Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > sanktuloj > Sankta Maria |
Sankta Maria (-21? al 49?) estas laux tradicio la patrino de Jesuo Kristo, la fondinto de kristanismo. Sxiaj aliaj nomoj estas la Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo (france, Notre Dame). Sxi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de multe de arto (ekzemple, la de Danto, Leonardo, Mikelangxelo kaj Sxuberto), katedraloj, pilgrimado kaj pregxado en la kristana mondo.
Kvankam kredo pri sxi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, sxia
edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la
Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo
de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aux de nekonata
patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laux unu onidiro, la patro estis
romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en
Germanio, kie li mortis.
Laux la Biblio, Maria estis la
patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Sxi
estis gravedigita ne de sxia tiama fiancxo, Jozefo, sed de la
Spirito Sankta.
Sxia edzo sxajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita
doktrino pri sxi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de
sxia rolo kiel patrino de Jesuo.
Inter aliaj, sxi estis cxe la
Anunciacio,
la Naskigxo de Jesuo,
la unua miraklo de Jesuo (cxe la edzigxo de Kana),
la Krucumado
kaj la Pentekosto.
Kiam Jesuo estis sur la kruco, sxi probable havis cxirkaux 50 jarojn -- sxi
ne estis juna kiel en la arto de Mikaelangxelo kaj aliaj. Je lia morto,
Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laux
tradicio) poste translogxigxis al Efeso, tiama centro de la kulto de la
greka diino, Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua
eklezio. Cxirkaux 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua
koncilio de la eklezio kaj, laux iuj, Maria mortis tie kaj tiam.
Laux protestantismo, Maria estas
gxuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Cxar protestantoj ne
pregxas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke
katolikismo traktas sxin kiel diino.
Protestantoj ne konsentas cxu Maria estis virgulino gxis morto:
ekzemple, Lutero, Zvinglo, Kalvino
kaj la luteranoj (kaj Auxgusteno, kiun
protestantoj ofte citas kiel auxtoritato) diras jes, sed fundamentistoj
diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj
mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso)
kaj "fratinoj". Laux katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laux skriboj de
la jarcento II de gnostikismo, ili estas
gefiloj de Jozefo per alia virino.
Laux katolikismo sxi plejparte
estas gxuste kiel en la Biblio sed plua. Cxar katolikoj pregxas al
sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo
ne traktas sxin kiel diino sed kiel sanktulo en cxielo kiu povas pregxi al
Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante
la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare
la plej granda. Sxi ankaux estas la plej populara.
Laux katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko
(la senmakula koncipo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de
Dio al la cxielo (la Cxieliro de Maria). Sekve, sxi estas la plej
perfekta homo kaj sanktulo. Sxi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis
virgulino gxis la fino de sxia tera vivo. Laux katolikismo, la gefratoj
de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo
kaj Maria, la vorto por frato estas ankaux la vorto por kuzo.
Dipatrino (Theotokos): katolikismo (kaj
ortodoksismo) diras, ke Maria estas la patrino de Dio, kio suprajxe sxjanas
absurda. La doktrino ekzistis almenaux ekde la jarcento II, sed gxi
ne estis oficiale deklarita kiel doktrino gxis 431 cxe la
koncilio de Efeso por batali kontraux la herezo de
Nestorio. Nestorio, la tiama patriarko de Konstantinopolo, diris, ke
Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kio sxajnas
memevidenta. Nestorio vidas Jesuon kiel du personoj, unu homa, unu dia. Sed
la Eklezio malkonsentis, dirinte ke Maria estas la patrino de la tuta
Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la
enkarnigxo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino
de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laux la formulo de Efeso, Jesuo
estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj
Dio).
La demando estas tre grava, cxar la respondo determinas la naturon de
Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem.
La herezo de nestorianismo floris de la jarcento V al la jarcento
VIII, kaj ecx hodiaux 400 mil nestorianoj ankoraux ekzistas, precipe en
Irano kaj Hindio.
Aperoj:
Laux popola kredo, katolikoj kredas ke sxi iafoje aperas al
kredantoj. El sxiaj aperoj, la plej famaj estas la de
Guadalupe (1531),
Lourdes (1858),
Fatima (1917)
kaj, lastatempe, en
Medjugorje en 1981. La apero cxe Medjugorje ne (ankoraux?)
estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas.
La cxefbildo de la artikolo montras Marian kiel
sxi aperis cxe Guadalupe.
Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed sxi aperis al aliaj, ecx
al kalvinistoj.
La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon
(purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj ecx
iomete disvolvigas gxin, sed foje sxia diro estas malfacila: ekzemple, en
1846 sxi aperis cxe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj
farigxos la sidloko de la Antikristo". Cxe Fatima, Maria antauxdiris ke
Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.
Laux katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de
decembro, naskigxis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je
la 25-a de decembro kaj estis levigita al cxielo je la 15-a de
auxgusto.
La plej fama pregxo al Maria estas la Ave Maria
Unu el la plej furora pregxo inter katolikoj estas la rozario, en kiu oni meditas pri
diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple
La Anunciacio,
La Naskigxo de Jesuo,
La Pentekosto
kaj
La Cxieliro de Maria.
Laux islamo Maria ja estas la
patrino de Jesuo, naskinte lin
kvankam sxi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio.
Islamo honoras sxin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje
menciita en la Korano.
Laux modernismo Maria nur estas
la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo,
religia geniulo kaj probabla bastardo. Sxia nasko, vivo kaj morto estis
tute natura. Cxar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antauxe
servis cxefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de
la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraux praktikas, sed la
pli purisma protestantismo prave forigis. Sxiaj raportitaj aperoj estas
iaspecaj iluzioj.
...
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je januaro 1997.