Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo

pensoj


Lasta aktualigo: jxauxdon la 22-an de novembro 2001 je 02.16 GMT

Jen estas pensoj kiuj vagas tra la menso, inverse ordigitaj laux dato:

2001.10.30:

La malmorala seksumado de nia tago estas simbolo kaj ekstera simptomo de interna malsano de animo.

2001.10.30:

Kiel la profetoj ofte uzis la metaforon de malcxastulino por la malfideleco de Izraelo, tiel Jesuo kaj Pauxlo ofte uzis la metaforon de edzigxo por la regno de la cxielo kaj la eklezio.

2001.10.18:

Auxgusteno sintezis kristanismon kun Platono kaj Akvino kun Aristotelo. Ili sukcesis kie multaj fiaskis. Kiel? Cxar ili evitis la tenton etendi kristanismon: Anstataux la etendon kaj sxangxon de doktrino, ili rekomprenis doktrinon per Platono aux Aristotelo. La verecon de doktrino ili antauxsupozis, nur la kompreno de la misteroj de la fido estis io nova.

2001.10.05:

Politikaj platoj

Geologoj, por trovi la limojn de kontinetaj platoj, mapi la lokojn de tertremoj kaj vulkanoj. Simile, eble la politikaj platoj de la mondo estas mapeblaj per la sango versxita tra la mondo en militoj kaj aliaj agoj de politika mortigado.

2001.10.04:

La hiperkodekso

En la jarcento I, la unua libro en la moderna senco aperis: la kodekso, foliaro ligita inter du kovriloj. Antaux la kodekso, libroj estis en la formo de rulajxoj. Kvankam la kodekso estas klare pli bona kaj utila ol la rulajxo, multaj jarcentoj pasis antaux ol gxi estis inventita! Eble cxar la invento de pergamento iele faciligis la inventon de la kodekso aux papiruso iele malfaciligis tion.

Tamen, mi mencias tion cxar mi rimarkas ke:

  1. Legado sur ekrano estas malfacila: mi malofte legas pli ol du ekranoj da teksto pofoje.
  2. La TTT ripetas la eraron de la rulajxo: teksto ekzistas kiel longaj riveroj. La TTT-legilo ecx havas rulilon cxe la dekstra rando de longa pagxo!

Tial eble ni bezonas ne hiper-rulajxon sed hiper-kodekson. Aux: ni devas kompreni tion, kio malfaciligas surretan legadon kaj inventas TTT-legilon aux organizadon de TTT-ejoj kiu faciligas surretan legadon.

La inspiro por la jena pagxo

La inventisto de la plastika kokakola botelo, kiam ideo aux nova penso venis al li, skribus gxin sur slipo kaj metus la slipon en skatolon. Ecx se la ideo tiam sxajnis freneza. Iafoje li renversis la skatolon kaj tralegi la slipojn. Per tio li ne nur rememoris pasintajn ideojn (kiuj alie estus perditaj) sed, aldone, vidis neatenditajn kunigojn inter la ideoj. La jena pagxo estas mia skatolo.


Originale verkita de Stefano KALB je oktobro 2001.
revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 A 60 02:16:34

T T T T T