Elektu la kromsignojn: ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~ / CxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxux
Jen estas la fino de Tristano kaj Izoldo de Riĥardo Vagnero [Richard Wagner], kanteble tradukita de Albert Reiner. Kelkaj rimarkoj pri la Esperantigo troviĝas je la fino de tiu ĉi paĝo.
Mild-mallaŭte
ekridetas,
ĉarme li o-
kulojn levas
--- ĉu vi
vidas,
vidus ne? ---
pli li helas,
pli lumegas,
stelbrulanta
sin altlevas!
Vidu vi!
Ke la koro
vaste ŝvelas
kaj enbruste
forte batas!
Liaj lipoj
elblovigas
dolĉan spiron,
mildan ravon!
Vidu jen!
ĉu ne sentas vi?
Sole ĉu mi
sonon aŭdas,
kiu mire
delikate
dolĉon plendas,
ĉion diras,
pacigante
lin elsonas,
min eniĝas,
plialtiĝas,
ravsonigas
ĉirkaŭdolĉon?
Plihelante
eksonante,
ĉu jen ondoj
de mild-ventoj,
ĉu ondegoj
rav-aromaj?
Plej ŝvelantajn
tramuĝantojn
ĉu mi spiru,
ĉu mi aŭdu?
ĉu mi sorbu,
submergiĝu?
Dolĉodore
forspiriĝu?
En torenta ondant',
en sonora laŭtant',
en la mond-spira
ĉiel blovant'
mort-trinki,
forsinki:
malkonsci' ---
ravdezir'!
Se vi ne ŝatas la rompon de la vorto okulojn en du verseroj, jen estas du variantoj:
li okulojn
ĉarme levas
kaj okulojn
li levetas
Traduko de tiu demando meze en la frazo estas unu da la plej malfacilaj eroj de la tasko de Esperantigo de la tiel-nomata amomorto de Izoldo. Ĝia signifo estas:
ĉu vi vidas, geamikoj? Aŭ, aliflanke, ĉu eblus, ke vi ne vidas, kion mi sentas kaj priparolas?
Memkompreneble tiu versio estas multe tro peza kaj tro longa por esti kantebla. Ŝajnas al mi, ke necesas forigi aŭ la adreson al la geamikoj aŭ unu da la du demandoj. En la supra teksto mi elektis forĵeti la amikojn pro sekvaj kialoj: Post la morto de Tristano, Kurvenalo kaj Meloto ĉiu komprenos (almenaŭ okaze de bona prezentado de la opero), ke nur la restantoj povas aŭdi la kantadon de Izoldo, do la aŭdantaro neniel povas dubi, al kiu Izoldo turniĝas. Cetere mi kredas, ke la ripeto de la vorto vidi kaj la ludo kun la du nesamaj, sed similaj sonoj e kaj ä (en la germana) aŭ de la finaĵoj -as kaj -us (en Esperanto) gravas plu ol la amika stato de Brangeno (kies agoj estigis tiujn tragikajn eventojn) kaj Marko (kies rilato al Izoldo kompare kun tiu al Tristano estas iom stranga). Plej probablume parolante nur al si mem, la mortanta heroino en tiu (kaj alia) frazo nur demandas, ĉu la ravaj okazoj vere efektiviĝas, aŭ ĉu nur ŝi sentas ilin. --- Se vi preferas reteni la adreson al la amikoj, vi povus kanti tiel:
La originala, germanlingva teksto signifas
... en la blovanta ĉio de la mondspiro...,
kion mi tradukis kiel
... en la mond-spira ĉiel blovant[o].
Ĉi tie la vorto ĉiel signifas ĉiamaniere, sed ĝia sona similo al la vortoj ĉio (plej proksima al la germana originalo) kaj ĉielo (aŭ, pli ekzakte, ĉiel') konformas al la du sencoj de la germana vorto All, kiu povas signifi ne nur ĉio sed ankaŭ la universo. La plej kutima esprimo por tiu lasta senco estas Weltall (laŭvorte mond-ĉio), kies ambaŭ partojn ni trovas en la teksto. Ni povas esti certaj, ke la geniala poeto Riĥardo Vagnero elektis tiun vorton rekte por ĝia duobla signifo, kiun ni klopodis konservi en nia versio.
Tiu ĉi paĝo laste estigitis la 21-an de Februaro 1999.
Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.
Ĉiuj rajtoj restas
ĉe la aŭtoro.