Glosoj kaj Klarigoj

angla flago (angla flago)
Ĉi tiu flageto, ĉie en La Lilandejo, aludas al la angla lingvo. Ĝi povas averti al neanglalingvuloj, ke iu hiperligilo kondukos al anglalingva paĝo, aŭ (ekzemple en la kantlisto) simple indiki la lingvon de iu kantoteksto — aŭ (pravigante sian ruĝan krucon) ĝi povas montri al Esperanton ne scipovantaj anglalingvuloj la vojon al io iomete pli komprenebla ol la legata paĝo.