min,
eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
12 Kaj mi diris al
ili: Se placxas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne
faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek
argxentajn monerojn.
13 Kaj la Eternulo diris al mi: Jxetu tion
en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi
prenis la tridek argxentajn monerojn kaj jxetis ilin en la
trezorejon de la domo de la Eternulo.
14 Kaj mi rompis mian duan
bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.
15 Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi ankoraux la ilaron de
pasxtisto malsagxa;
16 cxar jen Mi starigos sur la tero
pasxtiston, kiu ne sercxos la sxafojn perdigxintajn, ne zorgos
pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed
mangxos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn.
17
Ve al la malsagxa pasxtisto, kiu forlasas la sxafojn! la glavo
trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako
velksekigxos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
Cxapitro 12
1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael.
Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj
kreis la spiriton de la homo interne de li:
2 Jen Mi faros
Jerusalemon freneziga kaliko por cxiuj popoloj cxirkauxe, kaj ecx
por Judujo, kiam Jerusalem estos siegxata.
3 En tiu tempo Mi
faros Jerusalemon peza sxtono por cxiuj popoloj: cxiuj, kiuj gxin
levos, faros al si vundojn; kaj kolektigxos kontraux gxi cxiuj
nacioj de la tero.
4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos
cxiun cxevalon per rabio kaj gxian rajdanton per frenezeco; kaj
sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; cxiujn
cxevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco.
5 Kaj la estroj
de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la logxantoj de
Jerusalem, dank' al la Eternulo Cebaot, ilia Dio.
6 En tiu tempo
Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj
kiel brulanta torcxo inter garboj, kaj ili formangxos dekstre kaj
maldekstre cxiujn popolojn cxirkauxe; kaj Jerusalem estos denove
prilogxata sur sia loko, en Jerusalem.
7 Kaj antauxe la Eternulo
savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de de la domo de
David kaj la gloro de la logxantoj de Jerusalem ne estu tro alta
super Judujo.
8 En tiu tempo la Eternulo defendos la logxantojn
de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel
David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel angxelo de la
Eternulo antaux ili.
9 En tiu tempo Mi decidos ekstermi cxiujn
naciojn, kiuj atakas Jerusalemon.
10 Sed sur la domon de David
kaj sur la logxantojn de Jerusalem Mi versxos spiriton de amo kaj
de pregxoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili
ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malgxojos pri
li, kiel oni malgxojas pri unuenaskito.
11 En tiu tempo estos
granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la
valo de Megidon.
12 Ploros la lando, cxiu familio aparte: la
familio de la domo de David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la
familio de la domo de Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;
13
la familio de la domo de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;
la familio de la Sximeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte;
14
cxiuj ceteraj familioj cxiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj
aparte.
Cxapitro 13
1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la
logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de
malpureco.
2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi
ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu
estos rememorataj; ankaux la profetojn kaj la malpuran spiriton
Mi forigos de la lando.
3 Se iu tiam diros profetajxon, tiam lia
patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li: Vi ne devas
vivi, cxar vi parolis malverajxon en la nomo de la Eternulo; kaj
lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li
profetos.
4 En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia
vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin
harkovritan mantelon por trompi;
5 sed cxiu diros: Mi ne estas
profeto, mi estas terkultivisto, cxar al la tero mi alkutimigxis
de mia infaneco.
6 Se oni diros al li: Kio estas cxi tiuj vundoj
sur viaj manoj? tiam li respondos: Oni batis min en la domo de
miaj amantoj.
7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian
plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la
pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon
al la malgranduloj.
8 Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo,
du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos
sur gxi.
9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj
refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel
oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin,
kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo
estas nia Dio.
Cxapitro 14
1 Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havajxon
meze de vi.
2 Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux
Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos
detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros
en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la
urbo.
3 Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj,
kiel iam Li militis en tago de batalo.
4 Liaj piedoj en tiu
tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux
Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo
en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre
granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua
duono suden.
5 Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar
la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de
la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la
Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj.
6 En tiu tago ne
estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.
7 Kaj tio estos
tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur
vespere montrigxos lumo.
8 En tiu tago ekfluos viviga akvo el
Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro
okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.
9 Kaj la
Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo
estos sola, kaj Lia nomo estos sola.
10 La tuta lando farigxos
ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos
kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko
de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de
Hxananel gxis la regxaj vinpremejoj.
11 Kaj oni logxos en gxi,
kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster cxia
dangxero.
12 Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos
cxiujn popolojn, kiuj batalis kontraux Jerusalem: ilia karno
putros, kiam ili staros ankoraux sur siaj piedoj, iliaj okuloj
putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia busxo.
13 En
tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo,
kaj cxiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj levigxos lia mano
kontraux lian proksimulon.
14 Ecx Judujo militos kontraux
Jerusalem, kaj oni kolektos la havajxon de cxiuj nacioj
cxirkauxe, tre multe da oro, argxento, kaj vestoj.
15 Tia sama
plago estos sur la cxevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur
cxiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj.
16 Cxiuj restintoj el
cxiuj nacioj, kiuj venis kontraux Jerusalemon, venados cxiujare,
por adorklinigxi antaux la Regxo, la Eternulo Cebaot, kaj por
festi la feston de lauxboj.
17 Se iu el la gentoj de la tero ne
iros en Jerusalemon, por adorklinigxi antaux la Regxo, la
Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si.
18 Se la
gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos
ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne
venos, por festi la feston de lauxboj.
19 Tio estos puno de
Egiptujo, kaj puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la
feston de lauxboj.
20 En tiu tempo sur la tintiloj de la
cxevaloj estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj
en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaux la altaro.
21 Kaj cxiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj
al la Eternulo Cebaot; kaj cxiuj oferontoj venos kaj prenos el
ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de
la Eternulo Cebaot en tiu tempo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT