Diversaj Kantoj

La Ŝipo Perdita

The Ship That Never Returned
atribuita al Henry C. Work
Esperantigis : Liland Brajant Ros'

  1. Je somera tag', dum la mar' ondetis
         sub facila, varmeta vent',
    Bela ŝipo for el haven' impetis
         al distanca kontinent'.
    Oni manojn svingis, kriis "Ĝis revido!",
         dum la ŝipo forglitis — nu,
    Malgraŭ ĉies gajo, estis fin-disiĝo:
         tiu ŝip' revenis ne plu.
    Ĉu revenis ĝi plu? Ne, ne revenis ĝi plu,
         ja neniam iam plu!
    Bedaŭrinda sorto trafis la ŝipanojn,
         ĉar la ŝip' revenis ne plu.
  2. Al malsana knab' la patrino diris,
         "Trans la mar' vin atendas san'.
    Kuracisto ŝanĝon de klimat' konsilis;
         cedu vin al lia plan'."
    Ŝi lin kisis ame kun espero pia
         dum ĉirkaŭe sonis gaja bru' —
    Ŝi konfidis filon al la zorgo Dia,
         sed la ŝip' revenis ne plu.
    Ĉu revenis ĝi plu? Ne, ne revenis ĝi plu,
         ja neniam iam plu!
    Bedaŭrinda sorto trafis la ŝipanojn,
         ĉar la ŝip' revenis ne plu.
  3. "Unu fojon pli, kaj ni dece riĉos,"
         al edzin' ĵuris kapitan';
    "Unu plia sako da trezor' sufiĉos,
         pensiiĝi sen ĉagren' pri pan' —
    Kaj ni kunvivados en belega domo,
         longe for de la tajda flu' —"
    Ho, funebre veu pri la povra homo —
         lia ŝip' revenis ne plu!
    Ĉu revenis ĝi plu? Ne, ne revenis ĝi plu,
         ja neniam iam plu!
    Bedaŭrinda sorto trafis la ŝipanojn,
         ĉar la ŝip' revenis ne plu.

Debute kantita en Esperanto ĉe NOREK 1998
Unue eldonita en soc.culture.esperanto 1998.06.07

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.05.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'