Diversaj Kantoj

Tintilaro

Jingle Bells

Verkis James PIERPONT, 1857
Elangligis David B. RICHARDSON
Fonto: Amerika Esperanto-Kantaro, 1955

Glitante sur la neĝ' malantaŭ sol-ĉeval'
Rapide iras ni sur kampo kaj en val';
Sur la ĉevala vost' gajigas tintilar';
Glitrajdo kaj kantado estas ĝojo sen kompar'.

(Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o!
Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'.
Semajnon antaŭ nun glitrajdi iris ni,
Fraŭlino Fanjo Brajt kaj, tutapude, mi.
Sed nia ĉevalaĉon trafis malfeliĉ':
Ĝi tiris nin sur neĝ-montet' kaj sekvis renversiĝ'!
(Ho!) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj-o!
Tintilar', tintilar', tintu sur la voj';
Rajdi en glitveturil', ho kia granda ĝoj'.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.07.04.
Jen malpli rapida versio por faciligi lernadon kaj kantadon.

Feliĉegan Naskiĝtagon estas Zambankanzono laŭ tiu ĉi ŝablono.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'