latin3 - H-sistemo< - X-sistemo
EKZERCARO de la
lingvo internacia "Esperanto"
Lazaro Ludoviko
Zamenhof
§ 1.
Alfabeto
Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Ĥĥ, Ij, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
§ 2.
Ekzerco de legado.
Al. Bá-lo. Pá-tro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró no. Cén-to. Sén-to. Scé-no.
Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar.
Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a.
Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di.
El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to.
Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis.
Ĝús-ta. Ré-ĝi.
Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do.
Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra Bat-hú-fo.
Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti.
Fí-lo.
Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el.
I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no.
Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus.
Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po.
Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.
§ 3.
Ekzerco de legado.
Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.
§ 4.
Ekzerco de legado.
Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Ŝanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Ĝardeno. Sono. Laŭdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonaĵo. Legi. Iel. Juristo. Ĉielo. Ĥemio.
§ 5.
Patro kaj frato. - Leono estas besto. - Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. - La rozo apartenas al Teodoro. - La suno brilas. - La patro estas sana. - La patro estas tajloro.
patro
padre
o teminación del sustantivo
kaj
y
frato hermano
leono
león
as terminación del tiempo presente de los verbos
besto
animal
rozo rosa
floro
flor
kolombo paloma
birdo
ave
la artículo definido (el, la, los, las)
aparteni pertenecer
al a,
hacia (indica dirección)
suno
sol
brili
brillar
sana
sano, sana
a terminación
del adjetivo
tajloro sastre
§ 6.
Infano ne estas matura homo. - La infano jam ne ploras. - La ĉielo estas blua. - Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. - Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. - Jen estas pomo. - Jen estas la pomo, kiun mi trovis. - Sur la tero kuŝas ŝtono.
infano niño
ne no
matura maduro, madura
homo ser humano
jam ya
plori llorar
ĉielo cielo
blua azul
kie dónde, donde
libro libro
krajono lápiz
sur sobre, encima de
tablo mesa
kuŝi yacer, estar acostado
fenestro ventana
plumo pluma
jen he aquí
pomo manzana
kiu quién, cual
n terminación del acusativo o complemento directo
mi yo
is terminación del tiempo pasado de los verbos
tero tierra
ŝtono piedra
§ 7.
Leono estas forta. - La dentoj de leono estas akraj. - Al leono ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leono estas danĝere. - Kiu kuraĝas rajdi sur leono? - Mi parolas pri leono.
forta fuerte
dento diente
j terminación del plural
de de
akra agudo, aguda
doni dar
u terminación del imperativo de los verbos
mano mano
vidi ver
resti permanecer
kun con
danĝero peligro
kuraĝa valiente
rajdi cabalgar
i terminación del infinitivo de los verbos
paroli hablar
pri acerca de, sobre
§ 8.
La patro estas bona. - Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Antaŭ la domo staras arbo. - La patro estas en la ĉambro.
bona bueno, buena
ĉapelo sombrero
diri decir
ke que (conjunción)
diligente diligentemente
ami amar
veni venir
kune juntos
filo hijo
stari estar de pie
apud junto a
pura limpio, limpia
koni conocer
pano pan
manĝi comer
per por medio de
buŝo boca
flari oler
nazo nariz
antaŭ antes
domo casa
arbo arbol
ĉambro habitación
§ 9.
La birdoj flugas. - La kanto de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - La knabo forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi legas libron. - La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
flugi volar
kanti cantar
agrabla agradable
akvo agua
ĉar porque
ili ellos, ellas
voli querer
trinki beber
knabo muchacho
for lejos
peli acusiar, arrear
ni nosotros, nosotras
okulo ojo
aŭdi oir
orelo oreja
lerni aprender
tial por eso
bati golpear
ricevi recibir
avo abuelo
iri ir
nun ahora
onklo tio
legi leer
sed pero
li él
skribi escribir
letero carta
§ 10.
Papero estas blanka. - Blanka papero kuŝas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi). - Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon,, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
papero papel
blanka blanco, blanca
kajero cuaderno
juna joven
fraŭlo soltero
in terminación de las palabras femeninas; p. ej.: patro padre - patrino madre
(fraŭlino señorita).
dolĉa dulce
rakonti narrar, contar
mia mío, mía
amiko amigo
bela bello, bella
historio historia
obstina obstinado, obstinada
deziri desear
vi tú, usted
tago día
sinjoro señor
mateno mañana (primera parte del día)
ĝoji gozar
festi festejar
kia de qué calidad, cómo
hodiaŭ hoy
en en
hela luminoso, claro
nokto noche
pala pálido, pálida
luno luna
stelo estrella
neĝo nieve
pli más
lakto leche
nutri nutrir
ol que (comparativo)
vino vino
havi tener
freŝa fresco, fresca
erari errar
mal indica lo contrario; p. ej. bona bueno, buena - malbona malo, mala; estimi estimar - malestimi desestimar
el de (origen), desde
ĉiu cada uno
(ĉiuj todos).
plej el más
tiel así, de esa manera
kiel cómo
si sí (reflexivo)
(sia suyo, suya -del sujeto-).
saĝa sabio, sabia
§ 11.
La feino.
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
feino hada
unu uno
vidvo viudo
du dos
simila similar
karaktero carácter
vizaĝo cara
povi poder
pensi pensar
ambaŭ ambos, ambas
fiera orgulloso, orgullosa
oni uno, se (impersonal)
vivi vivir
plena lleno, llena
portreto retrato
laŭ según
ec indica cualidad; p. ej. bona bueno - boneco bondad; viro hombre - vireco virilidad; virino mujer - virineco feminidad
honesta honesto, honesta
krom además de
tio eso
§ 12.
Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faaris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
multe mucho
fari hacer
nur solamente (adverbio)
promeni pasear
tri tres
hundo perro
ĉio todo
dek diez
fingro dedo
alia otro, otra
kvin cinco
sep siete
kvar cuatro
ok ocho
mil mil
cent cien
naŭ nueve
ses seis
minuto minuto
horo hora
konsisti konsistir
sekundo segundo
Januaro Enero
monato mes
jaro año
Aprilo Abril
Novembro Noviembre
Decembro Diciembre
Februaro Febrero
semajno semana
Dio Dios
elekti elegir
ĝi el, ella (neutro)
sankta santo, santa
krei crear
dato fecha
Marto Marzo
naski engendrar
it terminación de participio pasado pasivo de los verbos
§ 13.
La feino (Daŭrigo).
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.
daŭri durar
ig hacer, volver; p. ej. pura limpio, limpia - purigi limpiar; morti morir - mortigi matar sidi estar sentado - sidigi sentar
ordinara ordinario, ordinaria
persono persona
tiu ese, esa
ĉi indica proximidad; p. ej. tiu ese, esa - tiu ĉi este, esta; tie allí, alla - tie ĉi aquí.
varma caliente
eg indica aumentativo; p. ej. varma caliente - varmega calientísimo; pordo puerta - pordego portón.
sama mismo, misma
tempo tiempo
teruro terror
kontraŭ contra, frente a
devi deber
kuiri cocinar
ej lugar de una acción; p. ej. preĝi rezar - preĝejo iglesia; kuiri cocinar - kuirejo cocina.
labori trabajar
ad indica duración de una acción; p. ej. pafo disparo - pafado tiroteo.
sen sin
ĉesi cesar
inter entre
afero asunto
feliĉa feliz
fojo vez
ĉerpi sacar, extraer
tre muy
proksima cercano, cercana
loko lugar
n indica el acusativo y también dirección de movimiento.
kruĉo jarra
§ 14.
Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por ĉiu tago mi ricevas kvin ffrankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
on indica las fracciones; p. ej. kvar cuatro - kvarono un cuarto
da es usado en lugar de de después de palabras que expresan pesos o medidas
urbo ciudad
loĝi habitar
ant terminación de del participio activo presente de los verbos
aĉeti comprar
aŭ o
kulero cuchara
forko tenedor
re de nuevo, regreso
mono dinero
prunti prestar
danki agradecer
por para
peti pedir
ankaŭ también
post después, detrás
kiam cuando
bezoni necesitar
obl indica los múltiplos; p. ej. du dos - duobla doble
pagi pagar
ŝtofo tela
kosti costar
ĉiam siempre
op indica los colectivos numerales; p. ej. du dos - duope de a dos
ĵeti lanzar, tirar
venki vencer
ataki atacar
paĝo página
se si (condicional)
fini terminar
tuta completo, completa
§ 15.
La feino (Daŭrigo).
En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."
§ 16.
Mi legas. - Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. - Knabo, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.
fonto fuente
riĉa rico, rica
viro hombre
volonte de buena gana
tuj inmediatamente
lavi lavar
sub debajo de
tener tener asido
oportuna oportuno, oportuna
trankvila tranquilo, tranquila
soifi tener sed
donaci regalar
preni tomar, coger
formo forma
vilaĝo pueblo
ĝentila gentil
ĉe en , en casa de
§ 17.
La feino (Daŭrigo).
Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."
insulti insultar
pardoni perdonar
longa largo, larga
salti saltar
perlo perla
granda grande
diamanto diamante
miri admirar
ŝajni aparentar
nomi llamar, nombrar
naiva ingenuo, ingenua
okazi ocurrir
dum durante
sendi enviar
kapabla capaz
§ 18.
Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaŭ vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Ĉu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre ammas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. - Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. - Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. - La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan aamon.
kuri correr
vespero tarde (final del día)
ĉu acaso
edzo esposo
montri mostrar
nova nuevo,nueva
vesti vestir
mem mismo
zorgi cuidar de
gardi cuidar
gasto huesped
akompani acompañar
ĝis hasta
serĉi buscar
pupo muñeco
forgesi olvidar
facila fácil
§ 19.
La feino (Daŭrigo).
"Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."
us terminación del condicional de los verbos
murmuri murmurar
vazo vaso
arĝento plata
apenaŭ apenas
ar una colección de objetos; p. ej. arbo árbol - arbaro bosque
princo príncipe
certa cierto, seguro
speciala especial
opinio opinión
koleri rabiar
servi servir, prestar servicio
em inclinación a; p. ej. babili charlar - babilema charlatán
serpento serpiente
rano rana
§ 20.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. - Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Ĉu vi estas surda aŭ muta? - Iru for! - Infano, ne tuŝu la spegulon! - Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. - Ŝi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne ĉesas petoli.
sidi estar sentado
silenti estar en silencio
hieraŭ ayer
renkonti encontrarse con
saluti saludar
sabato sábado
morgaŭ mañana
dimanĉo domingo
vendredo viernes
lundo lunes
viziti visitar
kuzo primo
plezuro placer
horloĝo reloj
timi temer
dormi dormir
veki despertar
scii saber
leciono lección
instrui instruir
puni castigar
surda sordo, sorda
muta mudo, muda
tuŝi tocar
spegulo espejo
kara querido, querida
ordoni ordenar
babili charlar
kandelo vela
gaja alegre
danci bailar
morti morir
petoli retozar
uj que contiene, lleno de; p. ej. cigaro cigarro - cigarujo cigarrera; Turko Turco - Turkujo Turquía
§ 21.
La feino (Daŭrigo).
Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
rimarki observar, notar
krii gritar
nu pues bien!
jes sí
ek indica una acción que comienza o que es momentanea; p. ej. krii gritar - ekkrii exclamar
kulpa culpable
kaŝi esconder
reĝo rey
ĉasi cazar
demandi preguntar
sola solo, sola
pro a causa de
ho oh!
ve ay!
§ 22.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam NNikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. - La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. - En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. - Aŭgusto estas mia plej amata filo. - Mono havata estas pli grava ol havita. - Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
flui fluir
movi mover
strato calle
fali caer
at erminación del participio pasivo presente de los verbos
peki pecar
int terminación del participio activo pasado de los verbos
intenci intentar
levi elevar
riproĉi reprochar
meriti merecer
mensogi mentir
pasi pasar
neniam nunca
ont terminacióndel participio activo futuro de los verbos
neniu nadie
atendi esperar
savi salvar
mondo mundo
grava importante
pasero gorrión
kapti atrapar
aglo águila
ot terminación del participio pasivo futuro de los verbos
soldato soldado
konduki conducir
aresti arrestar
tra a travez de
juĝi juzgar
§ 23.
La feino (Fino)
La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.
kelke algo, un poco
aventuro aventura
konsideri considerar
inda de mérito, que es digno de
doto dote
palaco palacio
iĝ hacerse; p. ej. pala pálido - paliĝi palidecer; sidi estas sentado - sidiĝi sentarse
je se traduce por diferentes preposiciones
propra propio, propia
akcepti aceptar
baldaŭ pronto
angulo ángulo
§ 24.
Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).
salono salón
os terminación del tiempo futro en los verbos
§ 25.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. VVi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. - La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. - Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. - Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta homo agas honeste. - La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. - Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? - Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
inviti invitar
komerci comerciar
aĵ hecho de o que tiene la cualidad de; p. ej. mola blando - molaĵo parte blanda de algo
sekvi seguir
konstrui konstruir
ŝuldi deber, adeudar
oro oro
ringo anillo
lerta hábil
projekto proyecto
inĝeniero ingeniero
fero hierro
vojo camino
agi actuar
pastro padre, sacerdote
kameno chimenea
poto olla
kaldrono caldero
boli hervir
vaporo vapor
pordo puerta
korto patio
§ 26.
