Plurajn generaciojn post la nuna epoko (komenco de la tria miljaro de la Komuna Epoko), la popoloj de la Tero suferas pro traŭmaj katastrofoj socio-ekonomiaj, teĥnologiaj kaj kulturaj sekve de brutalega tutmonda milito kiu dezertigas plejparton de Eŭrazio kaj la Amerikoj, Afriko, Hindio kaj Ĉinio kaj sud-orienta Azio. Civilizacio, tiel ke ĝi restas, ĉi kaj tie tra la planedo, teĥnologie similas tiun de la mezo de la dek-naŭa jarcento antaŭ fervojoj, elektro, kaj politike similas la "sovaĝajn okcidentolandojn" de Usono de la sama epoko, senleĝa kaj danĝera.
Nia rakonto komenciĝas preskaŭ kvin cent jarojn poste, kiam juna homo, Jesper Connelly, ŝance malkovras, grandan valizon kaŝitan en kaverno, proksime de lia monta vilaĝo en la Amar-radika montaro en [nia epoko] okcidenta Montano. Gardante al si la trovaĵon, li post pluraj noktoj da sekretaj vizitoj al la kaverno familiariĝas kun la komputoro ene de la valizo. Per ĝi li havas aliron al ŝajne senlima aro da literaturo ĉiatema kaj en pluraj lingvoj.
Post pluraj semajnoj, Jesper memfide prezentas la malkovraĵon al la vilaĝestroj -- tuj antaŭe li eksciis pri la origino de la valizo kaj ties enhavo, ĉar li ricevis mesaĝojn el ĝi. Tiu mesaĝo devenas de iu pere de la posedantoj de ĉefkomputoro ĉe antikva universitato, pluraj miloj da kilometroj for orienten, kie ankoraŭ vivas posteuloj de la originala komunumo internacia kiu plantis la valizojn tiajn tra la mondo antaŭvidante la katastrofon. Post la aŭd-vida prezento al la presbiteroj de la vilaĝo fare de universitatano, dum kiu ĉi tiu sciigas pri minaco ekstera kontraŭ la universitaturbo kaj petis helpon, Jesper kaj trideko da aliaj vilaĝanoj troviĝas sur la vojo orienten, kune kun dudeko da apikunoj el najbara regiono ... Rakonto pri alia homo estas centra al la plej granda historio: Roan. Ĉi tiu, antaŭ pluraj jarcentoj, preskaŭ tutsole provizas la motoron kaj strebadan energion senlaciĝan al la plej granda florado de homa civilizacio antaŭ ol ĉi ties fina disfalo pro la kutimaj malbenoj ankoraŭ ene de kelke da homaj koroj pli egoemaj ol oferemaj je la bono de la tuto.
La rakonto sekva fomentas emociojn kaj reagojn de la pli viviga amo ĝis la pli malbonavida malamo, de la pli sindona ĝentileco homa ĝis la pli terura perforto: ia gluuma skribaĵo preskribanta homa sinteno laŭ ĉiuj flankoj. Ke vi inspiriĝu pro kaj la bono kaj malbono en la rakonto, por ke vi brakumu la bonon kaj eviti la alian.
© 1998 roansart