Espera la StangoEspera la Standardo

La Espero
En la mondon venis nova sento

poemo de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof

Jen la kutima melodio de Ménil
Jen alia malnova melodio de Motteau

Post la fondiĝo de la ĉiujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto, tiu ĉi poemo de Zamenhof fariĝis la ĝenerale rekonata "Himno de la Esperanto-Movado" — t.e. la melodio, kiun la orkestro ludos kiam Esperantio gajnos sian unuan olimpikan oraĵon. Sed la melodio, kiun oni uzas en la UK kaj uzos en la Olimpikejo, estas marŝa venkmelodio komponita por la teksto de la belgo Félicien Menu de Ménil. Tiu preskaŭ militisma melodio ne estis la ario, per kiu la poemo unue kantiĝis. Tiun unuan, nemarŝan melodion, komponitan jam en 1891 de la svedo Cl. Adelsköld, mi prezentas tie ĉi. La muziknotoj estas troveblaj en TTTejo de Nagoja Esperanto-Centro, ĝuste tie ĉi, dank' al la sinsekvaj helpoj de George PARTLOW (kiu demandis, ĉu mi konis tiun "nekonatan" melodio menciitan de Baghy en La Verda Koro), kaj de Roel HAVEMAN, kiu trovis por mi TTTejon kun ligo al la partiturbildo, kaj de MORIYA Masaki, estro de la TTTejo trovita de s-ano Haveman, kiu donis al mi la font-indikojn kaj sendis al mi retpoŝte kopion de la partituro, laŭ kiu mi kreis la nun publikigatan midion.
  1. En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko,
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
  2. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion;
    Al la mond’ eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion,
    Al la mond’ eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion.
  3. Sub la sankta signo de l’ espero kolektiĝas pacaj batalantoj,
    Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj,
    Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj.
  4. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj :
    Sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj,
    Sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj.
  5. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian,
    La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian,
    La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.
  6. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos,
    Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos,
    Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.
S-ano Moriya krome menciis, ke laŭ la TTTejo de Nagoja Esperanto-Centro, s-ano YAMADA Tadasi kantis la himnon por la Zamenhoffesto en Nagoja, en la jaro 2000.

Melodio: Espero, komponita de Cl. Adelsköld


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.04.03.
Por midio de la senakompana melodio klaku ĉi.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'