Ho, sonu la gaja ĝoja kri'

Teksto : Agnes B. DEANS

Melodio : When Johnny Comes Marching Home
Usona melodio (laŭdire de negra origino, sed verŝajne origine irlanda)

Ho, sonu la gaja ĝoja kri':
          Hura! Hura!
Ĉar ree kunvenas ĝoje ni.
          Hura! Hura!
     Ni pelas nun la zorgojn for,
     Kantante en feliĉa ĥor',
Kaj ni ĝojas nun, ĉar ree kunvenas ni.

El multe da hejmoj venis ni,
          Hura! Hura!
Kaj tamen el unu famili',
          Hura! Hura!
     Ni vere estas gefratar',
     Ĝojigas nin esper-kantar',
Kaj ni ĝojas nun, ĉar ree kunvenas ni.

Belege briladas nia stel',
          Hura! Hura!
Kaj gvidas al nia glora cel'.
          Hura! Hura!
     Ho, super maro, super ter',
     Regados Paco kaj Esper',
Kaj ni ĝojas nun, ĉar ree kunvenas ni.

El Kantaro Esperanta, BEA (Londono) 1926


Enretigita kaj midie ekipita je 2001.10.08.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'