Enciklopedio Kalblanda > belarto / scienco > geniuloj > Leonardo |
IK: 158
Biblioteko Bildoj Diroj Ligiloj Enciklopedio
Leonardo DA VINCI (1452-1519)
(itale, Leonardo da Vinci;
latine, Leonardus Vincius;
france Leonard de Vinci)
estis itala pentristo, inventisto, arkitekto, ingxeniero kaj sciencisto de
la Alta Renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj
belarto. Li estis unu el la tri plej bonaj pentristoj de la
Renesanco (kun Rafaelo kaj Mikelangxelo), pentristo de monahxejoj kaj
belegaj, misteraj virinoj. Li estas la mondfama pentristo de La
Gioconda. Tre talenta, inteligenta, scivola, kreiva, inventema kaj
memfida, li estas preskaux la difino mem de la vorto "genio". Li logxis
precipe en Florenco kaj Milano, sed ankaux en Romo kaj Francio, kie li
mortigxis. Kvankam li estas pli fama kiel pentristo, li gajnis sian panon
precipe kiel milita ingxeniero.
La Gioconda (La Joconde en la franca, Mona Lisa en la angla kaj la hispana), probable la plej fama bildo en la mondo, estas en la muzeo Louvre en Parizo. Vi povos trovi gxin facile cxar gxi estas la bildo kun la granda homamaso cxirkaux gxi, sed gxi ne estas facile rigardebla cxar gxi estas malantaux dika vitro (en 1911, gxi estis sxtelita). Sxia enigma rideto, por kiu sxi nun estas tiel fama, estis en sia tago rideto eleganta. Spite de la granda populareco de la bildo, gxi ankoraux povas teni la animon, ecx post kvin jarcentoj.
Kvankam La Gioconda ja estis reala virino (Mona Lisa, junulino de Florenco kiu, en 1495, edzinigxis al Francesco del Giocondo), iuj kredas ke Leonardo uzis kelkajn modelinojn por fini la bildon.
Liaj pentrajxoj estas tre realisma, precipe komparate kun pentrajxoj de antauxaj jarcentoj en Euxropo. Leonardo aplikis la tiaman novan teknikon de perspektivo. Aldone, lia okulo kaj menso estis tre observema, pri homoj kaj pri naturo.
Parto de la efiko de liaj pentrajxoj venas de subtila kaj mola ombrigado, kie unu ombro fluas en alian. En La Gioconda, ekzemple, vi ne povas diri la horon de tago en kiu gxi devus okazi. La itala nomo por la tekniko estas sfumato. Alia efiko de liaj pentrajxoj venas de la mistera mieno kiun li kutime donas al liaj virinoj.
Leonardo estis tiel maldisciplina ke li ofte finis pentrajxon nur post jaroj. Ekzemple, en La Fina Mangxo, la vizagxoj de Jesuo kaj Judaso longe restis vakaj. Liaj inventoj ofte suferis la saman.
Liaj inventoj kaj artajxoj ankaux suferis pro lia inventemo kaj memfido: Ekzemple, por pentri La Finan Mangxon, Leonardo inventis novan teknikon de pentrado, kiu ebligis sin pentri pli malrapide kaj zorgeme ol freskado lasus. La tekniko sxajnis sukcesi, sed post tempo gxi grade ruinigis la pentrajxon, cxar la farbo ne povis longe dauxri. Simila nova tekniko tute ruinigis alian pentrajxon de Leonardo, La Batalo de Anghiari. Unuflanke Leonardo estis inventema, kies menso klare ne estis malliberigita de tradicio, sed aliflanke, li estis tro memfida, riskinte cxefajn pentrajxojn al tekniko ne suficxe provita. La du flankoj de la genio de Leonardo.
Li verkis notolibrojn en kiun li desegnis kaj skribis pri siaj ideoj, inventoj kaj studoj pri naturo kaj anatomio, skribinte en la itala en mano inversa (eble por eviti sxmiri la inkon, Leonardo estinte maldekstramanulo). Li portis notolibron kun si cxien. Unu el la notolibroj, la Codex Leicester, estas la posedajxo de Bill Gates, fondinto de Microsoft kaj fascinato de Leonardo, kiu acxetis gxin en 1994 por 13 megadenaroj.
La plej fama el liaj
inventoj estas liaj
flugiloj por peni flugi. Fakte, la flugiloj estis la unua
(kvankam malsukcesa) pendoglisilo.
Inter aliaj, li inventis
helikopteron,
akvolevilon,
defendilon por kastelo aux urbomuro,
gigantan arbaleston,
tankon,
helicon,
masxinpafilon,
savzonon,
roboton,
kalkulilon, ktp.
Liaj inventoj emis fiaski, estinte tro avangardaj por tekniko
antauxindustria, sed la ideoj estis tre bonaj kaj antauxsignis modernan
teknologion.
