Elektu la kromsignojn: ÆæØø¦¶¬¼ÞþÝý / ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / CxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxux
Jen estas la fino de Tristano kaj Izoldo de Rih^ardo Vagnero [Richard Wagner], kanteble tradukita de Albert Reiner. Kelkaj rimarkoj pri la Esperantigo trovig^as je la fino de tiu c^i pag^o.
Mild-mallau~te
ekridetas,
c^arme li o-
kulojn levas
--- c^u vi
vidas,
vidus ne? ---
pli li helas,
pli lumegas,
stelbrulanta
sin altlevas!
Vidu vi!
Ke la koro
vaste s^velas
kaj enbruste
forte batas!
Liaj lipoj
elblovigas
dolc^an spiron,
mildan ravon!
Vidu jen!
c^u ne sentas vi?
Sole c^u mi
sonon au~das,
kiu mire
delikate
dolc^on plendas,
c^ion diras,
pacigante
lin elsonas,
min enig^as,
plialtig^as,
ravsonigas
c^irkau~dolc^on?
Plihelante
eksonante,
c^u jen ondoj
de mild-ventoj,
c^u ondegoj
rav-aromaj?
Plej s^velantajn
tramug^antojn
c^u mi spiru,
c^u mi au~du?
c^u mi sorbu,
submergig^u?
Dolc^odore
forspirig^u?
En torenta ondant',
en sonora lau~tant',
en la mond-spira
c^iel blovant'
mort-trinki,
forsinki:
malkonsci' ---
ravdezir'!
Se vi ne s^atas la rompon de la vorto okulojn en du verseroj, jen estas du variantoj:
li okulojn
c^arme levas
kaj okulojn
li levetas
Traduko de tiu demando meze en la frazo estas unu da la plej malfacilaj eroj de la tasko de Esperantigo de la tiel-nomata amomorto de Izoldo. G^ia signifo estas:
c^u vi vidas, geamikoj? Au~, aliflanke, c^u eblus, ke vi ne vidas, kion mi sentas kaj priparolas?
Memkompreneble tiu versio estas multe tro peza kaj tro longa por esti kantebla. S^ajnas al mi, ke necesas forigi au~ la adreson al la geamikoj au~ unu da la du demandoj. En la supra teksto mi elektis forj^eti la amikojn pro sekvaj kialoj: Post la morto de Tristano, Kurvenalo kaj Meloto c^iu komprenos (almenau~ okaze de bona prezentado de la opero), ke nur la restantoj povas au~di la kantadon de Izoldo, do la au~dantaro neniel povas dubi, al kiu Izoldo turnig^as. Cetere mi kredas, ke la ripeto de la vorto vidi kaj la ludo kun la du nesamaj, sed similaj sonoj e kaj ä (en la germana) au~ de la finaj^oj -as kaj -us (en Esperanto) gravas plu ol la amika stato de Brangeno (kies agoj estigis tiujn tragikajn eventojn) kaj Marko (kies rilato al Izoldo kompare kun tiu al Tristano estas iom stranga). Plej probablume parolante nur al si mem, la mortanta heroino en tiu (kaj alia) frazo nur demandas, c^u la ravaj okazoj vere efektivig^as, au~ c^u nur s^i sentas ilin. --- Se vi preferas reteni la adreson al la amikoj, vi povus kanti tiel:
La originala, germanlingva teksto signifas
... en la blovanta c^io de la mondspiro...,
kion mi tradukis kiel
... en la mond-spira c^iel blovant[o].
C^i tie la vorto c^iel signifas c^iamaniere, sed g^ia sona similo al la vortoj c^io (plej proksima al la germana originalo) kaj c^ielo (au~, pli ekzakte, c^iel') konformas al la du sencoj de la germana vorto All, kiu povas signifi ne nur c^io sed ankau~ la universo. La plej kutima esprimo por tiu lasta senco estas Weltall (lau~vorte mond-c^io), kies ambau~ partojn ni trovas en la teksto. Ni povas esti certaj, ke la geniala poeto Rih^ardo Vagnero elektis tiun vorton rekte por g^ia duobla signifo, kiun ni klopodis konservi en nia versio.
Tiu c^i pag^o laste estigitis la 21-an de Februaro 1999.
Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.
C^iuj rajtoj restas
c^e la au~toro.