Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > nacioj > Euxropo > Rusio
flago de Rusio

atoma potenco, 1949 UNO, 1945

Rusio (Rossiya)

Mapo Faktoj Historio Ligiloj Aliaj Nacioj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
mapo de Rusio

Faktoj:

Anna BODAREVA, belulino Loko: 60 00 No, 100 00 Or (orienta Euxropo kaj norda Azio)

Areo: 16 995 800 km²
semotauga: 8%

Logxantaro: 146 001 176 (julio 2000, takso),

% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8.6 (2000)
homoj po kv. km da semotauxga tero: 107.4 (2000)
kreskanta procento: -0.38% (2000, takso)
naskoj: 9.02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13.8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1.02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
beboj mortintaj: 20.33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1.25 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 67.19 jaroj (61.96 viroj, 72.69 virinoj) (2000, takso)

Cxefurbo: Moskvo

Etnoj: 81.5% rusa, 3.8% tartara, 3% ukrajna, 1.2% cxuvasxa, 0.9% basxkira, 0.8% blankrusa, 0.7% moldava, 8.1% aliaj.
Religio: ruse
ortodoksa (kristana), islamana, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, cxuvasxa, basxkira, mordva, cxecxena, hxakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karacxaja-balkara, ingusxa, jido, tuva, adigea, lapona).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro: parlamenta demokratio kun forta prezidento. Efektiva potenco estas en la manoj de la prezidento, la provincestroj kaj la "oligarkoj" (la ricxeguloj). "Oligarkio" laux okcidentaj jxurnalistoj, "merdokratio" laux la rusa popolo.
sendependeco: la 24-an de auxgusto 1991 de Sovetunio
ano de UNO: 1945, fondinto.
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2.1 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5.95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3.2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12.4% (1999)

Valuto: 1 rublo (R)
valoro:
     2000: 12.74   md (julio)

1999: 14.93 md (julio) 1998: 60.21 md (julio) 1997: 0.0658 md (julio) 1996: 0.0782 md (julio) 1995: 0.0888 md (marto) 1994: 0.120 md (la 29-an de decembro) 1993: 0.354 md (la 27-an de decembro) 1992: ?? 1991: ?? 1990: ??


Historio:

-5000 -4000 -3000 -2000 -1000 1 1000 1500 1600 1700 1800 1900 2000

Prahistorio

-5000

-4000

-3000

-2000

-1000

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigris el la okcidento. En la jarcento IX, skandinavianoj fondis la unuan rusan sxtaton, bazita sur la urboj Kiev kaj Novgorod.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaux nomita la tataroj. El ilia cxefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberigxis de mongola potenco in 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura farigxis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sanktan Petroburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la Rusan Imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Tolstojo, Dostoevskio, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Mancxurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua Mondmilito malfortigis la potencon de la caro. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge dauxranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, starigxis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino je la 7-a de novembro. Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La rusa imperio farigxis la Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo.

Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion gxis 1953. Lia rego estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed gxi ankaux transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki ecx Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en auxgusto. En junio 1941, Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 gxis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantajn jarojn, Sovetunio repusxis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej granda tera milito en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per sxipo kaj per atako kontraux Germanio el la okcidento.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj farigxis grava dangxero al Sovetunio. Baldaux Sovetunio ankaux konstruas atombombon kaj tiel komencis la Fridmilito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencan, avangardan militmasxinon. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la auxtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staras cxe la rando de la abismo. Kaj tiam depasxis.

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la luno (1957-69). Sovetunio metis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Gargarin), sed Usono metis la unuan homon sur la luno (Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukigxadis kaj bezonis reformon. Anstataux reformo, Brejxnevo elektis militon: en 1979 li atakis Afganistanon. Inter la montoj de Afganistano, la milito farigxis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur gravigxis.

Fine en 1987, Gorbacxevo penis reformi kaj, en 1988 tiris la armeon el Afganistano. Sed la reformo de Gorbacxevo estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Euxropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Euxropo kaj ankaux penis sin liberigi.

Cxi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbacxev abdikis kaj la respublikoj sendependigxis. La plej granda el cxi tiuj respublikoj estis Rusio. Jelcino, kiu farigxis la guberniestro de Rusio en junio 1991, farigxis prezidento en decembro.

Depost la frakasigxo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante sxtatajn firmaojn. Komence, Jelcino elektis reformistojn por ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraux-reformistoj ade venkis potencon en parlemento (ecx la komunistoj!), la reformistoj cxirkaux Jelcino simile malaperadis.

En 1994, Jelcino sendis la armeon al Cxecxnio, eta monta lando je la rando de Rusio kiu peni sendependigxi, sed la milito fiaski kaj la armeo foriris en 1996.

Jelcino venkis en la vocxdonado por prezidento en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcino malsanigxis kaj la oligarkoj (ricxuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-oj) efektive regis. La sxtato farigxis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcino nomis Putinon, nerimarkinda eks-spiono de la KGB, kiel sia sukcesinto. Putino facile venkis en la voxdonado por prezidento en 2000. Putino resendis la armeon al Cxecxnio por venki la ribelon. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraux Cxecxnio, sed la ribelo ankoraux restas en la montaro. Aldone, la bombatako de la Usono kontraux Jugoslavio (1999) kaj la tragedio de la submarsxipo Kursk cxe la marfundo (2000), malkasxis la malfortan kaj kadukan staton de la rusa militistaro.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04 T 1