skotlandaj kantoj en Esperanto

La Voj' al Dandi'

The Road and the Miles to Dundee
Skota Popolkanto
Esperantigo : William Auld kaj Margaret Hill, 1973

Fonto : Floroj sen kompar' 80

  1. Hurladis la vintro trans stepon kaj montojn
    kaj hulis sovaĝe la mara furi',
    kiam ĉirkaŭ tagiĝ' min alvenis knabino,
    petante direkton de l' voj' al Dandi'.


  2. Mi diris, "Knabinjo, ne estas facile,
    klarigi direkton de l' ĝusta lini',
    do se vi permesos, ke mi vin kuniru,
    mi montros direkton de l' voj' al Dandi'."


  3. Konsentis ŝi tuj, kaj ni kroĉis la brakojn,
    mi ŝin ne demandis pri l' nom' kaj medi',
    figure kaj trajte ŝi ŝajnis anĝelo
    marŝante kun mi sur la voj' al Dandi'.


  4. Kaj kiam finfine ni pasis Stradmarton,
    kaj klare vidiĝis la voj' sen devi',
    ŝi diris, "Sinjor', mi neniam forgesos,
    ke vi min kuniris sur voj' al Dandi'."


  5. "Ĉi ringon mi donas, pruvante dankemon,
    kaj nun memoraĵon vi donu al mi.
    Kaj mi rememoros la knabon estonte
    kiu montris direkton de l' voj' al Dandi'."


  6. De l' skarpo mi prenis la pinglon el oro,
    kaj diris, "Ĉi tio pensigu pri mi,"
    kaj tiam la lipojn knabinajn mi kisis,
    kaj ni poste disiĝis sur voj' al Dandi'.


  7. Do, sanon, knabino — mi vin ne forgesos —
    kaj ĉiu junulo en jena soci':
    neniam hezitu kuniri knabinon
    kaj montri direkton de l' voj' al Dandi'.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.09.03.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'