LAŬDO AL JESUO |
Verkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Tekston adaptis al melodio : Liland Brajant ROS', 1999
Fonto : AK 157 / LBR
Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor' ;
Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor' ;
Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor'!
Martiroj, kies firma fid' proviĝis en dolor',
Konfesu Lin la Davidid' kaj kronu Lin Sinjor' ;
Konfesu Lin la Davidid' kaj kronu Lin Sinjor'!
Ho tuta Izraela ras', ekkantu kun fervor'!
Kuniĝu vi en grand-amas' kaj kronu Lin Sinjor' ;
Kuniĝu vi en grand-amas' kaj kronu Lin Sinjor'!
La Kalvarian krucon ni konservu en memor' ;
Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor' ;
Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor'!
El ĉiu gento kaj naci' de l' mondo, ĉiu kor'
Aklamu Lin per laŭta kri', kaj kronu Lin Sinjor' ;
Aklamu Lin per laŭta kri', kaj kronu Lin Sinjor'!
Kun la sanktuloj ankaŭ ni kuniĝu en ador' ;
Ĝis en eterna harmoni' ni kronos Lin Sinjor' ;
Ĝis en eterna harmoni' ni kronos Lin Sinjor'!
Melodio : CORONATION
Komponis : Oliver HOLDEN, 1792
MIDI TCH