Diversaj Kantoj

La Internacio

L’Internationale

Esperantigis J. ZILBERFARB
la originalon verkis Eŭgeno Potjero (Eugène POTTIER)
La melodion komponis Pier DEGEYTER

  1. Leviĝu, en mizer' dronanta sklavar' malsata de la ter'!
    Raci' nin vokas indignanta al mort-batalo por liber'.
    Mondon malnovan ni detruos ĝis fundament' de l' tirani',
    kaj nian novan ni konstruos, ne nuloj ĉio estu ni!

    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!
    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!

  2. Ne la cezar', nek dia volo la savon portas de l' tiran'
    liberon donos al popolo nur ĝia propra forta man'.
    Por ke pereu la rabuloj kaj liberiĝu la spirit',
    varamegan feron la forĝuloj, ni forĝu mem sen intermit'.

    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!
    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!

  3. Nur ni, labor-armeaj eroj de l' urboj kaj de la kampar',
    posedas rajton pri la tero! Vi iru for, parazitar'!
    Kaj se per via bando puno alvenos en la flam-ribel',
    por ni ekbrilos hela suno, radiadante en ĉiel'.

    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!
    Por finlukto socia ni grupiĝu en rond',
    kaj la internacio triumfu en tutmond'!


Jen alia traduko, trovita ie en la Interreto (laŭ miaj notoj, en ia havaja TTTejo!), sen indiko pri la tradukinto ktp. (kaj mi ne komprenas, kion signas la kursiveco de iuj vortoj):
  1. Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'!
    La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat'.
    La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni!
    La mond' en fundament' ŝanĝiĝos, ne nul', sed ĉio estu ni!

    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!
    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!

  2. Ne estas super ni defenso, nek reĝ', nek Dio, nek patron'.
    Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon'!
    La rabaĵon preni de l' rabisto, spiriton savi de l' karcer',
    ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer'!

    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!
    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!

  3. Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor'!
    Al ni la ter' laŭ justreguloj, parazit' sin portu for!
    Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l' aŭror'
    la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor'!

    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!
    Por batal', por la lasta unuiĝu nia front',
    internacia estos la tuta homa mond'!

Fonto: De Kant' al Kanto II (TEKo)

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.15.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'