kantoj de usona patriotismoen Esperanto

Usona land’


America the Beautiful


Verkis (angle) Katherine Lee BATES
Esperantigis David B. RICHARDSON

Ho bela land', ho vasta land', ho grenoriĉa ter',
Purpuraj montoj, kies grand' vin kronos de super':
Usona land'! Usona land'! Vin benu Di-bonfar'
Per liberec' kaj homfratec' de l' maro ĝis la mar'.

Ho, bela lando de l' pilgrim', strebanta en sever',
Forĝanta tra l' sovaĝa lim' altvojon por liber'.
Usona land'! Usona land'! Firmiĝu en justec'
Per man' de Di' l' anim' de vi, per leĝo, liberec'.

Ho, bela ĉar heroa band' luktante en sufer'
Oferis sin por sia land' kaj vivon por liber'.
Usona land'! Usona land'! Rafinu Dio vin!
Progresu al la ideal' de Dia la destin'.

Ho, bela rev' por la futur', vidante en konstru'
Brilantajn urbojn sen l' obskur' de homaj larmoj plu!
Usona land'! Usona land'! Vin benu Di-bonfar'
Per liberec' kaj homfratec' de l' maro ĝis la mar'.

Enlilandejigita kaj midie provizita je 2002.02.18.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'