Espera la Stango Espera la Standardo

Fratoj, aliĝu vi

Adela Ŝefer

Fonto : Kantaro Esperanta 9

Fratoj, aliĝu vi al nia rondo,
Venu amikoj nun el tuta mondo.
Samideanoj, staru nun kune,
Daŭran ligilon forĝu ni nune.

Ja ne forgesu ni nian celadon ;
Amon alportu ĝi, ĝojan vivadon.
Celon atingos ni, ĉar en la koro
Regas espero, sankta fervoro.

Kune laboru ni por la homaro,
Amo instigu nin jaron post jaro.
Samideanoj, do, al la batalo,
Ĉiun inspiru sanktidealo.

Melodio: Santa Lucia (Sankta Luĉio),
anonima napola popolmelodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.12.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'