erikio://esperantigado

Esperantigado

Enhavo

Fortune

fortune-proverbaro.tar.gz
La arhxivo kun la mesagxoj kaj la bezonata .dat dosiero.
fancigu.tar.gz
La basx-programeto kaj sed-programeto por krei Fortune-eblajn dosierojn.
pro.old
La dosiero kun mesagxoj nur (por fancigu).

La programo «Fortune» estas bona programo. Gxi montras citojn kaj aliajn mesagxojn, kiuj kutime estas strangaj aux amuzaj. Nun, ili povas esti esperantaj.

La jene mesagxoj estas de la elektronika versio (tie cxi) de La Zamenhofa Proverbaro. Per basx-programeto (fancigu) la gxustan «Fortune»an dosieron estis kreita el pro.old, kiu havis la mesagxoj cirkumfleks-metode, kun malbelaj citiloj, kaj kun "-" anstataux "--". Ne vere gravas, sed estas pli bela. Ankaux, poste cxiu linio devas esti "%".

Malarhxivigu fortune-proverbaro.tar.gz en iu ajn dosierujo (notu: se vi volas gxi esti uzebla por cxiu, uzu dosierujon ke cxiu povas rigardi, kiel /usr/share/games/fortune). Por rigardi proverbo de la dosiero, lancxu fortune /dujo/kun/proverbaro. Laux mia komputilo, la komando estas:

/usr/games/fortune /home/eric/info/eo/proverbaro

Tio jxus diris: De plendo kaj ploro ne forigxas doloro. Kia sagxa frazo!

Lokajxaro

eo_XX.txt
Esperanta lokajxaro

Dum la verkado de tiu cxi lokajxaro (angle: locale) mi trovis la lokajxaron de la Debiana projekto, jene, kaj uzis gxin helpi.

La lokajxaro pli esperantigas vian komutilon. La tagnomoj estas esperante, monatnomoj, la alfabeto estas la esperanta (c,cx,d,...,g,gx,ktp), numeroj estas laux la internacia sistemo (1 000 000,00 kaj 3,14 (π)), nomoj estas esperantaj, kaj pluraj aliaj. La tuta listo vi povas trovi en la dosiero. Por uzi gxin, kopiu gxin de tie cxi, eniru kiel radiko, kaj lancxu:

localedef -f ISO-8859-3 -i eo_XX.txt eo_XX.ISO8859-3

kaj por fari Unikodan lokajxaron, lancxu:

localedef -f UTF-8 -i eo_XX.txt eo_XX.UTF-8

nun, aldonu la sube liniojn al via .profile (.bash_profile kun la basxa sxelo):

LANG=eo_XX.ISO8859-3 # por Latin-3a lokajxaro (mi uzas tiun cxi)
LANG=eo_XX.UTF-8     # por Unikoda lokajxaro
export LANG

Nur foriru, reeniru, kaj lancxu date-n aux iun alian. date raportus:

sab jan 12 00:42:40 PST 2002

Tradukado

Traduki komputilajn programojn ne estas ege facila. Nu, estas facila por «GNU»aj (specife «gettext»aj) programoj. Jen kiel traduki «gettext»ajn programojn esperanten.

Unue, vi devas elsxuti la programon vi volas traduki. Malarhxivigu gxin kaj iru al la po-a dosierujo. Trovu la programnomo.pot-an dosieron. Kopiu gxin al eo.po. Traduku la «msgid»an linion kaj tajpu gxin sur la «msgstr»a linio, do:

#: gnome-desktop/gnome-desktop-item.c:3022
#, c-format
msgid "Unknown encoding of: %s"
msgstr ""

estus

#: gnome-desktop/gnome-desktop-item.c:3022
#, c-format
msgid "Unknown encoding of: %s"
msgstr "Nekonata enkodigo de: %s"

Kiam vi finigxas, lancxu msgfmt eo.po -o programnomo.mo, kaj kopiu la novan dosieron al la gxusta LC_MESSAGES dosierujo (/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES/ aux alia).

