Mohameto   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > islamo > Mohameto

Mohameto

islamo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Mohameto (570-632) estas la Fina Profeto de Dio, verkisto de la sankta libro Korano kaj fondinto de islamo, la religio de pli ol miliardo homoj. Do, laux iu ajn mezuro, Mohameto estas unu el la plej influaj homoj de historio. Laux islamanoj, li estis la Perfekta Homo (sed certe ne dia). Li estas la Parakelto promesita de Jesuo Kristo en la Biblio.

La profeto Mohameto ne faris miraklojn, kiel Jesuo aux Moseo, sed laux islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki gxin aux similan sen la helpo de Dio.

Mohameto estis araba komercisto de Meko kiu cxiujare dum la monato de Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por pregxi, fasti kaj doni almozojn. Sed unu jaro, en la jaro 610 la Angxelo Gabrielo komencis paroli kun li. Unuafoje Mohameto nur auxdis sonorilon, sed post tempo li povis auxdi la vortojn de Gabrielo. Gabrielo dauxre parolis kun Mohameto gxis lia morto. Mohameto skribis la vortojn sur palmfolioj kaj sxtonoj. La vortoj, en la araba lingvo en stilo tre bela kaj mirinda (kaj facile parkerigi), farigixis la Korano, cxiu oraklo farigxinte unu cxapitro (aux surah) de la libro.

Mohameto estas la Fina Profeto de Dio, posteulo de miloj de jaroj de profetoj: Noah, Abrahamo, Moseo, Jesaja, Jesuo, ktp. La profetajxoj antaux Mohameto estis arangxitaj en la Biblio, sed estis difektigitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la sendifekta Vorto de Dio.

Al Mohameto, li ne fondis novan religion, sed nur malkasxis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonajxoj, kiuj kovras cxiun religion. Do islamo esence estis judismo aux kristanismo purigita. Kristanismo, ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mohameto konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem ne estis judo aux kristano.

Sed spite de tia puriganta spirito, Mohameto ja retenis iom de la idolkultan praktikon de la araboj. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360 idolojn, kiuj staris cxirkaux la Kabaho, la granda nigra kvadrata konstruajxo kiu estis cxefa sanktejo de Meko, Mohameto ne forigis la pilmigradon al la Kabaho: kontrauxe, li faris la pilgrimadon devo religia.

Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mohameto ne konstruis novan religion el nenio, sed konstruis sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko, profundiginte kaj puriginte gxin.

En la tempo de Mohameto, la araboj sencxese kaj vengxoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laux klanoj, laux sango. Mohameto enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj gxia religio, potenco kaj socia ordo, Mohameto kaj la islamanoj devis forfugxis de Meko en la somero de 611 al Medino. Tio estis la hegxiro kaj markas la komencon de la islama epoko. En Medino Mohameto fondis la unuan moskeon (islama pregxejo), kiu farigxis la modelo por cxiuj postaj moskeoj.

Sed kvankam Mohameto kaj la islamanoj nun estis en Medino, Meko ankoraux batalis kontraux Mohameto, cxar nun la islamanoj subtenis sin per rabatakoj kontraux la karavanoj kiuj vojagxis al Meko. Mohameto fine venkis la armeon de Meko en 627 en la Batalo de la Trancxeo. Tiam islamo disvastigxis kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekon.

Cxar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraux la aliaj araboj, kiuj estis troe disigitaj de la deziro por vengxo. Kiam Mohameto mortis je 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohameto farigxis regantoj de imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo.

Cent jaroj post lia morto, la islama mondo etendis de Hispanio gxis Hindio.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je novembro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu