
SKET-EKSKURSADO
La suda parto de Svedio havas klimaton kaj pejzaĝon tre konvenajn por sket-ekskursoj. Ĉiuvintre eblas inter tri kaj kvin monatojn sketi sur laga glacio, kaj en la plej multaj jaroj eblas kelkan tempon sketi ankau en la insularoj de la Balta maro. De temp' al tempo neĝo falas kaj provizore malhelpas la sketadon; tamen poste je malvarma vetero frostiĝas novaj akvoj -- kaj je varma vetero la neĝo degelas kaj renudigas suban glacion, aŭ duondegelas kaj poste glaciiĝas. Troviĝas miloj kaj miloj da lagoj diverskarakteraj. Unue, en novembro-decembro, glacio ekkovras malprofundajn lagetojn, poste de monato al monato ĉiam pli grandaj lagoj kaj margolfoj prezentas surfacon firman por sketanto. En marto -- aŭ iufoje eĉ en aprila mateno -- oni faras la lastan ekskurson sub printempa suno sur kadukiĝanta glacio. Poste venas la norda somero, kiu por fanatika sketanto estas nur "malbela truo en la glacio".
Kompreneble, la glacio povas rompiĝi. Tiam oni eliĝas el la neplanita banujo kaj surmetas sekajn vestaĵojn. Por eviti banon, kaj por savi sin, se ĝi tamen okazas, necesas scioj, iloj kaj kunuloj.
Male al nederlanda kanalsketanto, kaj male al sketsportisto, la sveda sket-ekskursanto uzas senŝuan sketilon, kiun oni ligas per rimeno au slaloma fiksilo sub fortikaj botoj. Tio i.a. estas granda avantaĝo, se oni devas paŝi inter lagoj au preter iu senglacia kolo, kaj ne malplej grave, dum pauzo ĉirkau lignofajro sur iu suna bordo!
Mia privata katalogo de sursketitaj lagoj jam ampleksas kvindekon. Vidu la jenan mapon!
Al GLITA HISTORIO
Al NE, NENIU VULGARA SPORTAMANTO!
Al VINTRA VORTARETO
Al la hejmpaĝo de Sten Johansson