sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XX Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XVIII

XIX

(19.1)La lasta tago komencigxis.

(19.2)Mi restis en lito gxis la nauxa kaj duono kaj malrapide trinkante kafon mi farigxis gxis la deka kaj duono. Legi la gazeton mi ne povas. Mi do migras al mia oficejo kiel hundo, kiu ne scias kion fari, migras al sia ejo. Kaj subite mi ekhavas inspirajxon.

(19.3)Cxu cetere estas ja necese ke mi akceptas Hornstra-n? Tiun malmultan monon mi povus sambone sendi perposxte kaj lia fromagxo estas nedifektita en tiu kelo. Kial ne evitigi tiun embarasan scenon al mia edzino?

(19.4)Je dek minutoj antaux la dek unua mi sidigxas en nia saloneto apud nia strata pordo.

(19.5)Eble li tute ne venos. Eblas ke li mortis. Eblas ke li dauxrigis sian vojagxon al Parizo. Sed tiaokaze oni estus avertinta min, cxar tiom frivolaj tiuj Holandanoj ne estas. Li venos pli malfrue, sed li venos.

(19.6)Kiel ombro, tiel senbrue subite antauxglitas belega sinjora auxto kaj jen la sonorilo sonas.

(19.7)Mi tordas mian vizagxon, cxar la tintado doloras min, kaj mi starigxas.

(19.8)Mi auxdas ke mia edzino en la kuirejo metas sitelon kaj iras tra la koridoro por malfermi.

(19.9)Kiam sxi estas ne malproksima de la salona pordo, mi saltas en la koridoron kaj baras sxian iron. Sxi volas preteriri, sed mi forpusxas sxin. Tiel mi estu forpusxinta tiun fromagxon.

(19.10)`Ne malfermu,' diris mi siblante.

(19.11)Sxi sovagxigxinte fikse rigardas min, kiel iu kiu senhelpe vidas mortigadon. Unuafoje, depost mi renkontis sxin antaux tridek jaroj, sxi timas.

(19.12)Mi vidas nenion plu. Mi ne bezonas diri ion cxar sxi paligxas kaj retirgxas en la kuirejon. Mi iras stari en angulo de l' salono, de kie mi povas klare vidi la straton. Kiu rigardas de ekstere al interne nur vidas krepuskon. Ankaux mia najbarino kompreneble staras en sia salono, je distanco de kelkaj pasxoj, tion mi scias.

(19.13)La sonorilo nun duafoje sonas. Gxia komandanta vocxo vibrosonas tra mia silenta domo.

(19.14)Post iom da atendado mi vidas la sxoforon aliranta al la auxto. Li diras ion, malfermas la pordon kaj Hornstra eliras sian veturilon. Li surmetas kvadratitan vojagxkostumon kun kuloto kaj Angla kaskedo kaj kondukas hundeton per konduksxnuro.

(19.15)Li rigardas mirigite supren mian silentan fasadon, venas al niaj fenestroj kaj provas distingi ion interne. Mi auxdas ke li diras ion, sed mi komprenas nenion pri tio.

(19.16)Jen subite estas sinjorino Peeters.

(19.17)Sxi mem venas prezenti siajn servojn, cxar cxe sxi Hornstra ne sonorigis, alikaze mi tion estus auxdinta.

(19.18)Siavice sxi premas sian busxacxon kontraux niaj fenestroj, kvazaux sxi povus malkovri ion, de kio Hornstra vidis nenion. Mi tremas pro abomeno de sxi. Kaj tamen sxi ne meritas tion. Cxar kion alian tiu maljuna kompatindulo povus fari, dum la tuta longa tago. Sxi ne eliras kaj nia strato estas sxia kinejo, cxiufoje kun la sama filmo.

(19.19)Nun sinjorino Peeters mem sonorigas. Kaj post ankoraux iom da gestado Hornstra havas sian monujon kaj volas donis al sxi trinkmonon kiun sxi pasie rifuzas. Tio evidentigxis per la gestado.

(19.20)Sxi ne vendis sian animon al Hornstra, sed volis por propra konto scii cxu mi nun vere ne estas hejme.

(19.21)Bone farinta, sinjorino Peeters!

(19.22)Se tiu duona bulo ne estas formangxita, tiam mi sendos Ida-n por donace doni tiun al sxi.

(19.23)Nun Hornstra rampas en sian veturilon, kuntrenante sian hundeton. Li brufermas la pordon kaj la auxto forekrapidegas same silente kiel kiam gxi alvenis.

(19.24)Mi ankoraux dum momento restas startanta kaj granda rezignacio plenigas mian tutan estajxon. Estas kvazaux mi en lito estas subkovrata per amplena mano.

(19.25)Sed mi iru kuirejen.

(19.26)Mia edzino staras tie sen fari ion kaj rigardas en nian gxardeneton.

(19.27)Mi iras al sxi kaj cxirkauxbrakas sxin. Kaj kiam miaj unuaj larmoj falas sur sxian vetersignitan vizagxon, mi vidas ke sxi kontrauxploras min.

(19.28)Kaj subite la kuirejo estas foririnta. Estas nokto, kaj ni denove staras solaj, sen infanoj, en dezerta loko, kiel antaux tridek jaroj, kiam ni sercxis kvietan loketon por povi pace plori.

(19.29)La fromagxturo disfalis.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XX Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XVIII
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):