1. ???
2. ???
3.
En la 15-a jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis
provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia
frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio
tetrarhxo de Abilene, dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la
vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto. Kaj li venis en
la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la
pardonado de pekoj, kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la
profeto Jesaja:
4.
Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho
vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? Donu do fruktojn
tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel
patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi
idojn al Abraham. Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj;
tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en
fajron.
5.
Johano respondis al cxiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas
tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas
inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; lia
ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj
kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos
per fajro neestingebla.
6.
Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis
kondukata de la Spirito en la dezerton dum kvardek tagoj, tentate de la
diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li
malsatis. Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al
cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano. Kaj Jesuo respondis al li: Estas
skribite: Ne per la pano sole vivos homo. Kaj kondukinte lin
supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj
ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas,
al tiu mi gxin donas. Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via.
Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via
Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu. Kaj li kondukis lin al
Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris
al li: Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren; cxar estas
skribite:
7.
Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris: Felicxaj estas
vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.
8.
Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:
Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.
Gxoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco
estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj kontraux
la profetoj.
9.
Sed mi diras al vi, kiuj auxdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj
malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun
insulto vin atakas. Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux
la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn
posedajxojn, ne repostulu ilin. Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al
vi, faru ankaux al ili tiel same. Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin,
kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la
pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas
ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale
rericevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri
neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos
filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj
malbonuloj.
10.
Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne jugxu, kaj vi ne
estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu,
kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron,
premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Cxar per
kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
11.
Kaj li parolis ankaux al ili parabolon: Cxu blindulo povas gvidi
blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon? Discxiplo ne estas super sia
instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.
12.
Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato,
kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo? Kiel vi povas
diri al via frato: Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via
okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo!
eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la
lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
13.
Cxar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu
donas bonan frukton. Cxar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto.
Cxar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas
vinberojn. Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj
malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo
de la koro parolas lia busxo.
14.
Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras?
Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin,
mi montros al vi, al kiu li similas: li similas al viro, kiu, konstruante
domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj
kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis
gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita. Sed tiu, kiu auxdas kaj ne
plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon;
kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de
tiu domo estis granda.
15.
Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en
Kapernaumon. Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis
malsana kaj preskaux mortanta. Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li
pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. Kaj
veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru
al li tiun komplezon; cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por
ni la sinagogon. Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne
malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:
Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian
tegmenton; pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu,
kaj mia knabo sanigxos. Cxar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato,
havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu: Iru; kaj li iras; kaj
al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru cxi tion; kaj li gxin
faras. Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte,
diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Ecx en Izrael mi ne
trovis tiom da fido. Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la
sklavon sana.
16.
Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio. Kaj Johano,
alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por
diri: Cxu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? Kaj kiam la viroj
alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:
Cxu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? En tiu horo li sanigis
multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj
blinduloj li redonis vidpovon. Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj
sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis: blinduloj vidas, lamuloj
marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj
levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata. Kaj felicxa estas
cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.
17.
Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj
pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan
de la vento? Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro
vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas,
trovigxas en domoj de regxoj. Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton?
Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. Cxar li estas tiu, pri
kiu estas skribite:
18.
Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili
similas? Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al
alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne
ploris. Cxar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek
trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon. La Filo de homo venis,
mangxante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen mangxegulo kaj vindrinkulo,
amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj
siaj infanoj.
19.
Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn
vi iros. Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de
la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian
kapon. Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu
al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la
mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de
Dio. Kaj ankoraux alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al
mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu,
metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por
la regno de Dio.
20.
Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope
antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis
venonta. Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj
estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn
en Sian rikolton. Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.
Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo.
Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al cxi tiu domo. Kaj se
tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al
vi. Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili
havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en
domon. Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu
tion, kion oni metos antaux vin; kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj
diru al ili: La regno de de Dio alproksimigxis al vi. Sed en kiun ajn
urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj
diru: Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas
kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
21.
Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu
urbo.
22.
Ve al vi, Hxorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus
faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe
pentus, sidante en sakajxo kaj cindro. Tamen estos pli elporteble por
Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi. Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos
altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.
23.
Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min
malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.
24.
En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras,
ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de
sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al
Vi tio bone placxis. Cxio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu
scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la
Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
25.
Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris: Felicxaj estas la
okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; cxar mi diras al vi, ke multaj
profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis;
kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.
26.
Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj
discxiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano
instruis siajn discxiplojn. Kaj li diris al ili: Kiam vi pregxas, diru:
Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. Donu al ni tagon post
tago nian cxiutagan panon. Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux
pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.
27.
Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos;
frapu, kaj al vi estos malfermite. Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la
sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. Kaj de kiu el vi,
kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li sxtonon? aux se li
petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al li serpenton? Aux se li
petos ovon, cxu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj,
scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos
la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
28.
Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono
eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. Sed iuj el ili diris:
Per Baal-Zebub, la estro de la demono elpelas demonojn. Kaj aliaj,
tentante lin, postulis de li signon el la cxielo. Sed li, sciante iliajn
pensojn, diris al ili: Cxiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj
domo, dividita kontraux domo, falas. Kaj se ankaux Satano dividigxas
kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi
elpelas demonojn. Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj
filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj. Sed se per la fingro
de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. Kiam
fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj;
sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian
plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. Kiu ne estas kun
mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
29.
Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi,
tiu disjxetas.
30.
Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj,
sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras: Mi reiros al mia domo, el
kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita. Tiam
gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem,
kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli
malbona, ol la unua.
31.
Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon,
kaj diris al li: Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj,
kiujn vi sucxis. Sed li diris: Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj
auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.
32.
Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo. Kaj kiam la
homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante: Cxi tiu generacio estas
malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi,
krom la signo de Jona. Cxar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel
ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio. La regxino de la sudo
levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin
kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon
de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie. Viroj
Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos;
cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona
estas cxi tie.
33.
Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub
grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la
lumon. La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas
sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via
korpo ankaux estas malluma. Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne
estu mallumo.
34.
Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj
plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsagxuloj!
cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon? Tamen, uzu
por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura. Sed ve al vi,
Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo,
kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion
ne preterlasi. Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la
sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. Ve al vi! cxar vi similas
tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias. Kaj unu
el la legxistoj responde diris al li: Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux
nin riprocxas. Kaj li diris: Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas
homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu
el viaj fingroj la sxargxon. Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la
profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. Tial vi estas atestantoj, kaj
konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi
konstruas la tombojn. Tial ankaux diris la sagxo de Dio: Mi sendos al ili
profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estas elversxita de post la komenco
de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio, de la sango de Habel
gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo;
jes, mi diras al vi: Gxi estos postulita el cxi tiu generacio. Ve al vi,
legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris,
kaj vi malhelpis la enirantajn.
35.
Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio
ne estos sciata. Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en
la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos
proklamita sur la tegmentoj.
36.
Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon,
kaj poste ne povas fari ion plu. Sed mi montros al vi, kiun vi devas
timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en
Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. Cxu oni ne vendas kvin paserojn
por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio. Sed ecx
la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol
multaj paseroj.
37.
Kaj mi diras al vi: Cxiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de
homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio; sed kiu malkonfesos min
antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio. Kaj
por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed
por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono. Kaj
kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj
auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri; cxar la
Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
38.
Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li
dividu kun mi la heredajxon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis
min super vi kiel jugxanton aux dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu,
kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en
la abundeco de liaj posedajxoj. Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:
La bieno de unu ricxulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi
faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li
diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli
grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn. Kaj mi
diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por
multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho
senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos
tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj
ne estas ricxa rilate Dion.
39.
Kaj li diris al siaj discxiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via
vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Cxar la vivo
estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo. Pripensu la korvojn,
ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj
Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! Kaj kiu el vi per
zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Se do vi ne povas fari ecx
la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? Pripensu la
liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al
vi: Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi
tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas,
kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho
malgrandfiduloj! Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj
ne estu dubemaj. Cxar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via
Patro scias, ke vi tion bezonas. Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos
aldonita al vi.
40.
Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne
farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne
alproksimigxas kaj tineo ne detruas. Cxar kie estas via trezoro, tie
estos ankaux via koro.
41.
Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li
maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. Vi ankaux estu pretaj, cxar
en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
42.
Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun
lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe
ilian porcion da nutrajxo? Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro,
veninte, trovos aganta tiel. Vere mi diras al vi, ke li starigos lin
super cxio, kion li havas. Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia
sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la
knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos, la sinjoro de tiu
servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne
scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la
senfiduloj.
43.
Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi
ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi
premigxas, gxis gxi estos plenumita! Cxu vi supozas, ke mi alvenis, por
doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; cxar de
nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux
tri. Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro;
patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux
bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.
