Ĉiu — ĉiu — ĉiu — ĉiu
Se iu venas, eĉ el Afrik'

Teksto : Raymond Schwartz

Melodio : N. Molinare

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ĉiu homo vidas tuj

Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'

Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'.
Se iu venas, eĉ el Afrik',
Ni lin komprenas sen helpo de mimik'.

Kaj se vi iras al Amerik',
Tuj iu diras: "Sidiĝu do amik'!"

          ... ni kantu ...
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ĉiu homo vidas tuj

Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'

Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'.
Ĉiu sinjoro dediĉas sin
El tuta koro al ĉarma kursanin'.

Se ŝi hezitas pri l' gramatik',
Li ŝin invitas volonte al praktik'.

          ... ni kantu ...
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ĉiu homo vidas tuj

Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'

Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'.
Ni dumkongrese kunvenas por
Konsenti jese kun ĉiu orator'.

Kaj eĉ l'eterna statut-batal'
Finiĝas per la plej harmonia bal'.

          ... ni kantu ...
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ĉiu homo vidas tuj

Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'

Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'.

Mi prenis la tekston, korektetante ĝin,
el De Kant' al Kanto 2, TEKO (Tokio) 1973


Enretigita kaj midie ekipita je 2001.09.02.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'