Diversaj KantojSep ĝojoj
The First Good Joy That Mary Had
Esperantigis William Auld
kaj Margaret Hill
- L'unua ĝojo de Maria estis ĝoj' de un';
Jesuon Kriston vidis ŝi en novnaskita jun'.En novnaskita jun', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La dua ĝojo de Maria estis ĝoj' de du;
Jesuon Kriston vidis ŝi -- lamuloj marŝis plu.Lamuloj marŝis plu, bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La tria ĝojo de Maria estis ĝoj' de tri;
Jesuon Kriston vidis ŝi tralegi en Bibli'.Tralegi en Bibli', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La kvara ĝojo de Maria estis ĝoj' de kvar;
Jesuon Kriston vidis ŝi -- revidis blindular'.Revidis blindular', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La kvina ĝojo de Maria estis ĝoj' de kvin;
Jesuon Kriston vidis ŝi -- mortinto levis sin.Mortinto levis sin, bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La sesa ĝojo de Maria estis ĝoj' de ses;
Jesuon Kriston vidis ŝi sur kruco laŭ promes'.Sur kruco laŭ promes', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.- La sepa ĝojo de Maria estis ĝoj' de sep:
Jesuon Kriston vidis ŝi en reĝa ĉielŝveb'.En reĝa ĉielŝveb', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
Aperis en Kantanta Mia Bird', British Esperanto Association, 1973
Reviziita kaj midie ekipita je 2002.04.05. Kaj jen iomete pli plena aranĝo.