Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > belarto > Boticxelo

Boticxelo

Bildoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Aleksandro BOTICXELO (1445-1510) (itale, Sandro Botticelli) estis itala pentristo de Florenco dum la Renesanco. Li estas la fama pentristo de La Primavera ("Printempo") kaj La Naskigxo de Venuso, ambaux nun en la muzeo de Uffizi en Florenco. Li pentris en pregxejoj en Florenco kaj en la Kapelo Sistina en Romo kaj por la familio Medici, pentrinte cxefe pri temoj kristanaj kaj mitaj. Li ne famigxis gxis jarcento XIX, preskaux tri jarcentoj post lia morto.

La tri virinoj en La Primavera (1477-78), kiuj dancas kune, estas la tri monatoj de printempo.

La Naskigxo de Venuso (1485-86) montras la unuan nudan homon en Euxropana belarto ekde la romianoj. La virino kiu modelis Venuson aperas en multe de la pentrajxoj de Boticxelo (sxi estas en La Primavera) kaj fakte estis la fratino de Amerigo VESPUCCI, el kies nomo venas la nomo de du kontinentoj: Ameriko.


Bildoj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T