44.
Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon levigxantan en la
okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel farigxas. Kaj kiam
blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel farigxas. Ho
hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la cxielo;
sed kial vi ne scias esplori cxi tiun tempon?
45.
Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas justa? Cxar dum vi iradas
kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne
lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la
oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon. Mi
diras al vi: Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.
46.
Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu?
Gxi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian
gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo
logxis en gxiaj brancxoj. Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de
Dio? Gxi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en
tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.
47.
Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros
eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon,
kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro,
malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi
estas; tiam vi ekparolos: Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj
stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de
kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.
48.
Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon
kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin
mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj
el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio. Kaj jen estas
lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.
49.
Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas
tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn
infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne
volis! Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi
min ne vidos, gxis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la
Eternulo.
50.
Cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu
estos altigita. Mi diras al vi: Cxi tiu malsupreniris al sia domo,
pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed
kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
51.
Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis
multajn; kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri
al la invititoj: Venu, cxar cxio estas jam preta. Kaj cxiuj tiel same
komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi acxetis kampon, kaj mi
nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. Alia
diris: Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi
petas, kalkulu al mi indulgon. Kaj alia diris: Mi edzigxis kun edzino,
kaj tial mi ne povas veni. Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al
sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru
rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la
malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. Kaj la servisto
diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas
loko. Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj
kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu. Cxar mi
diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.
52.
Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian
edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian
vivon, li ne povas esti mia discxiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne
sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo. Kiu penos gajni sian animon,
tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.
53.
Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi estos
spicata? Gxi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin
forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
54.
Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la
nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis
li gxin trovos? Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn,
gxojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn
najbarojn, dirante al ili: Gxoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la
perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu
pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas
penton. Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne
ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin
trovos? Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn,
dirante: Gxoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis. Tiel
same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu
pekulo, kiu pentas.
55.
Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj
amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas
servi al Dio kaj al Mamono!
56.
La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio
de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.
Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu
punkteto de la legxo fali. Cxiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas
kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu
adultas.
57.
Kaj li diris al siaj discxiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed
ve al tiu, per kiu ili venos! Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus
pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li
metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.
58.
Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn
turnigxos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
59.
Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus
al cxi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron;
kaj gxi obeus al vi.
60.
Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu; cxar
kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia
subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. Sed unue li
devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio. Kaj kiel
estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. Oni
mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en
la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn. Ankaux tiel same,
kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis,
plantis, konstruis; sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj
sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn; tiel same estos en tiu
tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos. Kiu estos sur la tegmento en tiu
tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin
forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. Memoru la
edzinon de Lot. Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu
gxin perdos, tiu savos gxin viva. Mi diras al vi: En tiu nokto estos du
viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du virinoj
estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du viroj
estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Kaj ili responde
diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro,
tien ankaux kolektigxos la agloj.
61.
Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis
proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. Li
do diris: Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si
regnon, kaj reveni. Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al
ili dek min'ojn, kaj diris al ili: Negocadu, gxis mi revenos. Sed liaj
regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne
volas, ke tiu viro regxu super ni. Kaj kiam li revenis, ricevinte la
regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon,
por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado. Kaj venis la unua, kaj
diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. Kaj li diris al li:
Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu
auxtoritaton super dek urboj. Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via
min'o faris kvin min'ojn. Li diris ankaux al tiu: Vi ankaux estu super
kvin urboj. Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi
konservis, flankemetitan en visxtuko; cxar mi vin timis, cxar vi estas
homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion
vi ne semis. Li diris al li: El via propra busxo mi vin jugxos, vi
malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion,
kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; kial do vi ne
donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun
procento? Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj
donu gxin al tiu, kiu havas la dek min'ojn. (Kaj ili diris al li:
Sinjoro, li havas dek min'ojn.) Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas,
estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li
havas. Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super
ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.
62.
Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; kaj mi difinas
por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; por ke vi mangxu kaj trinku
cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du
tribojn de Izrael.
Vocxo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
Cxiu valo levigxos,
Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos,
Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo,
Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.
kaj:
Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon,
vian Dion. Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li
gxis estonta tempo. Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en
Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.
Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos.
Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar
vi ridos.
Felicxaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin
riprocxos, kaj eljxetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo.
Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo,
Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol
Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli
granda ol li.
Kaj li preparos antaux vi vian vojon.
Kompilita de Stefano KALB je
februaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04