Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > urboj > Azio > Irano > Isfahano

La Regxa Moskeo de Isfahan, konstruita en la jarcento XVII.

Isfahano

Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Isfahano (perse, Esfahan) unufoje estis la cxefurbo de Irano kaj unu el la plej grandaj urboj de la mondo, nomite "duono de la mondo". Gxi floris inter 1050-1722, precipe en la jarcento XVII sub la safavida dinastio, kiam gxi estis la cxefurbo de Persio (= nuna Irano). Ecx hodiaux, la urbo restas unu el la plej belegaj de la mondo, havante belegajn avenuojn, kovritajn pontojn kaj multe de palacoj, moskeoj kaj minaretoj. Gxi estas fama por sia islama arkitekturo. Kiel Ateno aux Parizo, gxi estas parto de la kultura heredajxo de homaro.

La nombroj: Isfahano (32° 31' Norden, 51° 39' Orienten) estas 340 km sude de Teherano kaj estas la dua plej granda urbo en Irano, havante pli ol unu milionojn da homoj. Gxi staras 1590 m supermare kaj gxuas 355 mm da pluvo po jaro, simile al Denvero, Usono en alteco kaj sekeco. La temperaturo kutime estas inter 2 kaj 28 C. La urbo staras cxe la Zajando Rivero kaj cxe la cxefa nordsuda kaj orientokcidenta vojoj de Irano.

La regintoj: La araboj konkeris la urbon en 642, portinte islamon. Ili starigis Isfahanon kiel cxefurbo de provinco. Dum la jarcento XI, la islama filozofo Aviceno logxis kaj instruis tie. Poste en la jarcento, en 1051, la seljuka turko, Toghril Beg, kaptis la urbon, ankaux stariginte gxin kiel cxefurbo. La urbo floris sub la seljukoj gxis cxirkaux 1200. En 1387, la urbo estis tre sange konkerita de Timuro. La urbo fine gxuis sian oran epokon dum la jarcento XVII sub la sxaho Abaso I, kiu starigis gxin kiel cxefurbo de la safavida dinastio. Multe de la belegaj konstruoj estis konstruita dum cxi tiu tempo. Post jarcento, konkerinte de la afganoj en 1722 post siegxo, la urbo kadukigxis, multe de gxi estinte ruino. Kvankam la afganoj estis la suprajxa kauxzo de la disfalo de Isfahano, la plej profunda kauxzo estis la markomerco de Nederlando: Isfahano ricxigxis per la transtera komerco trans Azion, sed cxi tiu komerco velkis kiam la nederlandanoj povis transporti la samajn varojn malpli koste trans maron.

Isfahano ne fine revivigxis gxis la jarcento XX sub la sxaho Reza Pahlavi.

Hodiaux Isfahano estas la dua plej granda urbo en Irano (Teherano estas unua), farante keholon, tapisxon, teksajxon (precipe de kotono), sxtalon kaj benzinon. Gxi havas universitaton.

La lokoj turistaj: la Regxa Moskeo, la Regxa Palaco, la moskeo de Sxejko Lotfalo kaj Placo de Imamo (en la urba centro).


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1997.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00 T