Diversaj Kantoj

La Vetisto

The Gambler

Kenny Rogers
elangligis Liland B. ROS’, ĉ. 1990?

Je varma nokt’ somera, en trajno al nenie,
Vetiston mi renkontis. Por dorm’ ni lacis tro,
Do fenestron ni dividis en tenebron rigardante,
Ĝis enuo, nin kaptante, pelis lin al ekparol’.

Li diris, "Knabo, mi vivgajnis per legado de vizaĝoj,
La kartojn divenante laŭ aspekto de okul’;
Kaj pardonu min, sed klare al vi tute mankas asoj.
Por guteto da viskio mi klarigos pri la regul’."

Do mi donis la botelon; li la lastan guton glutis,
Almoze cigaredon petis kaj alumeton plu.
Kaj la nokto tombsilentis, la mieno blankpaliĝis;
Li diris, "Se vi volas ludi, do atentu al la instru’:

"Vi devas scii, kiam teni, kaj kiam karton preni,
kiam lante marŝi for, kaj kiam kurigi vin.
Ne kalkulu vian monon dum vi sidas ĉe la tablo;
Venos tempo por kalkuli post la ludofin’."

"Scias la vetisto la sekreton de vivado:
Ĉu teni aŭ forĵeti karton por maksimuma profit’—
Ĉar venki aŭ malvenki ebligas ĉiu mano.
Kaj la sola vera venko estas morti en la lit’."

Fininte la parolon, fenestren li sin turnis;
Estingis sian stumpon, kaj dormen drivis li.
Kaj iam dum la nokto, li la finan venkon gajnis,
Sed en liaj lastaj vortoj estis pika as’ por mi:

"Vi devas scii, kiam teni, kaj kiam karton preni,
kiam lante marŝi for, kaj kiam kurigi vin.
Ne kalkulu vian monon dum vi sidas ĉe la tablo;
Venos tempo por kalkuli post la ludofin’."

Mi lernis tiun kanton anonime, per popolkanta procezo, sen scii kiu ĝin verkis. Scott Davis informis min, en februaro 2002, ke la verkinto estas la kantisto Kenny Rogers, kaj ke posedas la kopirajton iu Don Schlitz. Mi nun provas kontakti al s-ro Schlitz por rajtigi la tradukon. Tamen, ĉar mi ne estas la Riĉa Usonano de la mitoj, estas tre eble ke mi devos malaperigi la tradukon. Avertitu.

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.08.02.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'