En Fojn-Amaseto
Sen hejmo, sen monero

Ĉu originala en Esperanto?
(mi ne scias)

Fonto : Donu Hejmon al mi... p. 24 (iom ŝanĝita)

  1. Sen hejmo, sen monero, libera sub ĉiel',

    Sen hejmo, sen monero, libera sub ĉiel',

    Vagadas mi sur tero laŭ volo kaj sen cel'...
    En fojn-amaseto, kiel bone tie ĉi!
    En fojn-amaseto bone dormas mi.

  2. Dum vintro falas neĝo, somere brilas sun',

    Dum vintro falas neĝo, somere brilas sun',

    Feliĉa kiel reĝo, mi vagas sub la lun'...
    En fojn-amaseto, kiel bone tie ĉi!
    En fojn-amaseto bone dormas mi.

  3. Por mi blovetas vento, ondumas riveret',

    Por mi blovetas vento, ondumas riveret',

    Por mi odoras mento, ruĝiĝas papavet'...
    En fojn-amaseto, kiel bone tie ĉi!
    En fojn-amaseto bone dormas mi.

  4. Pli riĉa ol riĉulo, ne timas ŝtelon mi,

    Pli riĉa ol riĉulo, ne timas ŝtelon mi,

    Trezor' de vagemulo valoras nur por ri...
    En fojn-amaseto, kiel bone tie ĉi!
    En fojn-amaseto bone dormas mi.

Melodio: Auprès de ma blonde,
anonima franca popolmelodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.17.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'