Antaŭ dudek jaroj kelkaj amikoj hazarde demandis min, ĉu mi ŝatus akompani ilin por pasigi la Novjaran feston en sveda montara regiono. Por mi, kiu naskiĝis kaj vivadis en la sudo de Svedio, ĉe la Balta maro, kun vintroj el nebulo kaj blovado kaj iam-tiam neĝkoto, tio estis nova ekzotika sperto. Vojaĝinte per nokta trajno, elirante en la matenan mallumon ĉe nia celo, mi sentis ion strangan en la aero. Mi ne tuj komprenis kio ĝi estas, sed baldaŭ informiĝis, ke tiel sentiĝas aero en "minus tridek kvin", do 35 gradoj sub la Celsiusa nulo.
Malgraŭ tiu malvarma akcepto, mi kaptiĝis de la vintro en tiu norda regiono, kaj de dudek jaroj mi ĉiujare revenadas. Nuntempe mi plej ofte elektas la printempiĝon, kiam la vetero kaj temperaturo estas pli favoraj, kaj kiam la tago estas longa kaj hela - ne kiel Novjare, kiam ĝi estas nur mateniĝo transiĝanta en krepuskon.
La vintro en la Skandinavia montaro daŭras de oktobro ĝis majo -- pli ol duonon de la jaro. La unua parto de tiu tempo ne estas tre gastama periodo -- regas malvarmo kaj mallumo. En la pleja nordo la semajnoj ĉirkaŭ Novjaro eĉ konsistas el ĉiama nokto. Sed en februaro la lumo rapide rekonkeras la nordon, en marto la malvarmo kutime cedas, en aprilo oni eniras la sezonon de longaj tagoj, kaj en majo jam proksimiĝas la noktomeza suno.
Skiekskurso povas esti kelkhora afero, mallonga promeno inter hotelaj matenmanĝo kaj vespermanĝo. Aŭ ĝi povas esti plurtaga, eble semajna vagado, kun tranoktado en turistaj dometoj aŭ -- por la veraj masoĥistoj -- en neĝgroto, iglo aŭ tendo. La pura aero, la vastaj perspektivoj, kaj la sento, ke oni dependas nur de sia propra kapablo kaj de la naturaj fortoj -- ĉio prezentas meritan premion pro penoj kaj ĝenoj.
Al la novelo SPURO EN BLANKO
Al la hejmpaĝo de Sten Johansson