Sten Johansson
Originala Literaturo Esperanta Literaturaj promenoj tra Stokholmo kaj Norrköping |
Kiu mi estas?
Mi estas svedo, naskita en 1950, lernis esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, komencis verki originale en 1986. Mi verkas precipe novelojn, krimromanetojn kaj facil-legajn rakontojn, sed fojfoje provas verki dramon, poemon, romaneton. Miaj verkoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Espero, La Kancerkliniko, Libera Foiro, Kvinpinto kaj Kelklinie pri. Libroforme la eldonejo Al-fab-et-o eldonis ilin. Krom verki kaj traduki mi multe legas kaj fojfoje recenzas librojn en Monato, Revuo Esperanto, Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto, Libera Foiro, La Espero kaj La Gazeto. Mi kreis la ttt-ejon OLE. Mi vivas en Norrköping, Svedio. 2006-05-20 |