Marso   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > astronomio > planedoj > Marso

Marso je la 26-a de junio 2001 laux HST

Marso

Faktoj Historio Pathfinder Ligiloj Enciklopedio

Merkuro Venuso Tero Marso Jupitero Saturno Urano Neptuno Plutono


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Faktoj Geografio Vivo? La Nova Flugaro

Faktoj:

Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, sia tago dauxras 24.6 horoj, gxi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble unufoje havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial gxi ne povas teni suficxan aeron, sub sia roza cxielo, por varmigi sin kaj lasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj ecx akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, vi estus tre malvarma sed via sango bolus!

Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama.

La nordo atestas pri antikva akvofluado -- pri riveroj kaj ecx granda maro -- sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aux Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.

Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva cxe la norda poluso kaj glacio karbona dioksida cxe la sudo.

Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons, kiu estas 24 km de bazo al pinto! Ecx cxe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaux havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2-7 km en profundeco. En la sudo estas kratero estanta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundeco: Hellas Planitia. Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8.850 km super la maro.

(Laux internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Cxu Marso subtenas -- nun aux iam -- vivon?

Tra la jarcento XX, la penso kaj kredo pri la ekzisteco de marsa vivo alternadis:

Dum la 1930-oj, inteligenta vivo sur Marso sxajnis tiel probable ke usona radioprezento de La Milito de Mondoj, romano de HG Wells pri invado de Tero de marsanoj, estis kredita kiel pravaj novajxoj! Tia kredo en anglelingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaperelli. En 1877 li diris ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal -- kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiaj kanaloj artefaritaj, produkto de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj auxtoroj H.G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-oj en sia serio pri Barsoom (la indigxena nomo por Marso, laux Burroughs. Burroughs ankaux verkis la serion pri Tarzano, homo de la gxangalo).

Sed dum la 1960-oj kaj 1970-oj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojagxis al Marso por eltrovi proprainstrumente cxu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el siaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Mankinte suficxan pruvon, sciencistoj konkludis ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj ecx timo) pri marsa vivo disfalis.

Sed dum la 1990-oj, la bildo sxangxadas ankoraux denove. En 1996 roko de Marso kiu falis al Tero estis eltrovita kiu sxajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiajxoj estas trovitaj kiuj ordinare estas formigitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la suprajxon. La misio de Pathfinder ankaux alvenis en la sama somero, en Ares Vallis, kie antaux 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon. Por vidi la plej aktualajn bildojn, klaku cxi tie.

En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed gxi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso kaj sia espero revenigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.

La sekvonta roboto kiu iros sur Marso estos Beagle 2 el Euxropo (Beagle 1 estinte la sxipo de Darvino). Gxi alvenos je 2003.

En 2003, Marso estos 56 milionoj km proksima de Tero -- la plej proksima gxis 2287.


Historio:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je julio 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T