Kie vi estas? - Mi estas en la ĝardeno. - Kienn vi iras? - Mi iras en la ĝardenon. - La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). - La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). - Mi vojaĝas en Hispanujo. - Mi vojaĝas en Hispanujon. - Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. - Super la tero sin trovas aero. - Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. - Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - Ho, Dio! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie ĉi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!
ekster fuera de
vojaĝi viajar
piedo pie
benko banca
et indica disminución; p. ej. ridi reir - rideti sonreir
meti poner, colocar
kanapo canapé
muso ratón
lito cama
super sobre, encima de
aero aire
kafo café
teo té
sukero azucar
kremo crema
interne internamente
fianĉo novio
hirundo golondrina
trans al otro lado de
rivero río
estro jefe
atenta atento, atenta
kvankam aunque
dubi dudar
estimi estimar
fi uf!
abomeno abomenación
rapida rápido, rápida
§ 27.
La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).
artikolo artículo
tiam entonces
objekto objeto
tia tal
kompreni comprender
ekzemplo ejemplo
polo polaco
necesa necesario, necesaria
propozicio proposición
vokalo vocal
kunmeti componer
simpla simple
ligi ligar
radiko raíz
soni sonar
klara claro, clara
postuli exigir
gramatiko gramática
nacio nación
diversa diverso, diversa
ŝipo barco
matenmanĝi desayunar
aboni suscribir
§ 28.
Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: "la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n" tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. - Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). - Mi restos hodiaŭ dome. - Jam estas tempo iri domen. - Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjoro! - Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
nominativo nominativo
iam alguna vez
akuzativo acusativo
tie allí
dependi depender
kaŭzo causa
esprimi expresar
direkti dirigir
celi apuntar a
agala igual
ia de alguna clase
veturi ir en vehículo
dis indica división, diseminación; p. ej. semi sembrar - dissemi diseminar
flanko lado
dekstra derecho, derecha
neniel de ningún modo
nek - nek ni – ni
§ 29.
Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".
senco sentido
komuna común
ebla posible
ofte frecuentemente
ridi reir
lasta último, última
sopiri suspirar
regulo regla, norma
verbo verbo
obei obedecer
permesi permitir
§ 30.
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ĉ", ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).
ia de alguna clase
ial por alguna causa
iam alguna vez
ie algún lugar
iel de algún modo
ies de alguien
io algo
iom alguna cantidad
iu alguien
konsili aconsejar
serio serie
pronomo pronombre
adverbo adverbio
litero letra
rilati relacionarse
prefikso prefijo
ajn quiera que sea(n)
diferenci diferir, ser diferente
helpi ayudar
sufikso sufijo
§ 31.
Lia kolero longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
humoro humor
fermi cerrar
korpo cuerpo
animo alma
kontrakti contratar
um sufijo sin significado definido
bruli arder
ligno madera
materialo material
bastono bastón
tegmento tejado
funto libra
ist indica la profesión; p. ej. boto bota - botisto botisto; maro mar - maristo marinero
koloro color
supre arriba
telero plato
tero tierra
kesto cesta
lipo labio
haro pelo
griza gris
vango mejilla
§ 32.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.
teatro teatro
maniero manera
okupi ocupar
meĥaniko mecánica
ĥemio química
diplomatio diplomacia
fiziko física
scienco ciencia
glaso vaso
nigra negro, negra
drapo paño
signifi significar
ovo huevo
bordo orilla (de mar o río)
maro mar
amaso montón
aŭtuno otoño
lando país
suferi sufrir
najbaro vecino
mezuri medir
§ 33.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas
ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne
povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto
estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - Tiu
ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Malbonaj infanoj
amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la
tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan
homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato
tuj ĝin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La
tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras
supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en
nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. -
La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la
korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia
onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj
kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj
bovinon. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.
mezo mitad
kreski crecer
dika rueso, gruesa
larĝa ancho, ancha
lumi iluminar
mola blando, blanda
rekta recto, recta
kurba curvo, curva
kredi creer
renversi poner al revés
monto montaña
kampo campo
koko gallo
nepo nieto
nevo sobrino
bo indica el parentezco resultante del matrimonio; p. ej. patro padre - bopatro suego
duonpatro padrastro
bovo buey
§ 34.
