Eveline Pag'o 2 el 3

Tamen, li donis al s'i la monon kaj demandis, c'u s'i intencas ac'eti mang'aj'on por dimanc'a vespermang'o. Tiam s'i devis rapidi ele kiel eble rapide kaj fari la mang'aj'butikumon, tenante forte s'ian nigran ledan sakon en la mano dum s'i kubutumis tra la homamaso, kaj malfrue revenante hejmen s'arg'ata de sia provianto. S'i havis fortan laboron teni la domon en ordo kaj certigi, ke la du junaj infanoj, por kiuj s'i estis responsa, regule venas al lernejo, kaj regule ricevas siajn mang'ojn. Estis malfacila laboro - malfacila vivo - sed, nun ke s'i forirontis, s'i ne trovis sian vivon tute maldezirinda.
S'i eksplorontas alian vivon kun Frank. Frank estis tre afabla, vireca, bonkora. S'i foriros kun li en la nokt-boato por esti lia edzino kaj log'i kun li en Buenos-Ajreso, kie li havas hejmon atendantan por s'i. G'isoste s'i memoris la unuan fojon, ke s'i vidis lin; li log'is en domo c'e la c'efa vojo kie s'i kutime vizitis. Tio S'ajne estis antau' kelkaj semajnoj. Li staris c'e la barilo, kun lia pinta c'apeto pus'ita dorsen sur lia kapo kaj lia hararo malarang'ita dorsen super vizag'o bronza. Tiam ili sin konatig'is. Li rendevuis kun s'i ekster la Stores c'iuvespere eskorti s'in hejmen. Li prenis s'in por spekti "La Boheman Virinon" kaj s'i sentis sin ekzaltita sidante kun li en nekutima parto de la teatro. Li terure s'atemis muzikon kaj kantis iomete. Homoj sciis, ke ili amindumadis, kaj, kiam li kantis pri la junulinjo kiu amas matroson, s'i c'iam sentis sin agrable konfuzita. Li kutime lude nomis s'in Poppens. Unue, s'i ekscitis, c'ar s'i havas karulon, kaj poste s'i komencis s'ati lin. Li havis rakontojn pri foraj landoj. Li komencis kiel ferdek-laboristo po pundo monate sur s'ipo de la Allan-a Linio foriranta al Kanado. Li diris al s'i la nomojn de la s'ipoj en kiuj li estis matroso kaj la nomojn de la apartaj militservoj. Li veladis tra la Magelana Markolo kaj li diris rakontojn pri la teruraj Patagonianoj. Li estis falinta sur liajn piedojn en Buenos-Ajreso, li diris, kaj venis al la malnova lando nur por ferio. Kompreneble, s'ia patro malkovris la amaferon kaj malpermesis, ke s'i parolu kun li.
"Mi konas tiajn matrosajn ulojn," li diris.
Unu tagon li kverelis kun Frank kaj post tio s'i devis kas'e kunveni kun s'ia amanto.
La vespero profundig'is en la avenuo. La blanko de du leteroj en s'ia sino malklarig'is. Unu estis al Harry; la alia estis al s'ia patro. Ernest estis s'ia favorito, sed s'i ankau' s'atis Harry. S'i rimarkis, ke s'ia patro lastatempe ig'adis maljuna; li sentus s'ian mankon. Foje li povus esti tre afabla. Nelonge antau'e, kiam s'i estis litmalsana dum tago, li legis al s'i fantoman rakonton kaj faris toaston por s'i c'e la fajro. Alian tagon, kiam ilia patrino vivis, ili iris por pikniko al la Hill* de Howth. S'i memoris, ke s'ia patro portis la c'apon de la patrino por ridigi la infanojn.
S'ia tempo elc'erpig'adis, sed s'i dau'rigis sidi c'e la fenestro, klinigi sian kapon kontrau' la fenestra kurteno, enspiri la odoron de polva kretono. Malsupre for en la avenuo s'i povis au'di stratgurdon ludi. S'i konis la kanton. Strange, ke g'i venus en tiu aparta nokto memorigi s'in pri la promeso al s'ia patrino, s'ia promeso teni la hejmon kun tiom longe kiom s'i povas.  S'i memoris la lastan nokton de la malsano de s'ia patrino; s'i estis, denove, en la sufoka malluma c'ambro c'e la alia flanko de la koridoro kaj de ekstere s'i au'dis melankolian kanton de Italio. La gurdisto ordonig'is foriri, kaj donig'is je sespenco. S'i memoris sian patron s'turmi re en en la malsan-c'ambron dirante:
"Damnitaj Italoj! Venantaj transen c'i tien!"
Dum s'i meditis, la mizera vizio pri la vivo de s'ia patrino metis sorc'on sur la absolutan fundon de s'ia esto - tiu vivo de ordinaraj sinoferoj c'esanta en fina frenezo. S'i tremis kiam s'i denove au'dis la voc'on de s'ia patrino konstante diri kun malprudenta insisto:
"Derevaun Seraun! Derevaun Seraun!"
  S'i starig'is en subita impulso de teruro. Escapi! S'i devas eskapi! Frank savus s'in. Li donus al s'i vivon, eble ankau' amon. Sed s'i deziris vivi. Kial s'i devus esti malfelic'a? S'i havis rajton je felic'o. Frank prenus s'in en liajn brakojn, faldus s'in en liajn brakojn. Li savus s'in.
- - - - - - - - - - - -
S'i staris inter la s'ancela homamaso en la stacidomo c'e la Norda Muro. Li tenis s'ian manon kaj s'i sciis, ke li parolas al s'i, dirante ion pri la vojag'o denove kaj denove. La stacidomo plenis je soldatoj kun bruna bagag'o. Tra la larg'aj pordoj de la s'edoj s'i ekvidis la nigran mason de la boato, albolardigita c'e la kaja muro, kun lumaj lukoj. S'i nenion respondis. S'i sentis s'ian vangon palig'i kaj malvarmig'i kaj, en labirinto de aflikto, s'i preg'is al Dio ke li s'in direktu, montru al s'i tion kio estus s'ia responso. La boato blovis longan funebran fajfon en la nebuleton. Se s'i irus, morgau' s'i estus sur la maro kun Frank, vapor-iranta al Buenos-Ajreso. Ilia pasaj'o estis rezervita. C'u s'i ankorau' povus retirig'i malgrau' c'io kion li faris por s'i? S'ia aflikto vekis en s'ia korpo nau'zon kaj s'i movadis la lipojn en silenta fervora preg'o.
Eveline Pag'o 3