Diversaj Kantoj

La Sanstaga Himno

The Sans Day Carol

elangligis William AULD kaj Margaret HILL,
unue eldonita en Floroj sen kompar', 1973

La ilekso havas beron kaj laktblankas ĝi,
Maria Jesuon vindis en silka stri':
      Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

La ilekso havas beron kaj herbverdas ĝi,
Maria Jesuon naskis por Kalvari'.
      Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

La ilekso havas beron kaj karbnigras ĝi,
Jesuon, kiu mortis por ni, naskis Mari'.
      Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

La ilekso havas beron kaj sangruĝas ĝi,
Je l' Savanto leviĝinta el la mort' fidas ni.
      Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
      Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

Rim. pri la titolo: La titolo, kiun Auld kaj Hill elektis, ne klare indikas ke la originala "Sans Day" temas pri la nomo de sanktulo, nome s-ta Day aŭ They, kiu donis sian nomon kaj titolon, en la dialekta formo "Sans Day" (normangle "Saint Day") al la vilaĝo en Kornvalo kie, antaŭ ĉ. 90 jaroj, oni kolektis la kanton dum etnomuzikologia esplorado. Ankaŭ la angla titolo ne klarigas tion al la ordinara kantanto.

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.08.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'