Enciklopedio Kalblanda > religio > islamo |
Islamo estis fondita de la profeto Mohameto, la fina profeto de Dio, per la sankta libro la Korano, kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio (dum la Biblio estas la difekta Vorto de Dio) kaj kredas kaj praktikas gxian instruon.
Islamo havas du grandajn brancxojn: sunaismo kaj sxijaismo. Sxijaismo estas plejparte en Irano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Spite de la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde uniforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanida) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu jugxas cxiun homon laux liaj agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Jugxo cxe la fino de la mondo; cxiu homo estas egala antaux Dio. Ktp.
Alaho estas la islama nomo por Dio. Gxi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamo ne kredas al la Triunuo (Dio la Patro, Filo kaj Spirito Sankta).
La sankta urbo de islamo estas Meko, Saudiarabio. Medino kaj Jerusalemo ankaux gravas. La loko de la antikva juda templo en Jerusalemo ankaux estas la loko kie Mohameto cxieliris.
Islama praktiko konsistas de La Kvin Kolonoj de Islamo:
Malpermesitaj al islamanoj: porko, drinkajxoj kaj arto realisma de vivajxoj aux de Dio. En iuj landoj, la vizagxo de virino devas esti vualita. Tio devenas ne de la Korano, sed de bizanca praktiko.
Martireco: se vi mortas pro via islama fido, vi iros rekte al paradizo.
Iuj vortoj:
jihado: estas vorto de fia famo en la Okcidento, sed la vorto ne signifas "sankta milito" sed "lukto". Kutime la lukto estas spirita lukto kontraux peko en via vivo. Iafoje la lukto estas kontraux ne-kredantoj kaj iafoje tiu lukto farigxas milito. Islamo ne permesas mortigon de ne-batalantoj.
sxario: estas la korpo de sankta legxo, kiu devenas de la Korano kaj islama tradicio. Popolo en multaj landoj rigardas sxarion kiel sanigo kontraux la dibocxaj kaj modernismaj registaroj en siaj landoj.
kalifo: estas religia kaj politika posteulo de Mohameto. Li regas la tutan islaman mondon kiel unu imperio. La unuaj kvar kalifoj profunde formigxas islaman civilizon.
islamismo: estas politika filozofio kiu proponas solvi la malalta stato de la islama mondo per unuigxo sub sxario, prefere sub unu kalifo. Osama Bin-Laden estas islamisto.