skotlandaj kantoj en Esperanto

Vi bordoj de la bela Dun'

Ye banks and braes
Robert Burns
Tradukita de Agnes B. Deans

Fonto : Kantaro Esperanta 161

  1. Vi bordoj de la bela Dun', ho, kiel povas flori vi?
    Ho, kial kantas vi, birdar', dum zorgoplena estas mi?
    Trilanta birdo de l' arbar', komencas krevi mia kor';
    Aŭdante vin, memoras mi pri ĝojoj jam pasintaj for.


  2. Mi ofte, ho belega Dun', sen zorgo vagis apud vi;
    Pri amo kantis ĉiu bird', kaj same ĝoje kantis mi.
    Kun gaja koro for de l' arb' rozeton dolĉan prenis mi;
    Amanto mia ŝtelis ĝin, sed akran dornon lasis li.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.24; (jen alia, pli rapida aranĝo el The Cyber Hymnal.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'