Diversaj Kantoj

Maldika Sorpo

rusa popolkanto
esperantigis Ivan Lubianovskij

laŭ versio en Kantfesto I, 1982

Kial, sorp' amara, tremas vi ĉe vojo?
Kial klinas, kara, branĉojn en malĝojo?
Kial klinas, kara, branĉojn en malĝojo?

Kaj ĉe kamp' tritika ĉe river' najbara,
Staras kverk' fortika, ankaŭ ja senpara.
Staras kverk' fortika, ankaŭ ja senpara.

"Ho, se mi sukcesus al la kverk' transiri,
Mi por ĉiam ĉesus tremi kaj sopiri.
Mi por ĉiam ĉesus tremi kaj sopiri.

"Mi per branĉoj miaj brakus lin impete,
Kun folioj liaj flustrus mi diskrete.
Kun folioj liaj flustrus mi diskrete."

Sed ne povas sorpo kun la kverko nesti;
Por eterne orfo devas sola resti.
Por eterne orfo devas sola resti.

Kial, sorp' amara, tremas vi ĉe vojo?
Kial klinas, kara, branĉojn en malĝojo?
Kial klinas, kara, branĉojn en malĝojo?

Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.13.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'