Diversaj Kantoj

La Vera Verda Stel'

The Golden Vanity

anonima, tradicia, angla markanto
Esperantigis : ROS' Haruo

  1. Sur la verda mar' velis alta karavel',
    Kaj nomiĝis tiu ŝipo la Vera Verda Stel',
    Kaj minacis ĝin piratoj de l' Idisma fi-kartel'
    Dum ĝi velis sur la verda, verda, verda,
         ĝi velis sur la verda mar'.
  2. Ekparolis ŝipa knab' dekjaraĝa (pli-malpli),
    Kaj li diris, "Ho ŝipestro, kio estos la premi'
    Se l' piratan malamikon ruze kaŝ-alnaĝos mi
    Kaj sinkigos ĝin en verda, verda, verda,
         sinkigos en la verda mar'?"
  3. "Per oro kaj arĝento mi rekompencos vin,
    Kaj la belan filineton vi havos por edzin'
    Se vi naĝos al la ŝip' kaj vi submarigos ĝin
    Dum ĝi velas sur la verda, verda, verda,
         ĝi velas sur la verda mar'.
  4. Sin pretigis do la knab' kaj impetis tra la mar',
    Kaj li naĝis ĝis la ŝipo de l' pirata Idistar',
    Kaj li per aleno akra boris truojn tri aŭ kvar,
    Kaj sinkigis ĝin en verda, verda, verda,
         sinkigis en la verda mar'.
  5. Kaj renaĝis al la Vera Verda Stelo la knabet'.
    "Min eltiru, ho ŝipestro!" venis laŭte lia pet',
    Sed la estro lin ignoris, domaĝante pri la vet',
    Kaj lin lasis en la verda, verda, verda,
         lin lasis en la verda mar'.
  6. Aŭdinte liajn kriojn, maristoj kaj maat'
    Lin eltiris sur ferdekon pro dankemo kaj kompat',
    Sed li mortis, kaj por ĉerko al li servis la boat',
    Kaj por tombo ja la verda,. verda, verda,
         por tombo ja la verda mar.

Unue eldonita en Kantoj por NOREK 2004

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2004.10.11.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'