Ĉe mia karulo
Auprès de ma blonde

Franca aŭ Kanada Popolkanto
Tradukinto Nekonata

Fonto : Donu Hejmon al mi... p. 25

  1. Ĝardene de la patro nun floras la lili'.

    Ĝardene de la patro nun floras la lili'.

    La birdoj ĉiuj nestas en arboj nun en ĝi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  2. La birdoj ĉiuj nestas en arboj nun en ĝ —

    La birdoj ĉiuj nestas en arboj nun en ĝ —

    La turdo kaj hirundo kaj eĉ la cikoni'.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  3. La turdo kaj hirundo kaj eĉ la cikoni'.

    La turdo kaj hirundo kaj eĉ la cikoni'.

    Kaj ankaŭ la kolombo kun dolĉa melodi'.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  4. Kaj ankaŭ kolombino kun dolĉa melodi'.

    Kaj ankaŭ kolombino kun dolĉa melodi'.

    Ŝi kantas pro fraŭlinoj sen propra edz' por si.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  5. Ŝi kantas pro fraŭlinoj sen propra edz' por si.

    Ŝi kantas pro fraŭlinoj sen propra edz' por si.

    Sed mi ja havas edzon, kaj bela estas li.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  6. Sed mi ja havas edzon, kaj bela estas li.

    Sed mi ja havas edzon, kaj bela estas li.

    Holande li batalas, for de la famili'.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  7. Holande li batalas, for de la famili'.

    Holande li batalas, for de la famili'.

    Nu, kion vi oferus por havi lin kun vi?
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

  8. Mi donus Sanktdenison, Parizon, kaj eĉ pli,

    Mi donus Sanktdenison, Parizon, kaj eĉ pli,

    Reĝlandon de la patro, por havi lin kun mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi.
    Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.

Melodio: Auprès de ma blonde,
anonima franca popolmelodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.17.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'