Kvankam Leonardo pruvis, ke masxinoj de cxiama movo estas maleblaj, li ankoraux estis senfine fascinita de ili kaj penis inventi tian masxinon.
El liaj inventoj, la plej praktika probable estis sxnura eskalo, inventita por siegxoj.
Leonardo sxatis studi naturon. Leonardo estis antauxmoderna sciencisto, kiel Aristotelo estis antauxmoderna: bazita sur observado kaj logiko, sed ne sur eksperimentado (Galileo) kaj indukto (Bakono). Sed lia scienco estis moderna por sia tago: li fidis ne al la auxtoritato de antikvaj libroj, sed al rekta observado de naturo. Kiel artisto li nature fidis al la okulo. Kaj kiel artisto li ne ricevis la klasikan klerigadon de la kuracisto, advokato aux sacerdoto, kiu emfazis la latinan kaj la antikvajn librojn. Pro tio, Leonardo nomis sin "homo sen leteroj". Tamen, Leonardo lernis la latinan je la agxo de 42 jaroj (1494) kaj legis multajn de la klasikajxojn. La latina malfermis por Leonardo la altan scion de la Okcidento. Kiel sciencisto, inventisto kaj artisto, li deziris lerni de naturo, foriginte la mortan manon de tradicio. Ekzemple, per studo pri la muskoloj, li povis pentri la homan formon pli vere, laux naturo, ne laux ia tradicia stilo. Simile, kiam li konstruis siajn flugilojn, li antauxe studis la flugadon kaj flugilojn de birdoj.
La plimulto de lia scienca laboro okazis malfrua en lia vivo, ekzemple en Francio, kie li logxis cxe la fino de sia vivo. Tie la regxo finance subtenis Leonardon tiel, ke li povis dedicxi sin al studo de naturo. Leonardo estis interesita precipe de akvo, vento, tero, ombro, plantoj, animaloj kaj la homa korpo. Leonardo deziris unuigis cxian scion pri naturo antaux sia morto, sed ne atingis sian celon.
Leonardo konis Makiavelon kaj amikigxis kiam ili laboris por Cesare Borgia. Kiam li laboris en Romo por la papo, li konis Mikelangxelon kaj ankaux Rafaelon, kiun li grave influis.
Kvankam la temoj de liaj pentrajxoj ofte estis religiaj, Leonardo mem ne estis gxenita pri religio gxis la lastaj jaroj de sia vivo.
Li mortis en Francio, sed la restajxoj de lia korpo estis perditaj en religiaj militoj de la jarcento XVI.
En la biblioteko de Leonardo, inter aliaj:
bildo | jaro | titolo | muzeo | urbo |
![]() |
1472 | Bapto de Kristo (parte) | Uffizi | Florenco, Italio |
![]() |
1472 | Anunciacio (detalo) | Uffizi | Florenco, Italio |
![]() |
1474 | Ginevra de' Benci | Nacia Galerio | Vasxingtono, Usono |
![]() |
1480 | La Madono de Benois | Hermitage | Sankta Petrobergo, Rusio |
![]() |
1481-2 | Adorado de la Magioj | Uffizi | Florenco, Italio |
![]() detalo |
1483-86 | Virgulino de la Rokaro | Louvre | Parizo, Francio |
![]() |
1483 | Damo kun Ermeno | Czartoryski | Krakovo, Cxehxio |
![]() |
1485 | Portreto de Muzikisto | Pinacoteca Ambrosiana | Milano, Italio |
![]() |
1489 | Feto en Utero | La kolekto de Regxino Elizabeta II | Kastelo Windsor, Britio |
![]() |
1490-91 | Madonna Litta | Hermitage | Sankta Petroburgo, Rusio |
![]() |
1495-1503 | La Fina Mangxo | mangxejo de Santa Maria delle Grazie | Milano, Italio |
![]() |
Vitruvia homo | Akademio | Venecio, Italio | |
![]() detalo |
1503-06 | La Virgulino de la Rokaro | Nacia Galerio | Londono, Britio |
![]() |
1503-06 | La Gioconda | Louvre | Parizo, Francio |
![]() |
Virgulino kaj Infano Kun La Infana Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Ana | Nacia Galerio | Londono, Britio | |
![]() |
1510 | La Virgulino kaj Infano kun Sankta Ana | Louvre | Parizo, Francio |
![]() |
1514 | Memportreto | Nacia Galerio | Turino, Italio |
![]() |
1515 | Sankta Johano la Baptisto | Louvre | Parizo, Francio |
Kiam vi flugas, vi piediros sur la tero kun okuloj turnitaj al la cxielo, cxar tie vi estis, tien vi sopiras.
![]() ![]() ![]() |
![]() |