Espera la StangoEspera la Standardo

Kantoj de la Movado
Esperantisma


Ĉe Kongresa Bal'

Verkinto ne konata
laŭ Kantfesto I, 1982

  1. Karega fraŭlino! Ĉarmega parino!
    Kongresa kulmino vi estas al mi."
    Ĉu vere, sinjoro? Bel-toreadoro,
    Kongres-meteoro! Afablas nur vi."
    Tra la la la la la, Tra la la la la la,
    Tra la la la la la la la la la la la!
    "Ho ne! En la svarmo de belo kaj ĉarmo,
    Simpleco kaj varmo vi estas reĝin'."
  2. "Ĉu ne Esperanto por pliriĉiganto
    De l' monda ĝoj-kvanto fariĝis reĝin'?"
    "Mi ĉiam ĝin benos, kaj servi ĝin penos
    Ĝis mort' al mi venos, prefere pro vi!"
    Tra la la la la la, Tra la la la la la,
    Tra la la la la la la la la la la la!
    "Silentu pri tio; nur bal-emocio;
    Finiĝos ja ĉio morgaŭe por ni."
  3. "Finiĝi!? Ne vere! Almenaŭ letere
    Ni povos libere daŭrigi, ĉu ne?"
    "Vi certe forgesos, bal-sento ja ĉesos.
    Alia sukcesos vin kapti, ho ve!"
    Tra la la la la la, Tra la la la la la,
    Tra la la la la la la la la la la la!
    "Min kaptis jam via okul' sun-radia;
    Vi estos la mia, mi amos nur vin."
  4. "Vi kara amiko! Ho, ĉesis muziko,
    La Di-narkotiko! Nun vi lasos min!"
    "Vin lasi! Neniam! Mi amos vin ĉiam.
    Mi trovos vin iam, vin ligos al mi."
    Tra la la la la la, Tra la la la la la,
    Tra la la la la la la la la la la la!
    "Se kredis mi povos, sentegon mi kovos;
    Se amo vin movos, mi restos al vi."

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.10.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'