Diversaj Kantoj

Liberas la Pens'

Die Gedanke sind frei

La penso de la hom' libera ja estas,
Samkiel fantom' kaŝita ĝi restas.
       Ĝin hom' ne divenos,

       nek ĉirkaŭkatenos,
       Do restas laŭ senc',
       ke liberas la pens'!

Mi pensas laŭ plezur', nenie ĝin citas—
Sekrete mi nur pri ĉio meditas.
       Dezirojn, vi sciu,

       malhelpas neniu,
       Do restu laŭ senc',
       ke liberas la pens'!

Se iam kaptos min karcero malhela,
Deklaros mi ĝin ĝin agado sencela:
       La pensoj trapasos

       la murojn, frakasos,
       Per granda potenc',
       ĉar liberas la pens'!

Do tial nun, ĉe fin', mi zorgojn forpelas:
Turmentas ili min, vivĝojon forŝtelas.
       Mi povas sentime

       ĝojadi anime,
       Kaj pensi pri komenc':
       ja liberas la pens'!

Aperis en Kantfesto I, Kanada Eo-Asocio, 1982
Redaktis Marta Evans
Represiĝis en Donu Hejmon al mi...,
Eldonejo Cigneto, 1997

Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.10.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'