La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta ŝtuparo li levis sinn al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.
viando carne
poŝo bolsillo
korko corcho
tiri tirar, halar
ŝtopi obturar, tapar
botelo botella
ŝlosi cerrar con llave
kombi peinar
somero verano
gliti patinar, resbalar
frosto helada
vetero tiempo (atmosférico)
haki cortar con hacha
segi aserrar
fosi cavar
kudri coser
tondi cortar con tijeras
sonori sonar con vibración prolongada
fajfi silvar
inko tinta
sablo arena
sorbi sorber
brando aguardiente
tuko trapo
militi guerrear
brava bravo, brava
kruta escarpado, escarpada
ŝtupo escalón
Hispano español
Germano alemán
tamen sin embargo
vasta vasto, vasta
herbo hierba
paŝti pastar
bruto bruto, res
precipe principalmente
lano lana
ŝafo carnero
§ 35.
Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.
kuko torta
konfiti confitar
fluida fluido, fluida
suspekti sospechar
acida ácido, ácida
vinagro vinagre
sulfuro azufre
azoto nitrógeno
gusto sabor
alta alto, alta
naturo naturaleza
paki empakar
ĉemizo camisa
kolo cuello
cetera demás, restante
tolo tela
glacio hielo
frandi golosinear
heroo héroe
plaĉi gustar
lago lago
kovri cubrir
naĝi nadar
folio hoja
§ 36.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevinoo de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.
ge los dos sexos reunidos; p. ej. patro padre - gepatroj los padres (padre y madre); mastro amo - gamastroj amo y ama
gratuli felicitar
altaro altar
doktoro doctor
pra primitivo, antepasado
id hijo, descendiente; p. ej. bovo buey - bovido - ternero; Izraelo Israel - Izraelido Israelita
hebreo judío
ĉevalo caballo
&nnbsp;
§ 37.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj ŝuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. - La kuraĝa maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La riĉulo havas multe da mono. - Malsaĝulon ĉiu batas. - Timulo timas eĉ sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Preĝu al la Sankta Virgulino.
an habitante, miembro; p. ej. regno estado - regnano ciudadano; Bogoto Bogotá - bogotano bogotano
regno estado
vilaĝano de un pueblo
provinco provincia
severa severo, severa
justa justo, justa
polico (la) policía
sufiĉe suficiente
Kristo Cristo
Franco Francés
konfesi confesar
religio religión
regimento regimiento
boto bota
ŝuo zapato
lasi dejar, permitir
droni hundir
verki escribir (obras literarias)
ul persona caracterizada por...; p. ej. avara avaro, avara - avarulo un avaro; bela bello, bella - belulo un hombre bonito
eĉ aun, hasta
ombro sombra
preĝi rezar
virga virgen
§ 38.
Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. - Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).
densa denso, densa
brui hacer ruido
kaleŝo calesa, berlina
pluvo lluvia
pafi disparar
ĉj nj} diminutivo afectivo de nombres masculinos y (nj-) femeninos
§ 39.
En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! - La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
koto barro
broso cepillo
ruĝa rojo, roja
honti avergonzarse
solena solemne
infekti infectar
printempo primavera
relo raíl
rado rueda
pendi pender
ĉapo gorro
vento viento
blovi soplar
kapo cabeza
branĉo rama
§ 40.
En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kanndelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
surprizi sorprender
laca cansado, cansada
trompi engañar
fulmo rayo
ŝviti sudar
bani bañar
magazeno revista
vendi vender
cigaro cigarro
tubo tubo
fumo humo
ing indica el objeto que se introduce parcialmente en...; p. ej. kandelo vela - kandelingo candelero
skatolo caja
pantalono pantalón
surtuto sobretodo
brako brazo
§ 41.
Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.
ŝtalo acero
fleksi doblar
vitro vidrio
rompi romper
laŭdi alabar
memori recordar
ŝpari ahorrar
bagatelo bagatela
venĝi vengar
eksciti excitar
er uno de muchos objetos de la misma clase; p. ej. sablo arena - sablero grano de arena
polvo polvo
fajro fuego
eksplodi explotar
pulvo pólvora
§ 42.
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
atingi alcanzar, lograr
rezultato resultado
ŝiri desgarrar
peco pedazo
moŝto título de cortesía
episkopo obispo
grafo conde
difini definir