Tradukoj kiuj mi faris estas haveblaj tie cxi.

Evolution

Evolution, laux mia uzado, estas retposxtilo. Sed, fakte, gxi ne estas tiel simpla! Gxi plej similas «Microsoft Outlook», kiu mem estas granda kaj malsimplega programo. La traduko de la Tradukada Pagxo estas bona kaj granda, sed se vi ne uzis gxin dekomence, ne cxiu linio estos tradukita.

Mi uzis la angla kiam mi instalis «Evolution», do la preterpasoj (angle: Shortcuts) estis anglaj. Traduki ilin esperantaj poste la instalo, agu tiel cxi.

Klaku per la desktra musklavo la preterpason vi volas sxangxi. Klaku Renomigu kaj enigu la deziratan nomon en la tekst-skatolo. Esperantaj literoj eblas. Kaj, por la nomo de la tuta pretrepasa grupo, klaku sur la skatolo kun la nuna nomo dekstr-musklave. Elektu Renomigu tiun cxi grupon... kaj enigu la deziratan nomon. Refoje, esperantaj literoj eblas.

GNOMO

«GNOME» estas labora kaj fenestra medio. Por pli da informo, vidu tiun cxi.

La .pot-aj dosieroj de kelkaj «GNOME»aj programoj estas havebla je

La mesagxoj en .po-aj dosieroj ne estas la nuraj tradukeblaj mesagxoj. La .desktop-aj kaj .directory-aj (dosierujaj) dosieroj estas tradukeblaj ankaux.

La .desktop-aj dosieroj aperas tiel cxi:

[Desktop Entry]
Name=Another Clock
Name[ca]=Altre rellotge
Name[da]=Et andet ur
Name[de]=Andere Uhr

Aldonu Name[eo]=tradukita programnomo poste la gxusta linio. Fakte, ne gravas kie, sed estas plej bona se gxi estas en alfabeta ordo. Ofte eo, kiu estas la «ISO»a (Internaciaj Normoj Organizo) mallongigo de Esperanto, estas poste Name[de]-a aux Name[el]-a linio.

Ankaux en la .desktop-aj dosieroj estas komenta linio:

Comment=An analog clock similar to that in CDE panel
Comment[da]=Et analogt ur i stil med det i CDE-panelet
Comment[de]=Eine analoge Uhr, ähnlich der im CDE-Panel

Aldonu la linion Comment[eo]=tradukita priskribo kie gxi devus aperi.

Nomoj de dosierujoj en la panelo povas aperi esperante ankaux. Trovu .directory-ajn dosierojn, kiuj similas la .desktop-aj dosieroj, sed je la malsupro la linio Type=Directory (Tipo=Dosierujo) aperas anstataux Type=Application (Tipo=Programo). Traduku la nomon kaj priskribon aux komenton, kaj la panelo aperos pli esperante!

Nautilus

«Nautilus» estas dosier-administrilo, kaj mi opinias ke gxi estas bonegega. Ankaux kun «Evolution», iu dosieroj ne tradukigxas kun la po-aj tradukoj. Vi devas sxangxi ilin vi mem.

Iru al $HEJMO/.gnome-desktop. Tajpu ls rigardi la dosieroj. Por mi, la «Trash» ero gxuste tradukis al «Rubaro», do mi ne devis sxangxi gxin. La «eric's Home» dosiero ne gxuste tradukis. Redaktu gxin kaj sxangxu la linio

Name=uznomo's Home

al

Name=Hejmo de uznomo

sed sxangxu uznomo al via uznomo.

Ekranbildoj

Ekranbildoj de esperantigitaj komputiloj

GTK+-a kalendaro kun la esperanta lokajxaro
Esperantigita menuo en GNOME
Evolution kun la esperanta traduko
Nautilus kaj GNOME estas belegaj (kaj faras grandajn ekranbildojn)

Lasta sxangxita : dim Maj 12 23:47:15 PST 2002
Eric LESH «eclesh@pacbell.net»