hibrida flago ca-eo

Ĉu Vankuvro aŭ Vankuvero?
(el Kantfesto I, p. 94-95)

Verkis: Marta Evans, ĉ. 1981-2

Tiu ĉi kanto rolis polemike en la planado antaŭ la UK tiam okazonta en Vankuvero en 1984. Marta Evans gastis ĉe mi en Seatlo dum ni kune prilaboris la enhavon de ŝia tiam pretigata kantaro, Kantfesto I, kaj ni multe diskutis tiun demandon. Mi, sopirante disponi pri rimo por "Luvro" (la Pariza muzeo), forte subtenis la malvenkontan formon "Vankuvro" (kiun tamen mi plu ruze uzadis por Esperantigi la angle samnoman usonan urbon, "Vancouver, Washington"!) ...

— Liland

Ĉu Vankuvro? Manovro
Ja magra kaj povra,
Eĉ per rimoidoj,
Serĉata malkovro:
La nepra kadavro,
Neniaj validoj.
Troviĝas bankuvo
En pluva Vankuv'.

Ni ne diru: "Vankuvro",
Ja mankas la rimo.
Por urbo kongresa
Maltaŭga esprimo.
Se vi ne nun certas
Mi plue asertas
Ke eĉ rimoidoj
Ja estas insid'.

Jen ilustra ekflustro:
Kolubra Vankuvro?
Ĉu kupra malsupro?
Aŭ pudra miskudro?
Kaj putra fi-nutro?
Post tiu etudo
Jen venas konkludo:
Ne taŭgas la lud'.
VANKUVERO prospera! Ni miru!
Al kunveno tutsfera ni iru!
La veteron someran ni benos.
En kongreson liberan ni venos.
Tra la la la la ...
Pulovero ja taŭgas cetere.
Atmosfero nebulas mistere,
Sed ne ĉiam ja pluvas ansere.
Jen sunbrilo konsolas vespere.
Tra la la la la ...
Do —
VANKUVERO estas la vorto por ŝi, por li,
VANKUVERO estas la urbo por ni.

Ni serĉis por tre bela loko.
Ni trovis ĝin apud la mar'.
Al ĉiu nun iras la voko:
Kongresu en ok kvara jar' !

Do sincera invito al la granda famili'
Vankuvero estas kongreso por vi!
t.n. totemfostoPost pluraj diskutoj ĉu diri "Vanku[v]ro aŭ "Vankuvero", ni fine decidis uzi la vorton: VANKUVERO.

La 69a Universala Kongreso de Esperanto okazos 21an-28an de julio, 1982 [tiel!] en Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado. Bonvenon!

Melodioj: Parto unua Irish Washerwoman, anonima tradicia irlanda melodio
Parto dua Tancuj, tancuj, anonima tradicia ĉeĥoslovaka melodio
Parto tria My Bonnie Lies over the Ocean, anonima tradicia brita melodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.08.10.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'